La Balta Ondo » retejo

La Balta Ondo: Iom da statistiko
Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago 2010. Dum 2010 enretiĝis entute 24 artikoloj, kaj dum la 2011a jaro aldoniĝis 158 artikoloj, kaj je la novjar-nokta stato en La Balta Ondo estis 182 artikoloj kaj 10 konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 14 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 410 etikedoj.

La 12an de aŭgusto 2011 en nia retejo ekfunkciis vizit-kalkulilo Counterize. Unu monaton post la instalo de la kalkulilo, ni prezentis la ĉefajn statistikajn informojn. Je la novjara nokto, kelkajn minutojn post la ĉampana salvo, ni fiksis la statistikon (en kiu do ne estas enkalkulita la Liberalulo de Ĉeĥov ,enretigita la 1an de januaro) kies esencon vi vidas ĉi-sube.

Dum 142 tagoj, ekde la 12a de aŭgusto 2011 ĝis la 1a de januaro 2012, en nia retejo okazis 21 mil 320 paĝovizitoj (hits) – averaĝe 150 vizitoj ĉiutage.

Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo (entute, 4575 vizitoj) kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke dum la statistikitaj monatoj 14 mil 915 fojojn konkretaj artikoloj (afiŝoj, laŭ la termino de WordPress) estis vizititaj. Serĉrobotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko.

La plej legata restas la redakcia artikolo pri la incendio ĉe Vinilkosmo, publikigita la 19an de septembro. Ĝi estis legita 982-foje, kaj evidente ĝi estos la unua artikolo kun mil legoj. Sekvas ĝin du diskut-artikoloj kaj unu intervjuo pri la problemoj de la Esperanto-komunumo. Krom ili ankaŭ la artikolo pri la Ruslanda censo estis legita pli ol 500-foje. Nur la dekan lokon en la listo okupas la plej multe legita artikolo pri esperantista renkontiĝo (ARKONES), kaj oni klare vidas, ke diskut-artikoloj altiras pli da atento ol artikoloj pri kongresoj. En la unua dudeko estas ankaŭ kelkaj kultur-temaj tekstoj kaj nur unu artikolo tute ne ligita kun Esperanto (komentario de Dafydd ab Iago). Krom la administranto de la retejo (li verkis ĉiujn nesubskribitajn tekstojn) nur Halina Gorecka kaj Grigorij Arosev estas pli ol unufoje en la listo de la aŭtoroj de la plej legitaj tekstoj.

20 plej popularaj tekstoj

[Redakcie]. Katastrofo ĉe Vinilkosmo 982

Grigorij Arosev. Kio estas la reala trezoro de REU? 681

Giorgio Silfer. La Esperanta Civito progresas al nova etapo 597

Trevor Steele. Ĉu malesperi? 588

Aleksander Korĵenkov. Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992 503

Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Iom pri La Ondo de Esperanto 466

José Antonio Vergara. Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo” 452

Halina Gorecka. Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011 320

Flo Martorell. Kvar novaj muzikaj diskoj en Esperanto 254

Przemysław Wierzbowski. ARKONES – tradicie moderna 238

Aleksander Korĵenkov. Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno! 213

Grigorij Arosev. REK en Ĉeboksary: sukceso, sed ne plena 200

Gerrit Berveling, Gersi Alfredo Bays. Nia trezoro: Fonto 199

Gražina Opulskienė. Trafe al celo: recenzo de Esperanto por lernejaj klasoj 197

[Redakcie]. Ruslando: Nova estraro de la landa asocio 194

Komitatano Z. Lingvaj dorsosakuloj 180

Dafydd ab Iago. Ĉu malhisi la flagojn? 179

Jacques Yvart. Duobla jubileo de Georges Brassens 172

Hèctor Alòs i Font. Internacia konkurso por lernejanoj, en kiu Esperanto rolas 172

Alfons Tur. Kataluna Kongreso de Esperanto 163

Kiuj legas?

Laŭ la statistiko ni havas legantojn en 91 landoj, sed reale temas pri 87 landoj, ĉar la vizitoj el Honkongo kaj Tajvano estas statistikendaj kiel vizitoj el Ĉinio, kaj en la landolisto estas (sur la 11a loko) Eŭropa Unio kaj 119 vizitoj estis faritaj el neidentigita lando. Ruslando plu restas la lando kun plej multaj legantoj de La Balta Ondo

En la listo de la dek landoj kun plej multaj legantoj de La Balta Ondo estas ses landoj Eŭropaj, du Amerikaj (Usono kaj Brazilo), unu Azia (Ĉinio), kaj unu Eŭropa-Azia (Ruslando).

1. Ruslando 3596

2. Usono 2585

3. Germanio 1911

4. Hispanio 1696

5. Francio 1305

6. Brazilo 1117

7. Ukrainio 629

8. Pollando 606

9. Svedio 557

10. Ĉinio 520

Ni ricevis 445 komentojn, inter kiuj pli ol duono estis spamo, kaj nur 212 estis efektive verkitaj en Esperanto kiel komentoj. Plej multe oni komentis la diskut-artikolon Ĉu malesperi? de Trevor Steele (22 komentoj) la artikolon pri la Ruslanda censo (19) kaj la rakonton pri la incendio ĉe Vinilkosmo (16). 57 personoj registriĝis kiel uzantoj kaj povas senprobleme verki komentojn.

En la 2012a jaro ni intencas laŭeble aperigi ĉirkaŭ 15-20 artikolojn ĉiumonate, krom en junio, kiam ni havos trisemajnan ripozadon en sanatorio. Ĉu la dua jaro de La Balta Ondo estos sukcesa? Nu, tion montros la statistiko la 1an de januaro 2013.

Bonan jaron!

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton

http://sezonoj.ru/2012/01/stat/