Arkivo por la etikedo 'Esperanto-gazetaro'

La marta Ondo

Dennis Keefe aperigis pasintjare en La Ondo de Esperanto kvar artikolojn, en kiuj li traktas Esperanton el la vidpunkto de merkatiko, kiun li mem universitat-nivele instruas. En la marta kajero de La Ondo aperis – kiel la ĉefartikolo – plia kontribuo de profesoro Keefe kun la titolo “Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, [...]

La sekva “Ondo” estos duobla

Eble legantoj de La Ondo de Esperanto miris, vidante Litoviajn poŝtmarkojn sur la koverto, kiu enhavis la martan kajeron de la gazeto. Efektive, la marta Ondo estis dissendita el Litovio, ne el Pollando. Kial?

“La Ondo de Esperanto” en la 2012a jaro

La dekan sinsekvan jaron la abonantaro de La Ondo de Esperanto superas 500. En la 2012a jaro ni ricevis 518 abonkotizojn, je 38 kotizoj malpli multe ol en la 2011a jaro, sed je 9 kotizoj pli ol en la 2010a jaro. Same kiel en 2011, La Ondo pasint-jare estis legata en 49 landoj.

Enhavoriĉa februara Ondo

La februara kajero de La Ondo de Esperanto estas speciale interesa. En ĝi ĉiujare aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon esperantistan. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2012, Peter Baláž. (lia portreto estas en la kovropaĝo). La laŭreato mem kaj 12 pliaj divers-tendencaj aktivuloj en la [...]

Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

La 11a Novjara Renkontiĝo en Xanten Entute 161 homoj el 14 landoj ĉeestis en la 11a Novjara Renkontiĝo, kiu okazis de la 27a de decembro 2012 ĝis la ĉi-jara 3a de januaro, apud la germana urbo Xanten (okcidente de la Ruhr-regiono). En la unua jardeko de sia ekzisto la Novjara Renkontiĝo (NR) sukcese akiris la [...]

La Ondo fermis la jaron

La kovropaĝon de la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, dissendita fine de novembro al la abonantoj, ornamas foto el la festa ceremonio en Aalen, en kiu la plej konata Esperanto-muzikeldonisto Floréal Martorell ricevis la 13an Esperanto-kulturpremion 2012 pro la kontribuo al la evoluo de la Esperanto-muziko. Al ĉi tiu evento estas dediĉita la [...]

Redakcie

Rigardo el la fenestro de nia redakcio al la senfoliiĝintaj arboj pruvas, ke baldaŭ ekvintriĝos en la norda hemisfero. Tio signifas, interalie, ke ĉi tiu kajero de La Ondo, estas la lasta en ĉi tiu jaro. Kaj en la lasta redakcia kolumno, mi (mis)uzas mian redaktoran rajton por iomete halti kaj retrorigardi al la baldaŭ [...]

Sukcesa KER-ekzameno en Moskvo

Inter la plej impresaj aranĝoj, okazigitaj ĉi-jare omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto, estis la junia tutmonda KER-ekzameno, kies iniciatinto kaj ĉeforganizanto estas Katalin Kováts. Pro la bona organizado de la junia skriba ekzamensesio kun pli ol 30 ekzamenitoj Moskvo ricevis premion havi parolan parton de KER-ekzameno.

Jubilea semajno en Katalunio

Kutime la unua oktobra semajno estas rezervata por la Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, kiun organizas grupeto da entuziasmaj esperantistoj el Barcelono kaj Sabadell sub la gvido de Luis Serrano Pérez. La ĉi-jara jubilea 20a Semajno okazis la 6–13an de oktobro en la ĉemara urbo Cambrils, je 16 km sude de Tarragono. Ĉi-foje la [...]

Odeso: Ĉielarko de lingvoj

La 10-11an de novembro en Odeso (Ukrainio) okazis la sesa Lingva Festivalo Ĉielarko de lingvoj. Ĝia iniciatinto estis Odesa junulara Esperanto-klubo Verdaĵo. La celo de la Festivalo estis prezenti samvalorecon de ĉiuj lingvoj de la mondo, montri vastan buntan diversecon de ili, dum ĉiu estas siaspece eminenta kaj esprimas neforigeblan parton de la komuna spirita [...]

Beletra Almanako, 2012, №14

La proza sekcio de la 14a almanako enhavas du novelojn: La ringo de Mikaelo Bronŝtejn kaj Nova vivo de Steven K. Smith. Poezie ĉeestas Ricardo Felipe Albert Reyna, Ivan’ Naumov kaj Nicola Ruggiero. Traduke kontribuas Einar Faanes per elangligo de la rakonto La ĉirkaŭfermo de Tamas Dobozy. Teatro gastas en BA per versa monologo de [...]

100 elektronikaj abonantoj de La Ondo

Antaŭ unu jaro, en septembro 2011, en ĉi tiu retejo aperis resuma artikolo pri nia elektronika eldonado, kiu montris, interalie la konstantan kreskon de la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas La Ondon elektronike en la formato pdf.

Hispanio: Kongreso en urbeto

En la ĉarma urbeto Almagro (provinco Ciudad Real) disvolviĝis de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo la 71a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresurbo kun malpli ol dekmil loĝantoj multe prosperis en la 17a jarcento sub la influo de la bankista germana familio Fugger, dum la regado de la imperiestro Karolo la [...]

La marta Ondo

Tutpaĝa artikolo, opinioj de kvin organizintoj/partoprenintoj kaj kelkaj fotoj en la komencaj paĝoj de la marta kajero de La Ondo de Esperanto rakontas pri la unumonata projekto Esperanto Insulo, realigita en la sudĉinia insulo Hajnano en januaro kaj februaro. Sed en la unuaj semajnoj de la 2012a jaro pliaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj aliaj [...]

Necerta estonteco de Vinilkosmo

La 18an de septembro 2011 la ekzercejo №7 de Vinilkosmo suferis incendion, pro kiu forbrulis la ekzercejo kaj stokejo kun sonmaterialo, instrumentoj de la studio kaj de EUROKKA kaj parto de la stoko de diskoj de Vinilkosmo. Ni petis al la gvidanto de Vinilkosmo Flo Martorell rakonti pri la postincendia situacio. La septembra incendio estis [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.