Arkivo por la etikedo 'Ruslando'
25 Aprilo 2014 de AlKo
Baldaŭ en Eŭropo komenciĝos somero! Bela tempo de sunaj tagoj, de novaj vojaĝoj kaj malkovroj venas. Somero estas ja, kiel ni scias, malgranda vivo. Ĉu vi jam pensis pri tio, kiel vi pasigos viajn proprajn feriojn? Ni havas proponon! Ni invitas vin fariĝi partoprenanto de Internacia somera tendaro “Formulo de Integreco”.
2 Aprilo 2014 de AlKo
La 1an de aprilo 2014 en Jekaterinburgo pro infarkto forpasis Viktor Kudrjavcev (1957–2014)
8 Marto 2014 de AlKo
Somera Esperanto-Studado (SES) kun ĉ. 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20-25 landoj verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo. Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas Ruslando, ĉar vizaj, financaj, distancaj, tempaj kaj aliaj problemoj malhelpadas al ruslandanoj veni al SES. [...]
6 Marto 2014 de AlKo
La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.
4 Februaro 2014 de AlKo
La ruslingva novelo Мёртвое время (La mortinta tempo) de la moskva verkisto Grigorij Arosev aperis en la decembra numero de la literatura magazino Дружба народов (La amikeco de la popoloj). Menciinda estas la fakto, ke la novelo estas dediĉita al la rusia esperantistino Lena Lebedeva, kiu forpasis en februaro 1997 pro kancero.
21 Decembro 2013 de AlKo
La 15an da decembro 2013, dimanĉe, okazis la 8a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kunlabore kun junaj lingvistoj el la ĉefurbaj altlernejoj. Ĉi-foje nia organiza partnero estis la Instituto pri lingvistiko de la Ruslanda ŝtata sociscienca universitato (RGGU), kaj la festivalo pasis en la ĉefa konstruaĵo de RGGU, en la [...]
6 Decembro 2013 de AlKo
Ne nur por siaj konatoj, sed ankaŭ iom por la historia memoro, li restis antaŭ ĉio amiko. Tiel okazis, ke li havis plej abunde tiun raran talenton. Lia kamarado Aleksandr Hercen (Herzen) jene skribis pri li: Ogarjov… estis dotita je precipa magnetismo, virineca kapablo de allogo. Sen iu videbla kaŭzo al tiaj homoj altiriĝas, albordiĝas [...]
27 Novembro 2013 de AlKo
La 15an de decembro 2013 en la Rusia ŝtata sociscienca universitato okazos la oka Moskva Lingva Festivalo, tradicie organizata de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”. La Festivalo jam delonge iĝis granda publika aranĝo, ŝatata de moskvaj kaj aliurbaj lingvemuloj kaj intelektuloj. En ĉiu nia festivalo okazas rimarkinda promociado de Esperanto. En tiu ĉi jaro ni uzos [...]
16 Novembro 2013 de AlKo
Poemo de Aleksandro Mitin 1. Kiel diris unu fama verkistino, Poezio estas vortoj plus muziko. Dum centjaroj logas homojn per fascino Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko. Sed parolas kritikistoj, ke finfine Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika. Novajn vortojn serĉas pegazist’ obstine Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.
6 Novembro 2013 de AlKo
La 1–4an de novembro 2013 sukcese pasis la unua Alternativa Lingva Trejnado en Esperanto (ALTE) – nova aranĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi estas lingva trejnado ekde la nivelo B1 por esperantistoj, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj praktiki parole Esperanton. La tuta renkontiĝo konsistas el Esperanto-lecionoj, sed ili malmulte [...]
25 Oktobro 2013 de AlKo
La 6an de oktobro en Velikij Novgorod okazis la dua lingva festivalo. Per tiu fakto la lingva festivalo en ĉi tiu nordokcidenta Ruslanda urbo iĝis ĉiujara tradicio. La lokaj aktivuloj montris, ke ili ne timas daŭre okupiĝi pri la afero.
15 Oktobro 2013 de AlKo
La 17–25an de aŭgusto 2014 – jen la memorinda tempo! Almenaŭ por ĉiuj, kiuj emus partopreni la unuan Someran Esperanto-Studadon (SES) ekster Slovakio – nome en Ruslando! La deziro de E@I kaj de la SES-teamo estas alporti Esperanton al laŭeble multaj homoj, ebligi al ili lerni la lingvon en bona etoso, kontraŭ akceptebla prezo, kun [...]
31 Majo 2013 de AlKo
La 21an de aprilo 2013 en Sankt-Peterburgo okazis la sepa lingva festivalo, kiun organizis la lokaj aktivuloj Vjaĉeslav Ivanov kaj Sergej Andrejsons. Ĝin gastigis prestiĝa Universitato pri Informteknologio, Mekaniko kaj Optiko.
30 Majo 2013 de AlKo
Rezultoj de la futbala sezono en Rusio La finiĝinta futbala sezono en Rusio estis la unua, kiu plene okazis laŭ la sistemo “aŭtuno-printempo”. La antaŭa transira sezono daŭris pli ol plenan jaron (ekde marto 2011 ĝis majo 2012), kaj ĉiuj pli fruaj ekde 1936 startis printempe kaj finiĝis malfruaŭtune. Kiam la decido pri la sistem-ŝanĝo [...]
22 Majo 2013 de AlKo
Post la eksiĝo de la prezida posteno en Rusia Esperantista Unio (REU) mi ekanalizis la rezultojn de mia propra laboro. De ekstere la rezultoj efektive aspektas magraj, pli ĝuste – neekzistantaj. Mi konsentas kun tio kaj eĉ pretas akcepti la “titolon” de la plej malsukcesa prezidanto de REU – probable iuj ŝatos tion kaj kontentiĝos [...]