Arkivo por la etikedo 'rusa literaturo'

Anton Ĉeĥov: Liberalulo

Novjara rakonto Belegan kaj admirindan bildon prezentis la homaro en la unua tago de la nova jaro. Ĉiuj ĝojis, jubilis, gratulis unu la alian. En la aero sonis plej sinceraj kaj koraj bondeziroj. Ĉiuj estis feliĉaj kaj kontentaj. Nur la gubernia sekretario Komprenov estis malkontenta. En la novjara tagmezo li staris sur unu el la [...]

Anton Ĉeĥov: Friponoj kontraŭvole

Novjara blagaĵo En la hejmo de Zakario Kuzmiĉ Djadeĉkin okazas vespera festo. Oni celebras la Novjaron kaj gratulas la mastrinon Melanja Tiĥonovna okaze de ŝia nomtago. Gastoj multas. La publiko estas respektinda, solida, sobra kaj pozitiva. Neniu kanajlo. La vizaĝoj montras admiron, agrablon kaj dignon. En la salono sur granda sofo sidas la loĝejmastro Gusev [...]

Rusa antologio: Poemoj de Aleksej Pleŝĉejev

Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Jakov Polonskij

Jákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 [...]

Aleksandro Herzen: Iom da suno en friska akvo

Antaŭ ducent jaroj, la 25an de marto (Gregorie: la 6an de aprilo) 1812 naskiĝis Aleksandro Herzen (ruse: Aleksándr Ivánoviĉ Gércen, 1812–1870) – eble, la plej originala figuro en la listo de la rusaj herooj de l’ spirito de la 19a jarcento. Infano ne tute legitima de tute fremdeca patro, li portis la inventitan germanan nomon, [...]

Eldonitaj antaŭ unu jarcento

En la kolekto de e-libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis du faksimilaj libroj de Lev Tolstoj, eldonitaj antaŭ cent jaroj – en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Iliaj titoloj estas Kie estas amo, tie estas Dio kaj Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros. Ilin tradukis la Ruslanda [...]

Dostojevskij: koncize sed multe

Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: Prelegoteksto. – Kaliningrado: Sezonoj, 2005. – 19 paĝoj. – (Serio Sed ne el katedro; №2). Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: [E-libro] – Kaliningrado: Sezonoj, 2011. – (Virtuala Biblioteko de Sezonoj; №8). Jen la ĝisdatigita eldono de la broŝuro far Aleksander Korĵenkov pri Dostojevskij. Malgraŭ la modesta amplekso, ĝi [...]



Bad Behavior has blocked 855 access attempts in the last 7 days.