Arkivo por la etikedo 'Ret-Info'

Donaco por Kristnasko: Mesio de Händel en Esperanto

La oratorio Mesio de Friedrich Händel estis prezentita en Esperanto la 29an de marto en 1987 fare de la fama 100-membra neesperantista koruso de Centra Ensemblo de KISZ. La koncerto estis parto de la neesperantista projekto “Budapeŝta Printempa Festivalo”, kies direktoro Lengyel Márton estis esperantisto. La koncerto mem okazis en unu el la plej elegantaj […]

Nova androida versio de PReVo

Kio estas PReVo? PReVo estas portebla versio de la libera, Esperanta “Reta Vortaro” (Re-Vo) por androido, t. e. por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj. Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.

Internacia Esperanto-Kalendaro – 20 jaroj

Kiam, kie, kio okazas? estas internacia kalendaro pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj. La “Internacia Kalendaro” listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝantajn esperantistojn kiel partoprenantojn.