Arkivo por la etikedo 'rusa poezio'
27 Julio 2016 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia populara poemo Mi eliras sola sur la vojon, bonege konata al (preskaŭ) ĉiu ruso ne [...]
20 Julio 2016 de AlKo
Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto. PRI LAŬMODA SPRITO DE LA JARO 1780 Pensadi pri nenio, dubon ĉiam spiti, Al ĉio doni tuj decidon [...]
5 Marto 2016 de AlKo
Okaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita. La vivo de Anna Aĥmatova meritas ne dupaĝan artikolon, [...]
15 Januaro 2016 de AlKo
Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj forveturis en Sankt-Peterburgon, kie la estonta poeto studis kun paŭzoj en du fakultatoj de la [...]
26 Septembro 2015 de AlKo
Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de Granda Princo Konstantin Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I. En la junaĝo li servis kiel [...]
21 Aprilo 2015 de AlKo
Poemo de Aleksej Apuĥtin Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas: Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas! Pelu vi iun de l’ vango, l’ alia tuj trafas okulon, Pro l’ aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon, Libro elfalas el manoj, parolo forvelkas enue, Aĥ, se l’ vesper’ proksimiĝus! Se venus la nokto [...]
15 Oktobro 2014 de AlKo
Miĥail Lermontov Almozulo Ĉe sankta monaĥeja pord’ Li staris – almozul’ mizera, Senforta, pala kiel mort’ Pro la malsato kaj sufero.
1 Septembro 2014 de AlKo
Apollón Nikolájeviĉ Majkóv naskiĝis la 23an de majo (Gregorie: la 4an de junio) 1821 en Moskvo, en la nobela familio de la pentristo Nikolaj Majkov kaj verkistino Jevgenija Majkova (fraŭline: Gusjatnikova. En 1834 la familio ekloĝis en Peterburgo, kie li studis en la jura fakultato de la Peterburga universitato kaj poste eklaboris en la ŝtata [...]
30 Aŭgusto 2013 de AlKo
La vivo de Iván Sávviĉ Nikítin (Иван Саввич Никитин) ne estis eventoriĉa. Li naskiĝis la 21an de septembro (Gregorie: la 3an de oktobro) 1824 en komercista familio en la urbo Voroneĵ. Li ekstudis en porpastra seminario, sed ne finis ĝin, kaj pro la ŝanceliĝo de la familia entrepreno devis rezigni la planon pri universitato kaj [...]
14 Januaro 2013 de AlKo
Verkita de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj (Tradukita de Grigorij Arosev) Nia regno estas granda kaj abunda, sed ordo mankas en ĝi. Nestoro, la kroniko, paĝo 8 1 Geknaboj, donu degnon por ava rememor’. Tre riĉas nia regno, sed ordo estas for. 2 Komprenis la praavoj en antaŭlonga hor’, ke oni estas pravaj, kaj ordo estas for. [...]
13 Oktobro 2012 de AlKo
Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de [...]
16 Majo 2012 de AlKo
Estas iom amuze, kaj por kelkaj tio fariĝos malkovro, ke origine Severjanin taksis sian pseŭdoniman familinomon integra parto de la nomo, kaj skribis ĝin kun (post) streketo: Igor-Severjanin. La vorto signifas “nord(i)ano”, kaj tiel la poeto volis esti pli proksima al caroj, kiuj kvankam havis kutiman familinomon (ekzemple Romanov – la lasta cara dinastio), tradicie [...]
14 Majo 2012 de AlKo
Jákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 [...]
2 Novembro 2011 de AlKo
En julio 2007 en La Ondo de Esperanto ekaperis la rubriko Rusa Antologio. En ĉi tiu rubriko kelkfoje dum la jaro aperas tradukoj el ruslingvaj poetoj, en pli-malpli kronologia ordo. Ĝis nun en la Rusa Antologio aperis verkoj de 17 poetoj. Ĉiujn aperintajn poemojn tradukis Valentin Melnikov, kaj Aleksander Korĵenkov koncize prezentis la poetojn. En [...]