La Balta Ondo » Prusio

Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (19)
La 19a paĝo. La antaŭaj 18 paĝoj estas legeblaj en nia arkiva retejo.

La septembra kampanjo

Ni haltis ĉe la eventoj de 1939. La Pollanda kampanjo, konata kiel la operaco Weiss (en Pollando: Septembra kampanjo), de la nazia Germanio komenciĝis la 1an de septembro 1939 en la libera urbo Dancigo per batalo ĉe la duoninsulo Westerplatte, kie lokiĝis Pollanda armea transita deponejo. Samtempe la naziaj trupoj invadis Dancigon; tie la Pollanda poŝtejo rezistis dum 14 horoj. Ĉi tiun heroan defendadon fare de polaj poŝtistoj kaj nemultaj popolarmeanoj priskribis en Lada tamburo Günter Grass, kies kaŝuba onklo estis inter la mortpafitaj poŝtej-defendantoj.

Rezulte Germanio aneksis Dancigon kaj parton de Pollando. Tio ŝanĝis la limojn de la provinco Orienta Prusio al kiu estis enkorpigita la distrikto Zichenau (Ciechanów), formita sur la konkerita Pollanda teritorio. Okcidenta Prusio, Pomerio kaj Dancigo formis la novan provincon Dancigo-Okcidentprusio.

La milito pluen ruliĝis

La Dua Mondmilito baldaŭ forlasis la limojn de Orienta Prusio, sed en la provinco sentiĝis la spirito de la milito: komandejoj, hospitaloj, servaj kaj provizaj taĉmentoj… Ĉi tie baziĝis la armea grupo Nordo, partopreninta en la operaco Weiss, kaj – kune kun la armeaj grupoj Centro kaj Sudo – en la operaco Barbarossa kontraŭ Sovetunio. Nordo post la konkero de la Balta regiono ekde septembro 1941 kun la Finnlandaj trupoj partoprenis la sieĝon de Leningrado.

Pro la proksimeco de la Orienta fronto, Orienta Prusio estis loko taŭga por militkaptitoj. Ĉi tie estis aranĝitaj ĉ. 20 koncentrejoj. Ekzemple, en Stalag-I-A – Stablack (nun Furmanovo en Kaliningrada regiono) unue troviĝis nur la polaj militkaptitoj. Poste ĉi tien estis venigitaj francoj kaj belgoj. Sovetuniaj militkaptitoj aperis en julio 1941, ili baldaŭ iĝis la nacia plimulto. Averaĝe en la koncentrejo estis ĉ. 60 mil homoj. La sovetuniaj kaptitoj lokiĝis en aparta zono, kien ne rajtis veni medicinistoj, ili amasmortadis pro malsato, malsanoj kaj labortraŭmoj.

Pro la mobilizado de germanoj necesis kompensi nesufiĉon de laborfortoj per militkaptitoj kaj alilandaj laboristoj. La nocio “orienta laboristo” (ostarbeiter) en majo 1942 estis oficialigita por la negermanaj laboristoj, venigitaj el la okupitaj teritorioj. Por ili estis konstruitaj barakaroj kun pli bonaj kondiĉoj ol tiuj por la militkaptitoj. En septembro 1944 en Orienta Prusio estis 237.229 alilandaj laboristoj, el kiuj 52.906 orientaj laboristoj. La ŝipkonstruejo Schichau iĝis la plej granda entrepreno en Kenigsbergo kun 19 mil laboristoj, el kiuj ĉirkaŭ duono estis alilandanoj.

La Lupa Kuŝejo

En Orienta Prusio situis la ĉefrestadejo de Hitlero Wolfsschanze (Lupa kuŝejo) en la arbaro Görlitz je 8 km de Rastenburg (nun Kętrzyn en Pollando). Ĝi estis vera urbo kun areo 2,5 km², plus 8 km² da arbaroj kun ĉ. cento da bunkroj, fortikigitaj konstruaĵoj, du aerodromoj, elektrocentralo, komunikada centro, mallarĝtraka fervojo… La tuta teritorio estis ĉirkaŭita per 10-kilometra minkampa strio larĝa je 50-150 metroj. (Dum la malminado, kiu daŭris ĝis 1956, estis trovitaj 54 miloj da minoj.)

