23 Oktobro 2011 de AlKo
Aŭskultu Hieraŭ, la 22an de oktobro, Je la tago de la 90-jariĝo de Georges Brassens aperis la 29a sonprogramo de Radio Esperanto kun omaĝa artikoleto de Jacques Yvart kaj kun unu el la Brassensaj kantoj en la plenumo de Yvart. Ĉi tiu podkasto enretiĝis post preskaŭ kvarmonata paŭzo. Ĝi estas nia lasta podkasto registrita kaj [...]
26 Junio 2011 de AlKo
Post longa paŭzo en junio aperis du novaj sonprogramoj de Radio Esperanto. La 26an de junio, dimanĉe, enretiĝis la 28a podkasto de RE, denove registrita kaj produktita en la Ruslanda ĉefurbo. En la programo: Enkonduko Moskva felietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj De Ondo al Ondo: Pri la historio “La Ondo de Esperanto” Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’ [...]
23 Junio 2011 de AlKo
Jackie Huberdeau el Francio, Inga Johanson el Svedio kaj multaj aliaj legantoj de La Ondo demandas: kiel Halina fartas en Moskvo? Post la transloĝiĝo al Moskvo en la komenco de februaro, Halina estas flegata en la fako de peritonea dializado en la 52a Moskva hospitalo, kies fakestro kaj kuracistoj estas ne nur kompetentaj, sed ankaŭ [...]
5 Junio 2011 de AlKo
Radio Esperanto # 27 Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de “Radio Esperanto”, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo. En la programo: – La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo – Nekutima futbalo: felietono de HaGo [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La Kaliningrada regiono estas unika ne nur geografie (ĝi ne havas komunan limon kun la “granda Ruslando” kaj estas ĉirkaŭata de la Eŭropa Unio), sed ankaŭ el la vidpunkto de la moderna regionpolitiko. Ankoraŭ neniu Kaliningrada regionestro sukcesis labori ĉi tie pli ol unu periodon.