Savi la vivon! (8)
La oka listo de la donacintoj Donacoj faritaj ekde la 19a de februaro ĝis la 17a de marto 2012
La oka listo de la donacintoj Donacoj faritaj ekde la 19a de februaro ĝis la 17a de marto 2012
La monkolekta kampanjo brile sukcesis kaj repruvis la solidaremon kaj helpemon de la esperantistaro. Koran dankon pro la malavaraj donacoj, grandaj kaj etaj, kiuj helpis al Halina elteni la problemplenan restadon en Moskvo! Post la operacio Halina fartas bone – pli bone ol plimulto de ŝiaj operaciitaj samsortuloj. Vidu ĉi-sube la liston de la donacoj, [...]
Oni diras, ke la longe atendataj momentoj venas surprize. Tio repruviĝis en nia kazo… Kiel kutime, je kvarono post la unua nokta horo sabata, la 10an de septembro, ni ankoraŭ ne dormis (mia labortago, sojle de la semajno, kiam La Ondo estas preparata, estas 18-hora, ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte). Subite sonoris [...]
La tria listo de la donacintoj Donacinto (lando) Sumo (eŭroj) Christian Declerck (Belgio) 50,00 Ivo Durwael (Belgio) 25,00 Hilmar Ilton Santana Ferreira (Brazilo) 47,62 Brita Kristana E-Organizo (Britio) 110,00 Miland Joshi (Britio) 11,49 L. J. Lane (Britio) 22,73 Esperanto-Asocio de Skotlando (Skotlando/Britio) 100,00 Glasgova Esperanto-Klubo (Skotlando/Britio) 60,00 Raita Pyhälä (Finnlando) 500,00 I. Ensuque (Francio) 100,00 [...]
La dua listo de la donacintoj Donacinto (lando) Sumo (eŭroj) Trevor Steele (Aŭstralio) 50,00 Alfred Heiligenbrunner (Aŭstrio) 100,00 Michael Cwik (Belgio) 1000,00 Jacques Lemaire (Belgio) 100,00 Eric Walker (Britio) 220,00 Roger Siarri (Francio/Korsiko) 200,00 Françoise Ziegler (Francio) 50,00 Anonima (Francio) 300,00 EsperantoLand (Germanio) 50,00 Karl Breunninger (Germanio) 200,00 Bernhard Eichkorn (Germanio) 100,00 Horst Vogt (Germanio) [...]
Jackie Huberdeau el Francio, Inga Johanson el Svedio kaj multaj aliaj legantoj de La Ondo demandas: kiel Halina fartas en Moskvo? Post la transloĝiĝo al Moskvo en la komenco de februaro, Halina estas flegata en la fako de peritonea dializado en la 52a Moskva hospitalo, kies fakestro kaj kuracistoj estas ne nur kompetentaj, sed ankaŭ [...]
Radio Esperanto # 27 Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de “Radio Esperanto”, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo. En la programo: – La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo – Nekutima futbalo: felietono de HaGo [...]
En la redakcia kolumno de la marta kajero de La Ondo de Esperanto kaj en niaj retejoj ni sciigis pri la tre malfacila situacio de Halina Gorecka, kiu pro la neceso atendi gravan operacion (grefto de reno) devas dum longa tempo vivi en Moskvo. Multaj esperantistoj el diversaj landoj tuj reagis per bondeziraj leteroj kaj [...]
En la marta numero de La Ondo de Esperanto ĝia redaktoro Aleksander Korĵenkov informis pri grava problemo de sia edzino, fondinto de la revuo kaj elstara esperantistino Halina Gorecka: ŝi bezonas vivnecesan operacion kaj pro tio ili devas portempe transloĝiĝi (atendante la operacion) al Moskvo – unu el la plej multekostaj urboj de la mondo, [...]
Tajponte ĉi tiun kolumnon, kies temo estas grava ŝanĝo en nia vivo, mi subite konstatis, ke ĉiuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo. En 1981 mi kaj Halina konatiĝis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la [...]
Bad Behavior has blocked 858 access attempts in the last 7 days.