La Balta Ondo » Rijeka

La deka Eŭropa kongreso: Malgranda, sed riĉ-enhava
De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave.

La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj la amaskomunikiloj tre interesiĝis pri ĝi. Aŭspiciis la kongreson ankaŭ la urbestraro de Rijeka kaj estraro de la regiono Primorsko-Goranska: la urbo disponigis senpage la kongresejonm kaj la regiono helpis per iom da mono por preparlaboroj. La urbestraro ankaŭ kunvokis gazetaran konferencon. Aperis aro da artikoloj en gazetoj, TV- kaj radio-raportoj.

Dum la malfermo unue estis kantataj la Kroatia kaj la Eŭropa himnoj, oni legis la mesaĝon de la ŝtatprezidento, la reprezentantoj de la urbo kaj la regiono salutis la kongreson, Seán  Ó Riain kaj Nikola Rašić parolis pri la celoj de la kongreso kaj de la ĉeftemo, Jozefo Reinvart transdonis la premion Cigno por 2013 al la Kroatia E-Ligo kaj fine oni povis spekti tre interesan provkodon kun la Eŭropa himno en Esperanto (kantata de koruso de Oostende) kaj kun la komencoj de ĉiuj 28 landaj himnoj, dum kiuj prezentiĝis fotoj pri la plej karakterizaj vidindaĵoj de la koncernaj landoj.

Kadre de la kongresa ĉeftemo okazis kvin prelegoj, inter kiuj tri de neesperantistaj universitataj profesoroj (Milorad Pupovac, profesoro kaj deputito en kroatia parlamento; Emil Heršak kaj Jagoda Granić). Krom ili prelegis Nikola Rašić kaj Seán Ó Riain. La prelegaro donis la eblon akcepti priteman rezolucion kun proponoj al EU kiel igi la komunikadon en EU pli justa.

La asembleo de EEU akceptis la diversajn raportojn kaj elektis novan estraron por la sekva 3-jara periodo: La prezidanto restas Seán Ó Riain, ankaŭ la vicprezidantino Flory Witdoeckt kaj la sekretario Zlatko Tišljar. La estraro nun havas tri pliajn membrojn: Nikola Rašić, Petro Balaž kaj Sandra Schweder. La malferma asemblea kunsido traktis strategion de EEU kaj akceptis kvin strategiajn celojn: unue pluaktivi en Platformo por multlingvismo de la neregistaraj organizoj, klopodante plu klarigi la eblan rolon de Esperanto kiel katalizilo por lerni naciajn fremdlingvojn; due pluagi disvastigante la proponon al Eŭropaj korusoj kanti la Esperantan tekston de la Eŭropa himno kiam oni tion deziras; trie stimuli Eŭropajn Esperanto-asociojn, grupojn kaj entreprenojn krei projektojn kadre de konkursoj de EU; kvare disvastigi solidaran kunlaboron inter pli riĉaj kaj fortaj landaj asocioj kaj tiuj en krizo; kaj kvine EEU klopodos realigi Euroscola en Strasburgo dulingve (kiel eksperimento) en kiu la oficialuloj uzos la anglan kaj la partoprenantaj gejunuloj el dudeko da landoj Esperanton.

La antaŭlastan tagon oni dediĉis al demando pri novigaj manieroj aktivi en lokaj grupoj ĉar ankaŭ la agado de E-societoj estas en grava krizo. Estis proponitaj interesaj novaj agadmanieroj aparte por etaj urboj, kaj aparte por grandaj. Okazis ankaŭ multaj alitemaj prelegoj.

La kulturajn programojn komencis folklora vespero kun la folklora grupo Zora el Opatija. Lundon okazis koncerto de kanzonoj de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović kiu kantis popolajn kaj popularajn kanzonojn de parto de iama Jugoslavio. Mardon koncertis tenoro Neven Mrzlečki, membro de Operteatro en Zagrebo. Li kantis elektitajn ariojn de diversaj oper- kaj operetautoroj parte kroataj parte diversnaciaj en Esperanto.

La postan tagon ni vidis la teatraĵon Societo de viktimoj de Shirley Valentine de Georgo Handzlik. Ludis Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik.

