Arkivo por la etikedo 'Recenzo'

Aliroj al Esperanto estas mirinda libro

Aliroj al Esperanto / Red. Christer Kiselman, Renato Corsetti, Probal Dasgupta; Antaŭpar. Christer Kiselman. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2018. – 229 p. Aliroj al Esperanto estas mirinda libro, nepre havinda en biblioteko de ĉiu esperantisto, kolektiva verko de kelkaj eminentaj esperantistoj.

Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila

Wierzbowski, Przemysław. Konfuziloj: Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. – [Partizánske]: Espero, 2017. – 152 p. KONFUZILOJ? Pri kio eblas konfuzi? La subtitolo klarigas: vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. Fakte temas pri paroj aŭ trioj, malofte kvaroj da vortoj pri kiu signifo aŭ uzo eblas erari. Ekzemple: astro, astero, asterio, asterisko.

Utila trarigardo pri konataj esperantistoj

“Utila trarigardo pri konataj esperantistoj” estas la titolo, kiun Ziko van Dijk donis al sia recenzo de la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK), kunverkita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Lia recenzo estas legebla en Libera Folio https://www.liberafolio.org/2019/10/01/recenzo-de-ziko-pri-utila-kompendio/

Civilizaciaj diferencoj

Fössmeier, Reinhard; Maitzen, Hans Michael. La gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2019. – 32 p. La verko recenzata Esperantistoj ĉiam interesiĝis pri la kalendaraj aferoj. Jam en la «Fundamenta Krestomatio» aperis la artikolo «Fingra kalendaro»; poste pri la kalendaroj verkis, i.a., mi mem[1] kaj A. Cherpillod[2]. Kaj jen ĉi-jare aldoniĝis la […]

Plaĉa disko, sed sen la kaptivo

Vojaĝo. Planedo nia: K-disko. Donneville: Vinilkosmo, 2017. La bando Vojaĝo devenas el Tuluzo; ilia unua prezentado antaŭ la esperantista publiko okazis dum la jubilea 100a UK en Lilo en 2015. La nun prezentata disko estas la unua eldonaĵo de la bando kaj estas duobla: sur la unua disko la kantoj estas prezentitaj en Esperanto, kaj […]

Rerigardi nin tra ‘Norma Prismo’

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. – 320 p., il.; 500 ekz. – (Serio Scio, №10). La prismo[1] Por emfazi la diversecon de la manieroj rigardi, ni hodiaŭ kutime parolas pri perspektivo aŭ optiko, pense al vidaj precizigiloj kiel lupeo, mikroskopo, lenso. […]

Beletra Almanako, 2018, №32, 33

Pro poŝtaj problemoj ni ricevas la Beletran Almanakon ne en Kaliningrado, sed en Kaŭno. Dum iom pli ol unu jaro ni ne vizitis Litovion post la prezentado de Nia Diligenta Kolegaro en Vilno pasintaprile. Sed komence de junio okaze de laborvizito, ligita kun reeldono de Baza Literatura Krestomatio, ni ricevis la 32an kaj 33an kajerojn […]

Ĉarma amatoraĵo

Ĉiutaga vivo tra la mondo / Redaktis Hori Jasuo, Arase Sajuki. – Maebaŝi: Horizonto, 2018. – 240 p., il. Mi renkontiĝis kun Hori Jasuo dum la 97a UK en Vjetnamio en 2012, kaj nun mi havas la eblon konatiĝi kun lia libro. Ĝi estas ne malpli ĉarma ol ĝia kreinto, malgraŭ evidenta amatoreco.

Iom da lumo sur portreton en ombro

Sandelin, Bo. Adam Smith. Vivo kaj verko. – Novjorko: Mondial, 2018. – 86 p. La libro de Bo Sandelin pri Adam Smith falis en miajn manojn, dum mi legis samtempe Friedrich Hayek kaj Thomas Piketty, verkistojn kiuj signas la liberalan kaj socialan kontraŭpunktojn en la ekonomika penso. Smith staras origine de la firma vojo de […]

Júlia Sigmond dankas

Júlia Sigmond. Dankon. — Cluj-Napoca: Exit, 2018. — 88 p. Dankon estas la tria kaj la lasta libro en la serio D-D-D, kiun en 2012 komencis la volumo Dialogo kun originala Esperanta poemo de Júlia Sigmond kaj ĝiaj tradukoj en 52 lingvoj. Sekvis Doloro (2017), en kiu la esperantlingva poemo aperis en 54 tradukoj. La […]

Ĉu forgesi aŭ pardoni?

