Arkivo por la etikedo 'Ruslando'

Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio

La urbo apud Bajkalo, la koro de la Orienta Siberio, la loko de la lasta impeto de Ruslando orienten – al Pacifiko. Ĉi tie preĝejojn dekoras budhanaj ornamaĵoj, de ĉi tie oni veturigis okcidenten ĉinan teon, ĉi tie kunvivis kozakoj, buratoj, poloj, ĉinoj… Trajne oni longe proksimiĝas al Irkutsk, la valo de la rivero Angara [...]

Sukcesa lingvotrejnado en Uralo

La Esperanto-aktivadon en 2016 la Urala ĉefurbo Jekaterinburgo lanĉis per la Vintra lingvotrejnado, kiu startis la 3an kaj finiĝis la 5an de januaro. En tiuj tagoj la temperaturo malaltiĝis ĝis preskaŭ –30 celsiaj gradoj, sed tio ne povis fortimigi verajn lernemulojn.

Nova Novjarfesta Novojarsko-2016

Novojarsko-2016 – nova novjarfesta Esperanto-renkontiĝo, organizita de siberiaj esperantistoj en Krasnojarsko, allogis 46 personojn, inkluzive de gastoj el Germanio kaj Hispanio.

Osip Mandelŝtam 125-jara

Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj forveturis en Sankt-Peterburgon, kie la estonta poeto studis kun paŭzoj en du fakultatoj de la [...]

La 10a Moskva Lingva Festivalo en la 20-jara MASI-historio

Ni, Esperanto-agantoj, iĝas feliĉaj, kiam ni rikoltas sukcesojn sur nia vojo al amikeco inter popoloj, al paco kaj justaj homaj rajtoj. Ni estas feliĉaj, kiam ni allogas per niaj aktivecoj aliulojn, kiuj admire mergiĝas en nian atmosferon de la intereso pri diversaj kulturoj kaj reciproka estimo al diversaj gentoj. Ni estas des pli feliĉaj, kiam [...]

Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (Fino)

La ruĝaj linioj montras la vojojn, kiuj kaliningradanoj devas iri por atingi Moskvon (tra Litovio kaj Belarusio), Peterburgon (Litovio kaj Latvio/Estonio), Kaŭkazon kaj Krimeon (Pollando, Ukrainio aŭ Litovio, Belarusio, Ukrainio). Legu la antaŭan, 21an paĝon. Post la dissolvo de Sovetunio, Kaliningrada regiono iĝis eksklavo de Ruslando, la sola eksklavo en la mondo, kiun disigas de [...]

Radio Esperanto – la lasta programo en 2015

La lastan ĉi-jaran dimanĉon, la 27an de decembro 2015 aperis la 36a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. La Esperantisto de la Jaro 2015 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de Esperanto, 2016, №1 5. Kanzono de Manŭel

Censo en Krimeo

En oktobro 2014 okazis censo en la Krimea federacia distrikto de Ruslando (plu nomata Krimeo), kreita la 21an de marto 2014 kaj konsistanta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN kiel parto de Ukrainio. Laŭ la censo en ĉi tiu teritorio konstante loĝas 2 milionoj 284 mil 769 personoj. Sen mencii [...]

Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

La 3an de decembro la kolegio (organo) de la Supera Kortumo de Tatarstano en Kazano traktis apelacion kontraŭ la decido de la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano, kiu la 12an de aŭgusto 2015 malakceptis plendojn de urbanoj kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo Esperanto al Nazarbajev kaj lasis valida la decidon de la [...]

Nia trezoro: Drezen, la ruĝa-verda car’

Antaŭ du monatoj en la artikolo pri Eŭgeno Lanti ni menciis pri Ernest Drezen. Nun ni konatiĝu kun li pli detale. Ernests Vilhelms Drēziņš estis latvo. Li naskiĝis la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892 en Libava en Kurlanda gubernio de Ruslando (nun: Liepāja en Latvio) kiel la unua el la du filoj de [...]

Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (21)

Legu la antaŭan, 20an paĝon. Kenigsbergo kun nova nomo En la antaŭa ĉapitro ni rakontis pri la likvido de la Orienta Prusio, akceptita en la konferenco de la venkintaj ŝtatoj, okazinta en Potsdamo de la 17a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 1945. Laŭ la Potsdamaj decidoj unu triono de ĉi tiu eksgermania provinco [...]

Irina Mironova forpasis

La 15an de novembro 2015 en Moskvo subite forpasis Irina Leonidovna Mironova (1949-2015)

Tago de Nacia Unueco

Hodiaŭ en Ruslando estas festata la Tago de Nacia Unueco. Ĝi estis starigita omaĝe al la eventoj de la 1612a jaro, kiam la volontula armeo de Kosmo Minido kaj princo Demetrio Poĵarskij liberigis Moskvon de Pollandaj trupoj. La du armeestroj venis en Moskvon kun kopio de la Kazana ikono de la Sankta Dipatrino, kaj en [...]

Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio

La supra foto montras la sunaisman moskeon ĉe la bordo de Terek. (Foto: Vladimir Melnik, Fotobanl “Lori”) Mi naskiĝis en la urbo Orĝonikidze, kiu ne plu estas trovebla sur la novmodaj komputilaj mapoj. Iam nomita omaĝe al la komunisto Sergo Orĝonikidze, la urbo ricevis en 1990 sian novan oficialan nomon – nomon duoblan: Vladikavkaz (Владикавказ) [...]

Terura infano de la rusa kulturo

Dmítrij Ivánoviĉ Písarev (Дмитрий Иванович Писарев) estas la plej terura infano de la rusa kulturo. De unu flanko, ekzistas oficiala pietato al tiu figuro, liaj elektitaj verkoj kaj plenaj verkaroj estis eldonataj ĉe ĉiuj rusiaj reĝimoj, de la alia flanko – citi lin kaj mencii liajn opiniojn ĉiam estis montro de malbonaj moroj (kaj maniero [...]



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.