Arkivo por la etikedo 'Esperanto-gazetaro'

Duobla Ondo en aprilo

La pasintjata triobliĝo de la poreksterlanda poŝta tarifo en Pollando devigas nin presigi La Ondon de Esperanto en Pollando, sed ekspedi (krom al Pollando kaj Ruslando) el Litovio. Tio savis la revuon, sed la suma kosto de la produktado kaj ekspedo nun estas je 30% pli alta ol antaŭe.

Ricevinte la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z Ni ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis [...]

La Ondo de Esperanto en la 2013a jaro

Nur en la fino de la pasinta jaro la abonantaro de La Ondo superis duonmilon, kaj do ni jam la dek-unuan sinsekvan jaron havas pli ol 500 abonantojn. Tamen la 502 ricevitaj kotizoj estas la plej magra rezulto dum ĉi tiu periodo.

Kiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj

En la lastaj jaroj aperis en Esperanto subtekstoj por nacilingvaj filmoj. Tio estas tre bona maniero diskonigi sian kulturon, kaj eble ankaŭ vi volos subtekstigi viajn ŝatatajn filmojn.

Jes, ankaŭ mi festis dum JES!

185 homoj. 24 landoj. 52 gastoj el Germanio. 33 Poloj. Po 17 homoj el Francio kaj Slovakio, 13 el Ruslando. Nur nombroj, sed ili multe signifas por ĉiuj partoprenantoj de la kvina JES en Szczawno Zdrój (Ŝĉavno Zdruj). 184 personoj, kun kiuj vi bonvenigis la Novan Jaron restas en via koro, kaj multe da tiuj [...]

Atendante la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni [...]

Juna Amiko: nova redaktoro, nova elano

Juna Amiko, la revuo de ILEI por junaj lernantoj, havas novan redaktiston Stano Marček el Slovakio kaj iras per nova elano al bonkvalita kaj enhavoriĉa eldonado. Stano Marček eldonis kaj eldonas diversajn revuojn kaj verkis sukcesan lernolibron; do li kutimas plenumi tian taskon, kiel eldonadon de revuo por lernantoj. La dua numero de la jaro [...]

Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno

La 12an de novembro en la Imperiestra Palaco en Tokio la japana esperantisto kaj mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno. Ĝi estis donita al li pro la kreo de la bastonvalizo Walkin’Bag, kiu helpas handikapulojn por moviĝi ien ajn dum komercado, promenado, vojaĝoj, eĉ hejme. Etsuo Miyoshi mem rakontis [...]

Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014. “Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri [...]

Beletra Almanako, junio 2013

Mi estas tre kontenta pri la junia Beletra Almanako (№17) kaj konsentas kun la respondeca eldonisto, Ulrich Becker, ke ĝi “estas nekutime riĉa kaj varia”. En la proza fako aperas mallongaj originalaĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, Sen Rodin, Keyhan Sayadpour kaj Anina Stecay. Poezie ĉeestas: Eulalie Balakaji, Gerrit Berveling, Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Paulo Silas kaj [...]

Ekonomia Forumo en Krynica denove kun Esperanto

La 3–5an de septembro Esperanto denove estis prezentita dum la Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), kiun partoprenas multaj gravaj politikistoj, ekonomistoj, ĵurnalistoj, artistoj. EEU tradicie pretigis la Esperanto-standon, ĉe kiu oni povis informiĝi pri Esperanto kaj ricevi informilojn pri la lingvo. Ĉe la stando deĵoris, ankaŭ tradicie, aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo. Danke al la subteno [...]

La 17an fojon en Pluezek

La 17aj Internaciaj Esperantaj Renkontiĝoj de Pluezek (Plouezec) akceptis la 17–24an de aŭgusto pli ol cent partoprenantojn. Ĉiuj kontribuis al la tradicia, studa etoso, sed ankaŭ gaja kaj varmkora, kiu allogas dum niaj someraj renkontiĝoj en Bretonio.

Redaktoro serĉata

UEA serĉas kandidatojn por la posteno de redaktoro de “Esperanto”. La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto

Inter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon de UEA, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.

Beletra Almanako, 2013, №16

La 16a kajero de la Beletra Almanako, aperinta en februaro 2013, ne estas kutima, eĉ la prezento far Jorge Camacho estas nekutime mallonga, ja pri Belartaj Konkursoj de UEA ĉio estis dirita en la antaŭa BA. Do, en BA-16 publikiĝis du lastaj premiitaĵoj de la Belartaj Konkursoj vorintaj la pliparton de la almanako: eseo de [...]



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.