Wolfsschanze: Hitlero akceptas la SS-estron Heinrich Himmler (malantaŭ Hitlero staras lia sekretario Martin Bormann).

Unuafoje Hitlero kun la tuta supera estraro kaj la stabo venis al Wolfsschanze la 23an de junio 1941, la sekvan tagon post la atako kontraŭ USSR. De ĉi tie Hitlero gvidis siajn armeojn, pasiginte ĉi tie entute 800 tagojn, nur de tempo al tempo forveturante al Berlino kaj aliaj rezidejoj. Ĉi tie la 20an de julio 1944 estis entreprenita atenco kontraŭ Hitlero. La 25an de januaro 1945 Wolfsschanze estis eksplodigita kaj forlasita 48 horojn antaŭ la alveno de la Sovetia armeo.

Kiam la ĉielo falis sur la teron

En aŭgusto 1944 Kenigsbergo estis preskaŭ komplete neniigita per la bombado de la brita aerarmeo. La germana filozofo Volker Gerhardt atentigas, ke la mondkonatan tragedion de Dresdeno antaŭis ne malpli terura detruo de Kenigsbergo, kiu iĝis la unua granda germana urbo en kiu estis elprovita science ellaborita detrua tekniko.

La mezepoka Kenigsbergo, kiu neniam estis grave damaĝita de militoj dum siaj 700 jaroj da ekzisto, malaperis dum du noktaj aeratakoj, la 26-27an kaj la 29-30an de aŭgusto 1944.

Kiel raportis la sekvan tagon post la unua atako Manchester Guardian la bombaviadiloj faris 2000-mejlan flugon por efektivigi la atakon kontraŭ la ĉefurbon de Orienta Prusio, la plej grava haveno por provizado de germanoj, kiuj je 100 mejloj oriente batalas kontraŭ la Ruĝa Armeo. Bombaviadiloj pasigis en aero dek horojn, ŝarĝitaj per novaj bruligaj bomboj. La bombado limiĝis per 9,5 minutoj. La fajro estis videbla je 250 mejloj de la urbo. La unua atako trafis la orientan parton de Kenigsbergo.

Tri tagojn poste 189 Lancaster-oj ĵetis 480 tunojn da bomboj al la urbocentro, kiu malhavis industriajn objektojn. Laŭ la pritaksoj rezulte de la britaj bombadoj estis neniigitaj nur 20% da industriaj objektoj, sed 41% da ĉiuj konstruaĵoj. Plej suferis la historia urbocentro: ruiniĝis la reĝa kastelo, la mezepoka katedralo, la malnova kaj nova konstruaĵoj de la universitato Albertina kaj kirkoj. Pereis ĉ. 5 mil loĝantoj, 200 mil kenigsberganoj iĝis senhejmaj.

La germana-juda violonisto Michael Wieck, kiu kiel 16-jarulo travivis la bombadon, en sia libro Sunsubiro de Kenigsbergo skribis: “Estis infero… La tuta centro ekflamis preskaŭ samtempe”. Pri la bombadoj ankaŭ rakontis deviga laboristo Jurij Ĥorĵempa venigita el Gomelj:

La dua bombado estis vera infero, kiu, ŝajnis, neniam finiĝos. La britoj unuafoje uzis ŝargaĵon kun napalmo. Fajrobrigadanoj penis estingi ĉi tiun maron da fajro, sed nenio helpis. Ĝis nun antaŭ miaj okuloj duonvestitaj homoj sin ĵetas diversloken inter flamoj, dum el la ĉielo kun hurlo falas pliaj kaj pliaj bomboj…

Fine de aŭgusto ĉi-jara en Kaliningrado oni omaĝis la 70an datrevenon de la bombado. En la rekonstruita katedralo okazis koncerto Rekviemo kaj prezento de la libro de Volker Gerhardt La leĝoj de milito aŭ militaj krimoj? La vero pri la detruado de Kenigsbergo. En la Germana-rusa domo okazis diskuto kaj renkontiĝo kun la travivintoj.

