Arkivo por la etikedo 'Przemysław Wierzbowski'

Impresa ARKONES

Tomas Frejarö koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki) Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano [...]

Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!

“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn. Okaze de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 malfermiĝis nova kultur-institucio, kiu provizore estis nomata Esperanto-Centro, kaj fine ricevis la nomon Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).

Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro anoncas la 6an Literaturan Konkurson “Esperanto ligas homojn”. Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…” La verkojn ĝis tri paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko. [...]

ARKONES – tradicie moderna

La 23an–25an de septembro en la fervojista domo de la Pollanda urbo Poznano okazis ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. La programon plenigis trideko da prelegoj kaj prezentaĵoj – libroprezentoj, prelegoj pri historio, lingvo kaj amasinformado, kunvenoj primovadaj kaj aliaj. Konforme al la nomo de la aranĝo valoras koncentriĝi pri la artaj programeroj, kiuj ne [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.