Arkivo por la etikedo 'Esperanto-gazetaro'

Enhavoriĉa kaj atentokapta februara Ondo

La februara kajero de La Ondo de Esperanto estas iom speciala. Ne pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol kutime, sed ĉar ĝi estas redaktata jar-komence, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de [...]

Redakcie

La februara kajero de La Ondo de Esperanto ĉiam estas iom speciala. Ne nur pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol la aliaj Ondoj. Ja ni pretigas ĝin en la mezo de la unua monato de la jaro, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon.

La Ondo de Esperanto en la 2011a jaro

En la jaro de sia duobla jubileo (la 20-jariĝo de la relanĉo kaj la apero de la 200a numero ekde la refondo) La Ondo de Esperanto ricevis 556 abonkotizojn, je 47 kotizoj pli multe ol en la 2010a jaro. Pli multaj abonantoj estis nur en la rekorda 2008a jaro. La Ondo en 2011 estis legata [...]

La Ondo fermis la jaron 2011

Per la decembra kajero, jam ricevita de pluraj abonantoj poŝte kaj elŝutebla por la ret-abonantoj, La Ondo de Esperanto fermis la 2011an jaron, dum kiu estis festitaj la dudekjariĝo de la refondo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero. La ĉefpaĝa artikolo de la konata Ĉilia aktivulo José Antonio Vergara daŭrigas la polemikon [...]

La oktobra Ondo aperis

La abonantoj de La Ondo de Esperanto, partoprenantaj la tradician festivalon ARKONES (la 23-25an de septembro 2011 en Poznań, Pollando), plej unue ricevis la oktobran kajeron de La Ondo, kiu intertempe atingis multajn abonantojn poŝte. Ankaŭ la ret-abonantoj jam elŝutis/ricevis la pdf-version de la oktobra Ondo. Kvankam, la postkongresan aŭgustan-septembran Ondon, kiel ĉiam tre riĉan [...]

“La Ondo”: Amuza statistiko

En la marta Ondo aperis nia kutima abonstatistiko por la jaroj 1998–2010 kaj la listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj en la pasinta jaro: Ruslando 78, Pollando 58, Germanio 35, Francio 34, Brazilo 27, Finnlando 26, Hispanio 25, Belgio 18, Italio 17, Serbio 17, Usono 17, Britio 16, Svedio 12, Ĉeĥio 11, [...]

Beletra Almanako, junio 2011

Originala prozo ĉeestas en la dek-unua Beletra Almanako per mallongaj verkoj de Jakvo Schram, Mikaelo Bronŝtejn kaj Cindy McKee. Liven Dek, Jorge Camacho, Cindy McKee, Tacuo Huĝimoto kontribuas poezie. Oni trovas en ĉi tiu almanako du tradukitajn prozaĵojn: Ronde, ĉiam pli proksimen de Vladimir Colin (el la rumana Jozefo E. Nagy) kaj Neverŝajna rakonto de [...]

Kio estas la reala trezoro de REU?

Oktobre 2011 finiĝas la mandatperiodo de la nuna estraro de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj per ĉi tiu artikolo, kiu nepre ne estas laŭvorta raporto pri la farita agado, mi prezentas kelkajn ideojn pri la Unio kaj pri la Esperanto-movado ĝenerale, kiuj aperis dum ĉi tiu tempo. Io estis koncize dirita en mia intervjuo en [...]

La postkongresa Ondo

Laŭ la fotoj pri la Universala Kongreso en Kopenhago, IJK en Kievo kaj SES en Nitra sur la kovropaĝo kaj dorsopaĝo de la plej freŝa kajero de La Ondo de Esperanto oni tuj komprenas, ke temas pri la duobla (aŭgusto-septembro) postkongresa Ondo kun vasta panoramo de la “Kongresa Sezono” en Esperantujo. Krom la tri menciitaj [...]

Iom pri “La Ondo de Esperanto”

La suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La Ondo de Esperanto: la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a [...]

“La Ondo” jubileis en Moskvo

Unuafoje en la dudek-jara historio de la ekzistado de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, ambaŭ (re)fonditaj en 1991, ili organizis komunan kunvenon, en kiu tute ne sentiĝis laŭdire malvarmaj rilatoj inter la du establoj. La 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo [...]

«Se mi devus elekti nur unu Esperanto-revuon, mi sendube elektus la Ondon»: Gratuloj, bondeziroj, konsiloj okaze de la 200a Ondo

En la junia kajero de La Ondo de Esperanto aperis reagoj de dudeko da diverstendencaj esperantistoj al la duobla jubileo de La Ondo – dudeka datreveno de la relanĉo de ĉi tiu revuo en majo 2011 kaj aperos de la 200a numero. Koran dankon pro la gratuloj, bondeziroj kaj konsiloj! Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov Sube [...]

“La Ondo de Esperanto” jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero

«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos [...]

«La Ondo de Esperanto» en la jaro 2010

En la pasinta jaro La Ondo de Esperanto ricevis 509 abonkotizojn. Ĉi tiom estas je 34 kotizoj malpli ol en 2009, kaj je 64 kotizoj malpli ol en la rekorda jaro 2008. La abon-nombro refalis al la jaro 2003, kiam ĝi unuafoje superis kvincenton, sed la laŭlanda strukturo nun estas alia ol antaŭ sep jaroj: [...]

La februara Ondo

La februara kajero de “La Ondo de Esperanto” estas tre enhavoriĉa pro la tekstoj, kiuj ĉiam aperas komence de la jaro. Inter ĉi tiuj tekstoj estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, Katalin Kováts. La tradician enketon pri la plej pozitivaj kaj negativaj eventoj de la 2010a jaro partoprenas dek du konataj aktivuloj: Grigorij [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.