Arkivo por la etikedo 'Raymond Schwartz'

Dimanĉa poezio: Raymond Schwartz

Dum ĉi-jara aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La deka gasto de nia dimanĉa versrubriko estas la franca bankoficisto kaj esperantisto Raymond Schwartz (1894-1973), la ĉefa figuro en la Esperanto-kabaredoj La Verda Kato (1920-25), La Bolanta Kaldrono (1933-39), La Tri Koboldoj (1949-56); redaktoro […]

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2019

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gerrit Berveling (1944-1972- ), nederlanda instruisto, remonstranta pastoro kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio Esperanto Nederland (2009-12), membro de la Akademio de Esperanto (1989-), prezidanto de EVA (1993-2003), la lasta redaktoro de Fonto (1993-2006); unu el plej fekundaj Esperanto-aŭtoroj (82 libroj originalaj kaj tradukitaj); laŭreato de la OSIEK-premio pro […]

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2018

02. Antaŭ 30 jaroj mortis Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij (1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto kaj de la monografio Enkonduko en la arton traduki, gvidanto de koresponda kurso por Esperanto-tradukantoj, tradukanto (i.a. de Princidino Mary de Lermontov), Esperanto-instruisto.