Arkivo por la etikedo 'Ruslando'

Dudektaga foresto

Halina sur la Fera Monto apud Ĵeleznovodsk (2012) De la 13a ĝis la 31a de oktobro la eldonanto de La Ondo de Esperanto Halina Gorecka kaj ŝia edzo (kaj la redaktoro de La Ondo) Aleksander Korĵenkov restados ekster sia loĝurbo Kaliningrado. Ili pasigos dudekon da tagoj en nordkaŭkaza sanatorio en Jessentuki, kadre de la Ruslanda [...]

La plej juna guberniestro en Ruslando

Iam mi rakontis, ke neniu guberniestro en Kaliningrada regiono sukcesis resti por la dua oficperiodo, ĝis tiun postenon okupis lokano Nikolaj Cukanov. Li sukcesis elektiĝi por la dua fojo, ne havante gravajn konkurenculojn. Sed ĉu nia loka diraĵo estas efektive malprava? Ja post la reelekto Cukanov gvidis la regionon malpli ol unu jaron kaj estis [...]

Japana descendo en Saĥaleno

Dum dekoj da jaroj mankis kontakto inter esperantistoj de la najbaraj insuloj Saĥaleno (Ruslando) kaj Hokkajdo (Japanio).

Moskva renkontiĝo ekster Moskvo

Al la programo de MER-6 prelege kontribuis, inter aliaj, Ljudmila Novikova kaj Nikolaj Gudskov, kiuj aktivis ankoraŭ en la Sovetunia movado. (Foto: Anna Striganova) La 9–11an de septembro en la ripozejo Salut apud la urbo Puŝkino (Moskva regiono) okazis la 6a Moskva Esperanto-Renkontiĝo. Partoprenis 30 personoj: unu el Latvio, ĉiuj ceteraj el Rusio.

Unuafoje Krimeaj Esperanto-Tagoj

Grupo da partoprenantoj antaŭ ekskurso La 12-20an de julio 2016 en Jalto unuafoje okazis Krimeaj Esperanto-tagoj (KET), kiujn partoprenis 37 esperantistoj el Ruslando kaj kelkaj esperantistoj el Kanado, Germanio kaj Belgio. Magraŭ la invitoj el Ukrainio neniu venis.

La kvina Lingva Festivalo en Permo

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton en Permo (Foto: Julia Riĥsijeva) La 4an de junio 2016 en la Perma ŝtata nacia esplora universitato sukcese pasis la kvina Perma Lingva Festivalo. Ĝin salutis la dekano de la fakultato de la nuntempaj fremdaj lingvoj kaj literaturoj Boris Proskurin kaj la estro de la katedro pri lingvistiko kaj tradukado Natalja [...]

Niĵni-Novgorodo

La vorto “Volgo” estas konata por ĉiu, kiu scias pri Rusio almenaŭ ion. La plej longa rivero en Eŭropo, ĝi iras preskaŭ tra la tuta okcidenta parto de Rusio. Ĉe Volgo situas multaj urboj, kaj malgrandaj antikvaj urbetoj, kaj grandaj regionaj centroj, kvar el kiuj havas pli ol milionon da loĝantoj. La plej granda inter [...]

La deka lingva festivalo en Sankt-Peterburgo

En Sankt-Peterburgo la 17an de aprilo okazis jubilea, jam la deka, lingva festivalo. Ĉi tiun eventon akceptis la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, neŝtata klerigejo, kie okazis ankaŭ la antaŭa jubileo – la kvina. Lingvaj festivaloj estas ripoztagaj festoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj sendepende de la kvanto de parolantoj estas prezentataj [...]

La 6a Tutmonda KER-ekzameno en la ĉefurbo de Ruslando

La 16an de aprilo 2016 en Moskvo okazis la sesa Tutmonda KER-ekzameno. “Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6an fojon, – precizigas Svetlana Smetanina, la ĉeforganizanto de la Moskvaj KER-sesioj. – Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran parol-ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis Katalin Kováts kaj Renato Corsetti”. La sesio [...]

Lingva Festivalo: La kvinan fojon en Kaluga

La 23an de aprilo, sabate, en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 5a Lerneja Lingva Festivalo. La specialaĵo de la Kaluga festivalo, kompare kun aliaj lingvaj festivaloj en Ruslando, estas ĝia mallongeco (nur tri blokoj po 40 minutoj) kaj relative malgranda kvanto da prezentitaj lingvoj (27). Ĉi-jare la festivalo pasis [...]

Lingva festivalo en Iĵevsko

Lingva Festivalo en Udmurtio (Foto: Jevgenija Lekomceva) En Iĵevsko, la ĉefurbo de Udmurtio, la 12an de marto okazis lingva festivalo. En la Internacia Orienteŭropa Universitato estis prezentitaj pli ol 20 lingvoj, ses prilingvaj prelegoj kaj riĉa porinfana programo. La ideo de la festivalo estis ne nur montri la diversecon de la lingvoj en la mondo, [...]

Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta

Okaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita. La vivo de Anna Aĥmatova meritas ne dupaĝan artikolon, [...]

Moskvanoj renkontiĝas

La 30an de januaro post longa paŭzo okazis la kvara Moskva Esperanto-renkontiĝo. Ĝi daŭris pli ol ok horojn.

Viktor Sapoĵnikov forpasis

La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016)

Nova sonprogramo de Radio Esperanto

La 14an de februaro 2016 estis registrita la unua ĉi-jara (kaj la 37a laŭvice) podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Festo de longa kolbaso: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. «La Ondo de Esperanto», 2016, №2 5. [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.