Arkivo por la etikedo 'Roterdamo'

Granda ŝanco: la malnova UEA finiĝadas kaj la nova estas reinventenda

La historio de nia UEA de 1908 ĝis nun havis plurajn periodojn, el kiuj ni memorigu almenaŭ la svisan, la anglan kaj laste la nederlandan. Fakte de 1955 la sidejo de UEA restis en Nederlando. La movo al Roterdamo el la angla kamparo en 1955 certe fontis el saĝa decido, kaj dum la tuta periodo […]

Klerige kaj klarige ĉe la 50a Malferma Tago de UEA

En la paska sabato, la 20an de aprilo 2019, okazis la 50a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Partoprenis 43 homoj, iom malpli ol en antaŭaj okazoj, sed la programo estis same bunta kaj riĉa kiel kutime. Ĉeestis ses el la ok estraranoj de UEA, kies printempa kunsido komenciĝis jam vendredon […]

50a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan Esperanto-komunumon por la 50a fojo al la (Jubilea) Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20an de aprilo 2019, de la 10a ĝis la 17a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

Maia, Gobbo kaj de Kock en la novembra Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA invitas vizitantojn al la dua Malferma Tago de 2018, kiu okazos jam la 49an fojon, sabaton, la 17an de novembro, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Kavaliro Rob Moerbeek!

La 28an de aprilo kadre de la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo okazis ceremonio, en kiu Robert “Rob” Moerbeek estis nomita kavaliro de la Ordeno de Orange-Nassau. Li ricevis ĉi tiun honoron de la Nederlanda Reĝa familio pro sia multajara laboro per kaj por Esperanto kaj por la blindula movado.

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

Se estas aprilo, devas okazi la ĉiujara fizika kunsido de la Estraro de UEA. Tio daŭris tra preskaŭ tridek horoj kaj tri tagoj. La konsisto estis preskaŭ plena – mankis nur nia azia estrarano, Lee Jungkee, momente en Japanio, kiu partoprenis du horojn per Skajpo. Kompense, en Roterdamo volontule restadis komitatano Huang Yinbao (Trezoro), kandidato […]

La 110-jara jubileo de UEA dum Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 48a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 28an de aprilo 2018, de la 10a ĝis la 17a horo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando. Tuj poste, dimanĉe, la 29an de aprilo, ne okazos seminario pri informado, sed promeno […]

ESF donas subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj en Roterdamo kaj Vieno

ESF donis al la biblioteko Hector Hodler malgrandan mastruman subvencion de 8000 USD por helpi pri katalogigo kaj diversaj administraj laboroj. Unu el la plej grandaj kolektoj de Esperanto-libroj kaj aliaj materialoj en la mondo, la biblioteko troviĝas en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Alvoko por kandidatiĝo por administra posteno en la Centra Oficejo de UEA

Universala Esperanto-Asocio serĉas novan oficiston, kiu helpos organizi la Universalajn Kongresojn. La laborloko estas en Roterdamo, Nederlando, la kontrakto validos ĝis la 30a de septembro 2018. Respondecoj: administrado de aliĝoj kaj mendoj de servoj kongresrilataj, korespondado kun la interesatoj partopreni la UK-on kaj solvado de iliaj problemoj, laŭ la gvidlinioj de la Kongresa Fako kaj […]

La 47a Malferma Tago en Roterdamo

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 47a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton la 25an de novembro 2017. Tuj poste, dimanĉon la 26an de novembro, okazos seminario pri informado.

Ni revenis hejmen

Hodiaŭ, la 18an de junio ni revenis al Kaliningrado el Roterdamo, kie ni pasigis unu semajnon en la Centra Oficejo de UEA (CO), laborante pri la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro. Ni kore dankas al la Ĝenerala Direktoro de UEA Veronika Poór, al la CO-oficistoj Tobiasz Kaźmierski, Rob Moerbeek, Ionel Oneţ, Stanka Starčević, kaj ankaŭ […]

225 tagoj da informado

Hodiaŭ matene ni, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, forlasos Kaliningradon per buso, kaj la vendredan vesperon ni venos al Roterdamo por pasigi tie unu semajnon en la Biblioteko Hector Hodler kaj en la arkivo de UEA, laborante pri la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro. Dum ĉi tiu restado ni estos malfacile kontakteblaj. Bonvolu ne sendi […]

La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo

Nova membrosistemo de UEA, kunlige kun nova datumbazo kaj nova retejo, estis unu el la paŝoj al modernigo traktitaj en la Estrara kunsido en Roterdamo, de la 21a ĝis la 24a de aprilo. Aldone al la ses estraranoj de UEA kaj observantoj de TEJO kaj ILEI, ĉeestis tri anoj de la teknika teamo kiu realigos […]

Internacia Tago de Volontulado: ekkonu Ana Stretcu

Hodiaŭ, la 5an de decembro estas la Tago de Volontuloj. TEJO havas momente kvar volontulojn, kaj por festi tiun internacian tagon ni intervjuis por vi la plej novan membron de la teamo: Ana Stretcu. Ŝi estas 26-jara sociologo el Rumanio. Kaj fakte, ŝi hodiaŭ havas naskiĝtagon! TEJO (intervjuas Stela): Saluton Ana, ni komencu per la […]

Tre malfermita tago okazis en Roterdamo

Sesdeko da vizitantoj la 26an de novembro alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando, Luksemburgio kaj Svislando.

Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono

La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15an de decembro en Roterdamo, Nederlando. Laŭ la Statuto de UEA: “La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas […]

UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo

Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.

La 45a Malferma Tago en Roterdamo

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado.

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

La Estraro, Ĝenerala Direktoro kaj la nova redaktoro de la revuo “Esperanto” antaŭ la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. (Foto: Stefan MacGill) La Estraro de UEA kunsidis dum tri tagoj (la 23-25an de aprilo) en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri la unua kunsido gastigita de la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór, kaj […]

UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj

La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Momente ne eblas akcepti volontulojn facile, ĉar dormo-spaco en la Centra Oficejo estas tre limigita kaj hoteloj estus tre multekostaj. Tamen volontulaj laborfortoj sur la diversaj agadkampoj de UEA estas nepre bezonataj, kaj multaj junuloj, mezaĝuloj aŭ pensiuloj pretas labori volontule […]