Halina Gorecka

(Daŭrigota)

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/11/gorecka/

Kristijonas Donelaitis – 300-jara
La 1a de januaro 2014 estas la 300-jara naskiĝdatreveno de la litova klasikulo poeto Kristijonas Donelaitis [prononcu: Donelájtis]. Ĉiu popolo havas siajn klasikulojn, literaturajn pionirojn. Por la rusoj tiuj estas Aleksandr Puŝkin kaj Lev Tolstoj. Por la francoj – François Rabelais kaj Viktor Hugo. Por la litovoj unu el tiaj estas Kristijonas Donelaitis.

Kristijonas Donelaitis naskiĝis la 1an de januaro 1714 en la vilaĝo Lazdynėliai (germane: Lasdinehlen), ĉ. 5 kilometrojn orienten de la urbo Gumbinė (germane: Gumbinnen, nun Gusev), en la norda parto de tiama Prusuja reĝlando (nun Kaliningrada regiono en Ruslando). Post la Dua Mondmilito la vilaĝo malaperis. En ĝia iama loko poste estis plantitaj 275 kverketoj – tiom da jaroj estis pasintaj ekde lia naskiĝo. En 1990 tie estis starigita memorŝtono kun litovaj kaj rusaj surskriboj. Tiel la naskiĝloko de Donelaitis estis markita.

La gepatroj de la estonta poeto estis liberaj kamparanoj. Kiam Kristijonas estis sesjara, mortis lia patro (kamparano kaj forĝisto), la patrino restis kun sep infanoj. Ekde 1731 Kristijonas lernis en la lernejo ĉe la katedralo de Kenigsbergo (litove: Karaliaučius, nun Kaliningrado) kaj loĝis en komunloĝejo por malriĉuloj. Por vivteni sin li kantis en la katedrala koruso. En 1736 Donelaitis studentiĝis en la Teologia fakultato de la Kenigsberga universitato. Estas notinde, ke li aliĝis al la universitato kiel Christian Donelaitis kaj finis ĝin kiel Christian Donalitius, kun la nomo laŭmode latinigita.

En 1740 Donelaitis finis la universitaton kaj iris al ŝtatlima urbeto Stalupėnai (germane Stallupönen, nun Nesterov) por servi kiel kantoro – helpinstruisto, gvidanto de preĝeja infana koruso, orgenisto. En 1743 li ekpastris en la samregiona vilaĝo Tolminkiemis (germane Tollmingkehmen, nun Ĉistyje Prudy). Tie li edziĝis, fariĝis paroĥestro, konstruigis novajn preĝejon kaj lernejon. Li diservis en la lingvoj litova kaj germana; trionon de la paroĥanoj konsistigis litovoj. Antaŭ la granda pesto de la jaroj 1709–1710 en la paroĥo loĝis nur litovoj. Post la pesto tie ekloĝis multaj germanaj koloniistoj. En Tolminkiemis Donelaitis vivis 37 jarojn. La 18an de februaro 1780 li mortis kaj estis sepultita en tiea preĝejo.

La preĝejo postmilite estis duondetruita. En 1948 ĝi ankoraŭ posedis tegmenton, sed en 1958 restis nur muroj ĝis la fenestrosubo. En 1960 estis decidite restarigi la preĝejon. La restarigan projekton pretigis kaj pri restarigo okupiĝis arkitekto Napaleonas Kitkauskas. En 1979 la restarigita preĝeja domo estis inaŭgurita kiel la muzeo Donelaitis. Ĝi funkcias ĝis nun.

Ĉistyje Prudy (Kaliningrada regiono, Ruslando): En la rekonstruita luterana kirko, kie Kristijonas Donelaitis dum 37 jaroj estis pastoro, nun funkcias la sola muzeo en la mondo, dediĉita al la aŭtoro de “La Sezonoj”.

