Arkivo por la etikedo 'radio'
22 Januaro 2017 de AlKo
La 22an de januaro 2017 en la reto aperis la 41a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), la unua ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas la kaliningradaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: Enkonduke La Kenigsbergaj klopsoj: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2017, №1 Vintra poemo de [...]
18 Decembro 2016 de AlKo
La 18an de decembro 2016 aperis en la reto la 40a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), la lasta ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La programo daŭras 26 minutojn. Amplekso: 24 Mb. En ĉi tiu programo 1. Enkonduke 2. Jessentuki: kuracurbo en Kaŭkazo 3. Esperanto-novaĵoj 4. «La Ondo de Esperanto», [...]
11 Novembro 2016 de AlKo
Halina Gorecka ĉe la mikrofono en Kaliningrado. En 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de Radio Esperanto el Kaliningrado (en 2011 kelkaj podkastoj estis registritaj en Moskvo). Ili estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod. Post la fermo de Rpod Radio Esperanto paŭzis ĝis aŭgusto 2015, kiam ĝi reaperis ĉe PodFM.ru, kie estis [...]
9 Oktobro 2016 de AlKo
La 9an de oktobro 2016 estis registrita la 39a podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Nova guberniestro: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de Esperanto, 2016, №10 5. Versenigmo 6. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: [...]
14 Februaro 2016 de AlKo
La 14an de februaro 2016 estis registrita la unua ĉi-jara (kaj la 37a laŭvice) podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Festo de longa kolbaso: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. «La Ondo de Esperanto», 2016, №2 5. [...]
27 Decembro 2015 de AlKo
La lastan ĉi-jaran dimanĉon, la 27an de decembro 2015 aperis la 36a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. La Esperantisto de la Jaro 2015 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de Esperanto, 2016, №1 5. Kanzono de Manŭel
6 Decembro 2015 de AlKo
La 6an de decembro, la unuan vintran dimanĉon de 2015 aperis la 35a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. Hilda Dresen: “Vintro” (Halina Gorecka) 3. Esperanto-novaĵoj 4. “La Ondo de Esperanto”, 2015, №12 5. Zamenhofa Tago 2015 6. [...]
5 Majo 2015 de AlKo
Dum 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando). Ĉi tiuj programoj estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod ĝis la fino de la 2014a jaro, kiam Rpod estis fermita. Ĉar pluraj personoj petis nin redisponigi la malnovajn programojn, la redakcio de “Radio Esperanto” ĉi-printempe komencis publikigadon de la [...]
17 Marto 2015 de AlKo
Mi estis informita ke la stabo de la radiostacio interesiĝas pri la reala aŭdantaro de la Esperanto-elsendoj, ĉar oni planas redukti aŭ forigi programojn kies aŭdantaro malmultas, pro kostaj demandoj. Dum la lasta jaro la kvanto da leteroj kaj speciale retmesaĝoj falis, do, ili sin demandas ĉu la esperantistoj vere interesiĝas.
10 Aprilo 2014 de AlKo
Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.