19 Oktobro 2011 de AlKo
La 9an de oktobro en la Usona kulturcentro, situanta en la Fremdlingva biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo. La direktoro de la Centro [...]
20 Septembro 2011 de AlKo
Oktobre 2011 finiĝas la mandatperiodo de la nuna estraro de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj per ĉi tiu artikolo, kiu nepre ne estas laŭvorta raporto pri la farita agado, mi prezentas kelkajn ideojn pri la Unio kaj pri la Esperanto-movado ĝenerale, kiuj aperis dum ĉi tiu tempo. Io estis koncize dirita en mia intervjuo en [...]
2 Septembro 2011 de AlKo
La suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a [...]
24 Aŭgusto 2011 de AlKo
Probable, la leganto tuj konstatos, ke la titolo de ĉi verko estas pruntita ĉe Jaroslav Hašek. Kvankam la grado de la persona partopreno de la ĉeĥa satiristo en la Pragaj tumultoj de 1897 draste malsamas kun tiu de la engaĝiteco de la aŭtoro de ĉi tiuj linioj en la Ruslandaj eventoj de aŭgusto 1991, ilin [...]
24 Junio 2011 de AlKo
Grigorij Arosev, 31-jara Moskva literaturisto, laboranta en la Ruslanda televidkanalo Kulturo, antaŭ unu jaro iĝis prezidanto de la Rusia Esperantista Unio (la plej juna prezidanto de REU ekde ties fondo en la nuna formo en la “unuiĝa kongreso” en 1994). Okaze de la kompletiĝo de lia unujara prezidanteco ni petis lin respondi kelkajn demandojn.
28 Decembro 2010 de AlKo
La rusia futbala ĉampionado 2010 estis sufiĉe malinteresa por ĉiuj, kiuj ne subtenas iun ajn teamon, sed simple observas la procedon. Kompreneble, por veraj fanoj ĉiu aparta ludo estis grava, signifa kaj la intrigo – enhava (kiel estas por mi). Sed la fakto estas, ke jam somere oni povis certe diri, ke la peterburga “Zenit” [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
Iutempe mi faris prognozon pri ebla rivaliĝo inter Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin. Post ok jaroj de sia rego Putin devis havi laŭleĝan paŭzon, kaj tiu paŭzo personiĝis tiumomente en lia teamano Medvedev. Putin preferis lin el la duo antaŭelektita, kie alia kandidato — Sergej Ivanov — ŝajnis al la prezidento pli danĝera en perspektivo. [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La somero ne estas politike aktiva periodo ankaŭ en nia ne tre politike aktiva teritorio ĉe la Balta bordo. Tamen ĉi-jarela varmega sezono ne kondukis la publikon al socia siesto. Serio da mitingoj jarkomence indikis seriozajn streĉojn interne del popola vivo kaj la severa (por ne diri — brutala) reagado de la ŝtatpotenco nur alportis [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La Kaliningrada regiono estas unika ne nur geografie (ĝi ne havas komunan limon kun la “granda Ruslando” kaj estas ĉirkaŭata de la Eŭropa Unio), sed ankaŭ el la vidpunkto de la moderna regionpolitiko. Ankoraŭ neniu Kaliningrada regionestro sukcesis labori ĉi tie pli ol unu periodon.