Dum la sovetia tempo la muzeo estis ofte vizitata de litovoj. Ekzemple, en 1989 ĝin vizitis 73 mil venintoj el Litovia SSR. Nun venas nur po kelkcent jare. De Tolminkiemis (litovoj neniam diras “Ĉistyje Prudy”) ĝis la litovia ŝtatlimo estas nur 15 kilometroj. Tamen gravajn obstaklojn kreas la sufiĉe alta vizokosto kaj kelkhora starado ĉe la limo. Tute ne bonvene la venantojn renkontas la limgardistoj kaj doganistoj … Nu, la jaro 2014 estas deklarita Donelaitis-jaro. Eble io ŝanĝiĝos pozitive…

Sed ni revenu al Donelaitis. Ekster la paroĥa regiono li estis konata kiel majstra predikisto, komponanto de muziko por siaj versaĵoj. Tamen tra la tuta Kenigsberga lando li famiĝis kiel kapabla mekanikisto, produktanto de termometroj, barometroj, horloĝoj. Li produktis horizontalajn pianojn. Malmultaj tiam konis lin kiel poeton… Nur post lia forpaso oni komencis ĉiam pli estimi lin pro lia poemo La sezonoj.

En 1977 Unesko enmetis la poemon de Donelaitis en la liston de la Eŭropaj literaturaj ĉefverkoj. Dum la aŭtuna konferenco de 2013 Unesko decidis listigi la 300-jaran naskiĝdatrevenon de Donelaitis en la registro de la cent mondgravaj jubileoj de la jaro.

Nin atingis nur kelkaj kreaĵoj de Donelaitis: tri germanlingvaj versaĵoj kaj ses heksametraj fabloj, unu nefinita versrakonto kaj lia majstroverko, la poemo La sezonoj. Neniu muzika komponaĵo. La poeton al la verkado instigis la paroĥestro el la apuda vilaĝo Valtarkiemis (germane Walterkehmen, nun Olĥovatka) Pilypas Ruigys – aŭtoro de la unua studo pri la deveno de la litova lingvo, ties beleco kaj riĉeco. Donelaitis ofte kontaktis la samekleziulon kaj en 1746 anstataŭis lin.

La poemo La sezonoj estis verkita ĉirkaŭ la jaro 1765, kaj poste ĝi estis nur redaktata. Komence ĝi havis nur 659 versojn. Verŝajne kun ĝi Donelaitis en 1757 veturis al Kenigsbergo, sed eldoniston li ne trovis. Poste li daŭre laboris pri la poemo, kaj fine ĝi ekhavis 2968 versojn.

Kia verko estas La sezonoj? Ĝi estas eposa poemo pri vilaĝa vivo dum la kvar sezonoj. La partoj estas: Printempaj ĝojoj, Someraj laboroj, Aŭtunaj riĉaĵoj, Vintraj zorgoj. Ĉion la aŭtoro montras per paraleligo de la homo kaj naturo: ĉiu sezono estas konforma al certa periodo de la homa vivo.

Donelaitis tre alte taksis la ligon de la homo kun la naturo. En la poemo abundas bildoj de la naturo, kiuj respondas al la homa vivo kaj enhavas alegorian signifon. Jen la aŭtoro ĝuas najtingalan kanton, poste li parolas pri ĝia griza, ne belaspekta vestaĵo, komparas ĝin kun tiu de simpla senluksa buro (buro – kamparano, servutulo). La moralo – estu modestaj. La aŭtoro ofte akcentas la kredon je Dio. La buroj estas laboremaj, honestaj kaj bonaj homoj, ĉar ili kredas, ke ĉion – laborojn, mizerojn kaj ĝojojn – sendas al ili Dio. Donelaitis ne evitis prezenti homajn malvirtojn. Drinkulojn kaj pigrulojn li damnis. Li bedaŭris, ke litovoj komencas forgesi siajn tradiciojn, imitas fremdlandanojn.

La unuan fojon la poemon La sezonoj kune kun sia germana traduko (La jaro en kvar sezonoj) en 1818 aperigis vicrektoro de la Kenigsberga universitato, teologo kaj folkloristo, profesoro Liudvikas Rėza (germane: Ludwig Rhesa). Poste aperis ankoraŭ kelkaj tradukoj de la poemo en la germana (1869, 1894, 1966). Nun ĝi estas eldonita en la lingvoj rusa (1946, 2011), pola (1933, 1982), ĉeĥa (1960), bjelorusa (1961), latva (1824), angla (1967, 1985), kartvela (1968), hungara (1970), armena (1986), sveda (1991), hispana (2013). Krome, la poemo estas tradukita al la lingvoj estona, itala, latina, franca, jida, japana. Ankaŭ al Esperanto!

