Arkivo por la etikedo 'Revuo Esperanto'

Esperantismo kaj novaj ŝtatoj

Antaŭ cent jaroj, kiam ĝis la fino de la Granda Milito restis nur kelkaj semajnoj, en la septembra-oktobra numero de la revuo Esperanto aperis artikolo de Edmond Privat, dediĉita al novaj ŝtatoj, aperintaj en la teritorio de Ruslanda Imperio, kiu ĉesis ekzisti en 1917. Privat esperis, ke post nacia liberiĝo venos internacia refratiĝo, sed tio […]

200 hazarde elektitaj sanktuloj de l’ ĉiel’

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. — 320 p., il. (Serio Scio, №10). Kun financa subteno de ESF kaj CED. Prezo ĉe UEA: 30,00 € Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov kreis la libron, de kiu oni atendis partan plenigon de la vakuo […]

Kien la movada gazetaro?

La merkato de periodaĵoj forte ŝanĝiĝas en la lastaj jaroj. Multaj gazeteldonejoj nuntempe forte tranĉas la kostojn – pro kio ofte suferas la kvalito – kaj ŝanĝas sian ekonomian modelon, provante trovi aldonajn enspezojn ekster la kutimaj vojoj. La proporcio inter abonkotizoj, pagoj de reklamoj kaj vendo de unuopaj ekzempleroj ŝanceliĝas, sed, plej grave, kutime […]

La aprila numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage

Kadre de la festado de la Zamenhof-Jaro, la unua numero de la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova estas libere elŝutebla de la retejo dum la tuta monato aprilo. “Estas tre ĝojige, ke ĉiuj esperantistoj tra la mondo povas senpage elŝuti provnumeron de la revuo Esperanto por ‘gustumi’ ĝian enhavon, kaj aparte ni fieras, ke […]

Retpoŝtadreso de la revuo Esperanto

Karaj kontribuantoj kaj legantoj de la revuo Esperanto! En la periodo inter la 22a kaj 28a de februaro 2017 povis okazi problemoj pri la liverado de viaj retleteroj al la redakcia retpoŝtadreso redakcio@revuoesperanto.org. Ili okazis pro la antaŭpreparoj, lige kun la lanĉo de nova retejo de la revuo.

Stefan MacGill respondas

Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2016 En la januara kajero de La Ondo de Esperanto ni informis, ke Stefan MacGill, 68-jara novzelanda esperantisto loĝanta en Hungario, iĝis la Esperantisto de la Jaro 2016. Malgraŭ sia granda okupateco, interalie pri la redaktado de la vintraj numeroj de la revuo Esperanto, li afable konsentis respondi […]

Nova redaktoro-paro por la revuo Esperanto

Unuafoje en la historio de la revuo Esperanto, ĝi oficiale havos du redaktorojn, la geedzan paron Dima Ŝevĉenko (31-jara) kaj Anna Striganova (29-jara). Tiel decidis la Estraro de UEA, kiu intervjuis ankaŭ du aliajn bonajn kandidatojn por sekvi Attila Kaszás en tiu grava posteno.

Serĉata: nova redaktoro de “Esperanto”

La nuna redaktoro de la revuo Esperanto, Attila Kaszás, finos sian laboron en tiu posteno ĉi-jare. Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2017:4. Tio signifas eklabori jam komence de marto 2017. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2017; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en […]

Revuo “Esperanto” – kio okazas?

La estraro de UEA venis al la punkto decidi en sia skajpa kunsido de la 15a de oktobro, ke iu estrarano devos respondeci pri la oficiala organo de la Asocio. La vic-prezidanto Stefan MacGill prenas tiun rolon kaj petas provizore al ĉiu kiu volas rilati kun la revuo Esperanto sendi siajn mesaĝojn ne nur al […]

Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

El ses kandidatoj por sekvi Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto, la Estraro de UEA elektis la 47-jaran hungaron Attila Kaszás [prononcu Kásaŝ]. Li estas diplomita esperantologo, historiisto, politologo kaj li laboras en Budapeŝto kiel konsultanto kaj manaĝisto.

Serĉata: Nova redaktoro de “Esperanto”

Laŭ interkonsento kun la Estraro de UEA, la nuna redaktoro de Esperanto, Fabrício Valle, finos sian laboron en tiu posteno per la aprila numero de la jarkolekto 2016. Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2016:5. Tio signifas eklabori jam komence de aprilo 2016. La sukcesa kandidato ricevos […]

Hector Hodler: Super

Antaŭ cent jaroj malgraŭ grandegaj problemoj, kaŭzitaj de la Unua Mondmilito, kiu ŝajnis neniigi la internaciemon kaj solidaremon en Eŭropo, Hector Hodler relanĉis la revuon Esperanto kaj aperigis en la unua milita numero sian artikolon Super, kiun ni nun proponas ne nur kiel dokumenton pri la malgaja epoko, sed ankaŭ kiel specimenon el la verkaro […]

Fieron sentu ni interne

Vortoj de komitatano Z La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io por festparoladoj kaj novjaraj salutoj de la prezidanto, sed en la ĉiutago oni restis kontentaj […]

Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”

Vortoj de komitatano Z Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton […]

Ricevinte la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z Ni ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis […]

Atendante la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni […]

Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014. “Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri […]

Redaktoro serĉata

UEA serĉas kandidatojn por la posteno de redaktoro de “Esperanto”. La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto

Inter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon de UEA, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.

Perlo en la kongresa koliero: 62a UK en Rejkjaviko (1977)

Kvin semajnojn antaŭ la malfermo de la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko ni proponas konatiĝi kun la ĉefpaĝa artikoleto el la revuo Esperanto pri la unua Islanda UK, okazinta antaŭ 36 jaroj en tute alia epoko. Jen teksto el tiu epoko, kiam multaj esperantistoj sincere kredis je plua progresado de Esperanto, ja ties […]