Dittrich, Sabine. Heredantoj de silentado: Romano / Tradukis el la germana Aleksandro Montanesko. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2017. – 160 p. La romano de Sabine Dittrich estas bone kaj profesie verkita, kun uzo de certaj kliŝoj por sentimentalaj romanoj, sed samtempe kun leĝera ironio pri tiuj kliŝoj. Ĝi legeblas facile kaj sen enuo. La lingvaĵo de […]

Entombiga numero de Esperantologio

Esperantologio = Esperanto Studies: EES. Kajero 8 (2018). / Red. Christer Kiselman. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2018. – 70 p. En aprilo 2018 aperis la 8a kajero de Esperantologio / Esperanto Studies (EES), laŭ la memprezento “internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilatantaj al esperanto”. Fine de la jaro estis publikigita ankaŭ ĝia reta versio, kiu – […]

Verko profesia, altnivela, unuflanka

Kniivilä, Kalle. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. – Novjorko: Mondial, 2017. – 159 p. Esperanto-eldonejoj malofte aperigas aktualaĵojn, des pli dediĉitajn al la enigma Rusio. Libroj de Kalle Kniivilä estas malofta escepto, kaj la escepto estas duobla, se konsideri altan nivelon de tiuj ĉi ĵurnalismaj esploraĵoj. Ĉi-foje la aŭtoro provis kombini mikro- […]

Belega bosniumaĵo, eĉ se pli muzika, ol kanta

Espo Despo. Bosniumas: KD. – Donneville: Espo Despo; Vinilkosmo, 2016. Espo Despo estas internacia grupo, aperinta sur la restaĵoj de la fama bando Esperanto Desperado, kiu disiĝis en 2005. Komence la grupanoj ludis plejparte la kantojn, hereditajn de Esperanto Desperado, sed ili daŭre serĉis sian propran stilon, kio rezultis en aperigo de la unua albumo […]

Esperantistoj ekkomprenis la rumanan!

Slavici, Ioan. La muelilo de la fortuno / Tradukis el la rumana Lenke Szász. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2018, 160 p. Ĉiuj kulturoj estas egalaj, sed iuj estas pli egalaj… En la monda kultura trezorejo oni malofte observas ĉefverkojn el literaturoj de popoloj, kiuj ne havas feliĉon kalkuli plurajn dekojn da milionoj da homoj, ekzemple, […]

Ĉarma frandaĵo por romantikuloj

Stožická, Zuska. Ĝis tien / Až tam: Esperanto-slovaka eldono / Tradukis el la slovaka Mária Minichová. – Partizánske: Espero, 2016. – 211 p.; 300 ekz. Kontraŭ ĉiuj recenzaj kutimoj mi diru tuj: mi ŝatis la libron. Ĝi estas fajna kaj tenera, sed samtempe profesie verkita kaj bone tradukita. Ideala legaĵo por romantikaj personoj. Kiel ĝi […]

Serena krimromano

Modest, Julian. Serenaj matenoj: Krimromano, originale verkita en Esperanto / Antaŭparolo de Petar Todorov. – [Antverpeno]: Eldonejo Libera, 2018. – 95 p. Mi ankoraŭ estas nova esperantistino kaj ne ĝisfunde konas nian literaturon. Tamen eĉ nova leganto de Esperanto rapide rimarkas la nomon Julian Modest, ĉar li senĉese publikigas novajn verkojn. Scivoleme rigardante la liston […]

Beletra Almanako, 2018, №31

Sur la kovrilo de la februara almanako, kiun mi ricevis nur en septembro, okulfrape kontrastas blanko kaj ruĝo nigrafone – foto “Kokoso, ruĝa kapsiko kaj tomatetoj” de Laura San Segundo. La botanikan temon daŭrigas rubrikaj bildoj prenitaj el Hortus Eystettensis (Ĝardeno de Eichstätt), verko de la apotekisto kaj botanikisto Basilius Besler, konsiderata kiel “perlo de […]

Abortita krimhistorio

Modest, Julian. Murdo en la parko: Krimromano originale verkita en Esperanto. – [Antverpeno]: Eldonejo Libera, 2018. – 78 p. La nova libro de la sufiĉe produktiva verkisto Julian Modest (Georgi Mihalkov) aperis ĉi-foje kiel “memeldonaĵo”, t. e. en la antverpena eldonejo “Libera”. La ĝenro, indikita sur la titolpaĝo, estas “krimromano”, kvankam laŭ la amplekso (72 […]

Kolekti, konservi kaj disponigi – vera defio por la Esperanto komunumo

Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon / Kompilis Katarína Novotníčková. – Partizánske: Espero, 2015. − 174 p., il. La seminarioj kaj konferencoj pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko komenciĝis en Slovakio en 1978 kaj estis alterne organizataj en la nunaj Ĉeĥio kaj Slovakio. En 2010 la organizadon de KAEST […]