Arkivo por la etikedo 'Rejkjaviko'

Por tiuj kiuj estis kaj ne estis

Vajs, Ján. Ultima Thule: Kongresumi kaj vojaĝi en Islando. – Bratislava: Karpaty-Infopress, 2013. – 48 p., il. – 100 ekz. – (Eldonserio Tra la mondo per Esperanto; №2). La Universalaj Kongresoj estas la ĉefaj manifestiĝoj de la Esperanto-komunumo. Ili havas riĉajn programojn kaj ofte okazas en landoj malproksimaj kaj interesaj. Do, la vizitantoj povas ĝui, […]

Ĉu io nun estas nova?

Vortoj de komitatano Z Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero.

Rejkjaviko – malgranda kaj intima

98a Universala Kongreso de Esperanto Rejkjaviko, 21–28 jul 2013 Islando, loĝantare la plej malgranda lando (eĉ se kalkuli la liberan urbon Dancigo en 1927), kiu gastigis universalan kongreson, faris tion ĉi-jare la duan fojon. La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe, kaj la nova kongresejo Harpa […]

Rezolucio de la 98a Universala Kongreso de Esperanto

1034 partoprenantoj en la 98a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj;

Mark Fettes – nova prezidanto de UEA!

Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato de UEA en Rejkjaviko la 20an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.

Rejkjaviko atendas vin… Kaj mil aliajn kongresanojn

La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA. Unue respondas Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario.

Perlo en la kongresa koliero: 62a UK en Rejkjaviko (1977)

Kvin semajnojn antaŭ la malfermo de la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko ni proponas konatiĝi kun la ĉefpaĝa artikoleto el la revuo Esperanto pri la unua Islanda UK, okazinta antaŭ 36 jaroj en tute alia epoko. Jen teksto el tiu epoko, kiam multaj esperantistoj sincere kredis je plua progresado de Esperanto, ja ties […]

Antaŭraporto el Rejkjaviko

Vortoj de komitatano Z “Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por la UEA-estraro”, – resumis Libera Folio la liston de la kandidatoj por stiri nian plej gravan establon dum tri venontaj jaroj. La plej okulfrapa detalo kompreneble estas la ĉeesto de nur unu virino en la listo. Ĉu oni perdis la fidon, ke dua sinsekva […]