Arkivo por la etikedo 'rusa literaturo'

Poemo de Lermontov en sep tradukoj

Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia populara poemo Mi eliras sola sur la vojon, bonege konata al (preskaŭ) ĉiu ruso ne [...]

Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)

Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto. PRI LAŬMODA SPRITO DE LA JARO 1780 Pensadi pri nenio, dubon ĉiam spiti, Al ĉio doni tuj decidon [...]

Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta

Okaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita. La vivo de Anna Aĥmatova meritas ne dupaĝan artikolon, [...]

Osip Mandelŝtam 125-jara

Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj forveturis en Sankt-Peterburgon, kie la estonta poeto studis kun paŭzoj en du fakultatoj de la [...]

Terura infano de la rusa kulturo

Dmítrij Ivánoviĉ Písarev (Дмитрий Иванович Писарев) estas la plej terura infano de la rusa kulturo. De unu flanko, ekzistas oficiala pietato al tiu figuro, liaj elektitaj verkoj kaj plenaj verkaroj estis eldonataj ĉe ĉiuj rusiaj reĝimoj, de la alia flanko – citi lin kaj mencii liajn opiniojn ĉiam estis montro de malbonaj moroj (kaj maniero [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov

Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de Granda Princo Konstantin Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I. En la junaĝo li servis kiel [...]

Muŝoj

Poemo de Aleksej Apuĥtin Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas: Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas! Pelu vi iun de l’ vango, l’ alia tuj trafas okulon, Pro l’ aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon, Libro elfalas el manoj, parolo forvelkas enue, Aĥ, se l’ vesper’ proksimiĝus! Se venus la nokto [...]

Lev Tolstoj: Resurekto

Okaze de la Pasko, kiun ĉi-jare la orientaj kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas la 12an de aprilo, ni aperigas la Paskan (15an) ĉapitron el la 1a parto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj en la Esperanta traduko de Viktor Sapoĵnikov. Legu pli pri la libro. XV Dum la tuta vivo tiu nokta diservo [...]

Feliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak

Okaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita. La jaro 2015 entenas, same kiel ĉiuj aliaj, multegajn jubileojn, sed [...]

Miĥail Lermontov: Almozulo

Miĥail Lermontov Almozulo Ĉe sankta monaĥeja pord’ Li staris – almozul’ mizera, Senforta, pala kiel mort’ Pro la malsato kaj sufero.

Nova senpaga libro: Princidino Mary

Hodiaŭ, la 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov (Михаил Лермонтов, 1814–1841), en la kiosko de Sezonoj aperis lia plej konata proza verko Princidino Mary – la centra novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko (1838). La tekston de Lermontov en la 1960aj jaroj tradukis Nikolaj Danovskij (1905–1988) — [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Apollon Majkov

Apollón Nikolájeviĉ Majkóv naskiĝis la 23an de majo (Gregorie: la 4an de junio) 1821 en Moskvo, en la nobela familio de la pentristo Nikolaj Majkov kaj verkistino Jevgenija Majkova (fraŭline: Gusjatnikova. En 1834 la familio ekloĝis en Peterburgo, kie li studis en la jura fakultato de la Peterburga universitato kaj poste eklaboris en la ŝtata [...]

Anton Ĉeĥov: La fuĝinto

Tio estis longa procedo. Komence Paŝka kun la patrino iris sub pluvo jen tra falĉita kampo, jen laŭ arbaraj padoj, kie al liaj botoj gluiĝis flavaj folioj; li iris ĝis mateniĝo. Poste li ĉirkaŭ du horojn staris en malhela antaŭĉambro kaj atendis, kiam oni malriglos la pordon. En la antaŭĉambro estis ne tiel malvarme kaj [...]

Rusa antologio: Poemoj de Ivan Nikitin

La vivo de Iván Sávviĉ Nikítin (Иван Саввич Никитин) ne estis eventoriĉa. Li naskiĝis la 21an de septembro (Gregorie: la 3an de oktobro) 1824 en komercista familio en la urbo Voroneĵ. Li ekstudis en porpastra seminario, sed ne finis ĝin, kaj pro la ŝanceliĝo de la familia entrepreno devis rezigni la planon pri universitato kaj [...]

Anton Ĉeĥov: Ivaĉjo

Ivaĉjo Ĵukov, naŭjara knabo, sendita antaŭ tri monatoj por metilernado ĉe ŝuisto Alaĥin, dum la Kristnaska nokto ne kuŝiĝis por dormi. Ĝisatendinte, kiam la gemastroj kaj helplaboristoj foriris al la nokta diservo, li prenis el la mastra ŝranko boteleton kun inko, plumingon kun rustiĝinta plumo, kaj, metinte antaŭ si ĉifitan paperfolion, komencis skribi. Antaŭ ol [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.