Ĵaŭde ni havis esceptan honoron aŭskulti koncerton de la juna perkutistino Kaja Farsky. Ŝia lerto kreis por ĉiuj neforgeseblan vesperon en kiu tremis la emocioj.

La lasta koncerto estis de la ensemblo Druyd el Zagrebo. La koncerto kreis la atmosferon de ne-teraj kondiĉoj, kondukis nin de la praeksplodo al la enormaj spacoj de la disvastiĝanta kosmo.

Paralele kun kelkaj programoj eblis spekti elektitajn filmojn el arkivo de Krunoslav Tišljar. Temas pri tre interesaj dokumentoj pri la E-movado ekde 1980 ĝis 2010.

La ekskursa tago donis la eblecon viziti la insulon Krk perŝipe aŭ aŭtobuse viziti historiajn urbojn de Istrio.

Aparte menciindas, ke la esperantistaj verduloj festis sian 30-jariĝon kaj ke Kroatia E-Ligo sukcesis ricevi subvencion por 10 gejunuloj kiuj havis la celon lerni pri la organizado de internaciaj kongresoj.

jen la konkludoj akceptitaj fine de la kongreso:

La kongreso

1) substrekas la gravecon de lingva justeco, kiel ero de la ĝenerala justeco;

2) atentigas pri la neceso, ke EU evoluigu kulturan politikon;

3) bedaŭras la decidon de la itala EU-prezidanteco forigi la francan kaj germanan lingvojn de sia prezidanteca retejo. Tiu decido rekte kontraŭas la oficialan EU-politikon de multlingvismo kiun decidis la EU-ĉefoj de ŝtato kaj registaro en la Eŭropa Konsilio de Barcelona en 2002;

4) konsideras, ke la retejo de ĉiu EU-prezidanteco devus esti en ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj, por alparoli ĉiujn civitanoj en la 28 EU-landoj egalrajte, kaj tiel alproksimigi la Eŭropan integriĝon al la civitanoj;

5) konsideras, ke la kosto de tia retejo ne estas pravigo, ĉar temas nur pri salajroj de ĉirkaŭ 50 tradukistoj dum 6 monatoj, ĉiun 14an jaron;

6) substrekas la gravecon de la kantado de la Eŭropa himno far civitanoj el diversaj EU-landoj kune en neŭtrala lingvo por antaŭenigi la Eŭropan identecon harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj;

7) atentigas, ke la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, starigita far la Eŭropa Komisiono en 2009, rekomendas praktikajn testojn en lernejoj por ekscii kiu dua lernota lingvo plej kuraĝigas la sekvan lingvolernadon, kaj apelacias al ĉiu EU-Membroŝtato starigi tiajn programojn en siaj lernejoj, laŭ la supremenciita oficiala EU-politiko, ke ĉiu lernu tri lingvojn, la denaskan kaj du aliajn;

rekomendas al la Eŭropa Komisiono tradukigi la raporton de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo de junio 2011 al ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj;

9) rekomendas al ĉiuj EU-membroŝtatoj studi la Slovakian modelon de la Eŭropa Konvencio por plie engaĝi la civitanojn en la Eŭropa integriĝo.

10) Post fakaj prelegoj pri la kongresa temo, la kongreso konstatis, ke:

a) ekzistas tendenco en la tutmondiĝo, ke fortiĝu supera lingvo, metanta ĉiujn aliajn lingvojn en duarangan pozicion;

b) ekzistas minimume 2 vojoj por plibonigi tiun staton: 1) ke oni kreu artefaritajn regionajn lingvojn baze de lingva parenceco, ekzemple meza slava, latinida kaj ĝermana lingvoj; 2) ke oni uzu neŭtralan lingvon por la tuta Eŭropo;

c) por komenci la procezon de plijustigo de lingvaj rilatoj, ĉiu civitano senescepte, devus rezigni pri la uzo de la propra lingvo por komunikado inter malsamlingvanoj.

En Rijeka, la 12-an de Julio 2014

Zlatko Tišljar

Ĝi estas artikolo el la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8-9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/07/rijeka-3/

La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn
La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) Anto Mlinar, sekretariino de KEL Spomenka Štimec, prezidanto de Loka Kongresa Komitato Boris Di Costanzo kaj la prezidanto de Kroatia Esperanto-Junularo Đivo Pulitika.

