La Balta Ondo » RUDN

La 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo
La sesa Moskva Internacia Lingva Festivalo tre sukcese pasis la 12an de februaro 2012 en la plej multnacia Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN). Tio estis la sekva ŝtupo en la evoluo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, kiujn ekde 2006 regule organizas la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI.

Al la 1000-homa publiko estis prezentitaj cent 40-minutaj programeroj: 70 lingvoprezentoj, 20 lingvistikaj prelegoj kaj 10 alispecaj distraĵoj el apudlingvaj kampoj, ekzemple, animaciaj filmoj kun lulkantoj de diversaj popoloj, aŭ turka arto pentri “sur akvo”.  La festivalon kronis plurnacia koncerto.

Ĉe la Esperanto-stando deĵoras Alejsej Lebedev, kiu ĵus finis elementan Esperanto-kurson ĉe EK MASI. (Foto: Irina Gonĉarova)

Kvankam tiuj nombroj estas rekordaj por la Moskvaj LF, pli gravas, ke la organizantoj sukcesis senprecedence promocii Esperanton en tiom prestiĝa kaj multhoma ludkampo. Esperanto estis prezentita kvarfoje, sume antaŭ 120 interesatoj. Inter alispecaj distraĵoj okazis renkontiĝo Konatiĝu: Esperanto-klubo, Esperanto ofte sonis de la scenejo dum la malfermo kaj la koncerto, en la vastega vestiblo staris Esperanto-stando kun varbiloj kaj granda Esperanto-flago, surfone de kiu televidaj kanaloj filmis raportaĵojn pri la festivalo. Inter tiuj estis rekta elsendo de TVC Paradizo por poliglotoj, en kiu la dekano de la filologia fakultato, profesoro Kovalenko, substrekis, ke la Festivalo en RUDN okazis danke al la Esperanto-klubo.

Profesoro Kovalenko pasigis la tutan tagon en la Festivalo kaj ŝajnis plene ravita – samkiel liaj kolegoj el la fremdlingva katedro – pro la alta lingvistika kaj organiza nivelo. Rezulte ili peris al la direktoro de la Festivalo inviton de la rektoro de RUDN ĉiujare okazigi la eventon en la universitato.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/02/209mlf/