Arkivo por la etikedo 'Rusa Antologio'

Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)

Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto. PRI LAŬMODA SPRITO DE LA JARO 1780 Pensadi pri nenio, dubon ĉiam spiti, Al ĉio doni tuj decidon [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov

Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de Granda Princo Konstantin Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I. En la junaĝo li servis kiel [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Apollon Majkov

Apollón Nikolájeviĉ Majkóv naskiĝis la 23an de majo (Gregorie: la 4an de junio) 1821 en Moskvo, en la nobela familio de la pentristo Nikolaj Majkov kaj verkistino Jevgenija Majkova (fraŭline: Gusjatnikova. En 1834 la familio ekloĝis en Peterburgo, kie li studis en la jura fakultato de la Peterburga universitato kaj poste eklaboris en la ŝtata [...]

Rusa antologio: Poemoj de Ivan Nikitin

La vivo de Iván Sávviĉ Nikítin (Иван Саввич Никитин) ne estis eventoriĉa. Li naskiĝis la 21an de septembro (Gregorie: la 3an de oktobro) 1824 en komercista familio en la urbo Voroneĵ. Li ekstudis en porpastra seminario, sed ne finis ĝin, kaj pro la ŝanceliĝo de la familia entrepreno devis rezigni la planon pri universitato kaj [...]

Rusa antologio: Poemoj de Aleksej Pleŝĉejev

Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Jakov Polonskij

Jákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Afanasij Fet

En julio 2007 en La Ondo de Esperanto ekaperis la rubriko Rusa Antologio. En ĉi tiu rubriko kelkfoje dum la jaro aperas tradukoj el ruslingvaj poetoj, en pli-malpli kronologia ordo. Ĝis nun en la Rusa Antologio aperis verkoj de 17 poetoj. Ĉiujn aperintajn poemojn tradukis Valentin Melnikov, kaj Aleksander Korĵenkov koncize prezentis la poetojn. En [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.