Arkivo por la etikedo 'Esperanto-gazetaro'

“La Ondo” jam en la nova jaro

La sekvan tagon post la Zamenhofa Tago estis dissendita al la abonantoj la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis plejparto de niaj Eŭropaj abonantoj. La unuan Ondon en 2011 komencas informo pri la elekto de Katalin Kováts kiel la Esperantisto de la Jaro 2010 kaj panorama prezento de la esperantista vivo [...]

“Spegulo” ne aperos en 2011

Lastatempe oni ofte legas alarmajn informojn pri la membroŝrumpo en Esperantujo. HeKo sciigis, ke SAT en 2009 havis 489 pagintajn membrojn, plus 276 al kiuj la membreco estis donacita. UEA per siaj Gazetaraj Komunikoj (GK) regule informas pri sia membraro, malrapide reduktiĝanta. Pli rapide falas la membraro de TEJO, kaj Libera Folio atentigis, ke dum [...]

Dek gazetoj

En 2008 en la revuo La Ondo de Esperanto aperis ĉiumonata rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en Nia Trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.