En la protokolo de Konstanta komisiono pri Donelaitis, kunveninta la 3an de februaro 1966, ni legas:

Dum la kunsido de la komisiono akademiano K. Korsakas informis, ke litovaj esperantistoj decidis traduki la Jaron al Esperanto. Esperantisto K. Naudžius [1905-1973, instruisto, – V. Ŝ.] jam plenumis laŭvortan tradukon. La literaturan tradukon povus fari la konata Esperanto-tradukisto Pumpr [Tomaŝ Pumpr (1906-1972), majstra tradukanto, E-akademiano, – V. Š.) loĝanta en Ĉeĥoslovakio. Estis decidite subteni la penojn de esperantistoj kaj eldoni Donelaitis-on esperantlingve. Prizorgi, ke la Kultura ministerio pagu honorarion al K. Naudžius pro la laŭvorta traduko de la Jaro al Esperanto.

La traduko de Naudžius ne estis publikigita. Tutsimple, laŭ aserto de Esperanto-veterano Antanas Mekis, Pumpr kritikis la tradukaĵon kiel malbonstilan kaj ne taŭgan al heksametro. La akademiano diris, ke li neniam konsentus ke lia nomo figuru tie kiel redaktoro.

Samtempe kun Naudžius la poemon esperantigis litova esperantisto Stasys Sabalis (1908-1963). Eble, la tutan. En 1962 mi transskribis grandan parton de Printempaj ĝojoj. Kie nun troviĝas la tradukaĵo de Sabalis, mi ne scias. En la verkaro El mia Esperanta skatolo (2009) la grandan poeton Donelaitis al la Esperanto-mondo prezentis la eminenta litova esperantisto Petras Čeliauskas. Li publikigis sian tradukon de Printempaj ĝojoj. Mi ne komparis la tradukojn de Sabalis kaj Čeliauskas. Verŝajne en ambaŭ oni povas trovi iujn mankojn kaj avantaĝojn. Por via lego mi prezentas po unu fragmenton el la tradukoj de ambaŭ tradukintoj.

Jam sunet’ venante vekis la mondon

Kaj ridetis, vintrajn penojn mem detruante;

Nun glaciaj verkoj de l’ frosto ekis perei,

Kaj ŝaŭmanta neĝo ĉie iĝis nenio.

Tuj la vent’ tepida kampojn milde karesis

Kaj el la mort’ herbetojn ĉie vokis diversajn.

Ĉiuj bestoj kun arbustoj vekiĝe sin levis,

Valoj kun montetoj kampaj peltojn forĵetis.

Ĉiuj, kiuj en lago vintron vivaj pasigis,

Aŭ sub arba radik’ dum vintra tempo dormetis,

Ĉiuj rampis are por saluti someron.

Ratoj kun putoroj trenis sin de l’ malvarmo,

Korvoj kun kronikoj, pigoj ankaŭ kun strigoj.

Talpoj, musoj kun idaro varmon laŭdadis.

Muŝoj kun insektoj, kuloj kun aro da puloj

Nin turmenti ree ĉie jam kolektiĝis.

(La komenco de la poemo en la traduko de Sabalis)

Veproj, arbaroj sen fin’ de kantoj diversaj sonoris,

Same herbejoj, kampar’ ĉiuloke plenis de sonoj.

Turdoj, kukoloj amase flugadis senorde kaj ludis

Ankaŭ per gaja pepad’ sincere laŭdis Kreinton.

Alten al blua ĉiel’ hirundoj leviĝis facile

Kaj fulme tra l’ aer’ kiel kugloj pafadis,

Poste per simpla manĝaĵ’ kontentiĝis sen spico bongusta

Kaj satiĝinte denove babilis sian fabelon.

Gruo al nigra nubar’ kiel viro decide surgrimpis

Kaj ĝemante per kri’ sonorigis laŭte ĉielon.

Sed tio estis ne plor’, tiu ĝia sonora kriado,

Ne! Ĝi volis nur diri, kiel Dia potenco

Per birda kantad’ mirinde sin manifestas.

Kaj en la voĉa korus’ paseroj kun idoj ĉirpadis:

“Ŝajnas, ke nia gent’ ankaŭ same adoras Kreinton.”

(Verslinioj 65-79 en la traduko de Čeliauskas)

Vytautas Šilas

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/01/231donelaitis/