Arkivo por la etikedo 'Recenzo'
2 Marto 2012 de AlKo
Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: Prelegoteksto. – Kaliningrado: Sezonoj, 2005. – 19 paĝoj. – (Serio Sed ne el katedro; №2). Korĵenkov, Aleksander. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: [E-libro] – Kaliningrado: Sezonoj, 2011. – (Virtuala Biblioteko de Sezonoj; №8). Jen la ĝisdatigita eldono de la broŝuro far Aleksander Korĵenkov pri Dostojevskij. Malgraŭ la modesta amplekso, ĝi [...]
29 Februaro 2012 de AlKo
Amindaj: Amindaj: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2011. La muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en [...]
6 Februaro 2012 de AlKo
Sen Rodin. Nu, kaj do?: Rakontoj, raportoj, recenzoj, revoj. – Kluĵo: Exit, 2010, – 160 p. Sen Rodin estas plumnomo de la malnova itala esperantisto (ekde 1940, kiam li estis okjara) Filippo Franceschi. Nu, kaj do estas lia dua libro, kaj la unua aperis nur en 2007 (Bildoj pri norda lando). En tiu ĉi libro [...]
4 Februaro 2012 de AlKo
Yvart, Jacques. Brassens plu. – Donneville: Vinilkosmo, 2011. En sia artikolo Duobla jubileo de Georges Brassens Jacques Yvart skribis, ke “Brassens certe estas la plej grava kanzonisto-poeto de la 20a jarcento” (LOdE, 2011, №10). Apenaŭ Brassens certe estas la pleja en la mondo (probable en Eŭropo jes) – ekzemple, Bob Dylan aŭ Leonard Cohen estas [...]
22 Decembro 2011 de AlKo
Kapriol’! Aventur’: KD. – Terband: TRbandstudio, 2009. La grupo Kapriol’! aperis en 2009, kaj de tiu tempo ĝi prezentis sin multfoje en Esperanto-aranĝoj (interalie, en KEF, FESTO kaj ARKONES). La kvaropo prezentas tradiciajn kaj tradici-similajn nederlandajn dancojn kaj kantojn (ankaŭ originalajn, t. e. memverkitajn). Por bone imagi la ĝeneralan sonon de la muziko rememoru la [...]
21 Decembro 2011 de AlKo
Derks, Johan. Gvidlibreto por Komitatanoj. 2011. – Zaječar: Derks, 2011. – 28 p., il. “Krizo en UEA”, – ĉi tiun esprimon mi aŭdas dum tiom da tempo, kiom mi konscias, kio reale estas tiu organizo, en kiu mi membras dum jardekoj. Kaj mi iom konas la historion de la Esperanto-movado, pro kio mi scias, ke [...]
28 Novembro 2011 de AlKo
Cseh, Andreo. Konversacia vortaro / Red., enkond. Ed Borsboom. – 6a eld. – Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2010. – 111 p., il.; 300 ekz. La nomo Konversacia vortaro lasas supozi, ke ĉi tiu libro proponas parolturnojn uzeblajn kaj necesajn por sukcese konversacii, kutimajn dialogerojn – kiel komenci interparolon, kiel enkonduki temon, kiel ŝanĝi al alia temo, [...]
22 Novembro 2011 de AlKo
Gonĉarov, Anatolo. Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj. Thaumiers: La KancerKliniko, 2010. – 24 p. La celo de la intelekta ekzerco de Anatolo Gonĉarov estas kolekti citaĵojn de konataj opiniantoj de la Esperanto-movado “pri la problemoj de Esperanto” kaj raŭmisme komenti ilin. La citaĵoj estas ĉerpitaj precipe el kvazaŭ-oficialaj periodaĵoj kiel Literatura Foiro, Esperanto, La Gazeto, El [...]
4 Novembro 2011 de AlKo
Mattos, Geraldo. La bona pineto. – Chapecó: Fonto, 2008. – 23 p. Porinfanaj libroj en Esperanto treege malmultas, kaj plejparte ili estas tradukoj de naciaj fabeloj, aŭ tre simplaj versaĵetoj. Do la libreto de Geraldo Mattos La bona pineto estas preskaŭ unika. Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6–7-jaraj. La literoj estas [...]
25 Septembro 2011 de AlKo
Manŭel. Duonvoĉe… tutkore: KD. – Udine: Emanuele Rovere, 2011. La aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”. Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas [...]
5 Majo 2011 de AlKo
Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p. Pseŭdonimulo Darik Otira ĉe la eldonejo Mondial aperigis 362-paĝan romanon Vojaĝo al kuniĝo kun subtitolo “konfesoj de seksobsedito”. Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas [...]