La interparolo daŭris 30 minutojn. La delegacio prezentis al Ivo Josipović la laboron de eŭropaj esperantistoj kaj transdonis kelkajn informmaterialojn. Ili aparte petis lin subteni la proponon de EEU al Buroo de Eŭropa Parlamento okazigi unu sesion de Euroscola en 2015 en Esperanto.

Ivo Josipović, kiu profesie estas interalie ankaŭ muzikisto-komponisto aparte interesiĝis pri muziko en Esperanto kaj petis ke  ni sendu al li informojn pri tio kaj la Esperanto-tradukon de la kroata himno.

Zlatko Tišljar

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №7.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/kroatio/

Jubilea kongreso de EEU
La deka jubilea kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), okazonta la 6–12an de julio 2014 en Rijeka (Kroatio), diskutos pri la temo “Justa Eŭropo – justa lingva solvo en EU”, kion aparte substrekis en sia deklaro kroata ŝtatprezidanto Ivo Josipović, kiu aŭspicias la kongreson pro tio ke lia prezidanta programo ĉefe enhavis la celon realigi pli justan Kroation. Josipović diris ankaŭ, ke li mem subtenas Esperanton ĉar ĝiaj celoj, paco kaj amikeco, kongruas kun liaj politikaj kaj personaj celoj. Li invitis delegitaron de EEU al aparta akcepto kiun li faros en junio ĉi-jare.

Aliĝu do al la escepte interesa kongreso, kontribuu al vasta diskuto pri la ĉeftemo, pri kiu prelegos ankaŭ neesperantistaj fakuloj kaj superaj politikistoj.

Vi ne havos la okazon serioze partopreni en grava esperantista kunveno, kies rezultojn sekvos la ĝenerala ĵurnalistaro en Kroatio, sed ankaŭ vi povos ĝui la abundan kulturan programon: ĉiuvespere okazos koncerto aŭ teatra spektaklo, kaj dumtage estos pluraj ebloj viziti kulturhistoriaĵojn en Rijeka inkluzive de la nova moderne konstruita moskeo en Rijeka.

Venu do al bela mediteranea regiono, Adriatika marbordo kaj spertu belegan naturon en facile atingebla parto de Eŭropo. La tuttaga ekskurso gvidas vin al ĉarmega ĉirkaŭaĵo de Rijeka kaj vi povas aliĝi ankaŭ al kvartaga antaŭkongreso kies programon vidu ĉi tie:

http://eeu-kongreso.webnode.com/anta%C5%AD-kaj-postkongresoj/

Informoj pri la kongreso: http://eeu-kongreso.webnode.com/

Zlatko Tišljar

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/rijeka-2/

Jubilea kongreso de EEU ĉe Adriatiko
Inter la 6a kaj 12a de julio 2014 okazos en la marborda Kroatia urbo Rijeka la jubilea 10a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honore al la fakto, ke Kroatio eniris la Eŭropan Union en 2013 kiel la plej nova 28a membro.

La temo de la kongreso estas “Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj – malmultekosta komunikado”. Tiusence kadre de ses pritemaj prelegoj tri estos de neesperantistaj universitataj fakuloj, inter kiuj profesoro Milorad Pupovac, membro de la parlamento de Kroatio.

Kiel kutime, la programo abundos per kulturaj aranĝoj, inter kiuj estas ankaŭ ĝis nun neviditaj, ekzemple, spektaklo de UMS-rokopero el Svislando.

Ni ŝatus en 2014 havi imponan kongreson de EEU en Kroatio pro bona situo, bona mediteranea klimato, bonaj lokaj kondiĉoj, forta Esperanto-movado en Kroatio, bona temo kaj elektojaro de EEU. Impona signifas ankaŭ granda. La plej granda ĝis nun estis la kongreso en Parizo kun preskaŭ 500 personoj, dum la plej eta estis en 2012 en Galway kun nur 150. Ni forte esperas en Kroatio havi almenaŭ 250 partopreantojn.

Amasos ankaŭ turismaĵoj: kvartaga antaŭkongreso en la meza Kroatia marborda regiono (Biograd) kaj dumkongresaj ekskursoj al proksimaj insuloj kaj montaro.

Detalajn informojn vi trovos en la reto:

http://eeu-kongreso.webnode.com

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/12/rijeka