Arkivo por la etikedo 'premio'

FAME-premio por Katalin Kováts

Aalen: Thilo Rentschler, Katalin Kováts kaj Andreas Emmerich (Foto: Gerold Busch) La 16an de oktobro 2016 Thilo Rentschler, ĉefurbestro de Aalen, kaj Andreas Emmerich, prezidanto de la fondaĵo FAME, transdonis la 15an FAME-premion al d-ro Katalin Kováts. Ŝi ricevis la premion “pro ŝia engaĝiĝo por la planlingvo Esperanto kaj la fondo kaj flegado de la [...]

Premio Sikorska por Zsófia Kóródy

En la 24a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, okazinta ĉi-oktobre en Cambrils (Katalunio, Hispanio), la prestiĝan premion Ada Fighiera-Sikorska kaj okazan medalon ricevis Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Premio Maŭro La Torre

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honoran Membron. La esplor-kampoj estas:

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita en la jaro 1988 sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia celo estas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron, konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La [...]

La verko de Minnaja-Silfer duoble premiita

Je distanco de kelkaj tagoj dua premio por Historio de la esperanta literaturo (HEL): la komisiono konsistanta el s-roj István Ertl, Ulrich Lins, Ŝi Ĉengtai aljuĝis premion Antoni Grabowski al la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Pli frue la konferenco de OSIEK asignis la premion por la plej valora verko en 2015. Vere [...]

Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár

Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. Laŭ sia regularo la premio estas aljuĝata “pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro [...]

Premio Maŭro La Torre

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.

Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton

En la Solena Fermo de la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian 90an naskiĝdatrevenon.

Premio Deguĉi al Stano Marček

Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

UEA premiis en Hanojo

DIPLOMO DE UEA AL 12 ELSTARAJ AGANTOJ En la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo oni anoncis la nomojn de 12 Esperanto-aktivuloj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado. Diplomo pri Elstara Agado: Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio pro agado en la [...]

Fondaĵo Grabowski: Berveling kaj ARKONES premiitaj

Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank’ al donaco de Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj. Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife [...]

EAB ricevis la premion Cigno

Kun ĝojo mi sciigas, ke la Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la Premion Cigno 2012 al Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ilia modela informa agado instigis, interalie, la aperigon de artikoloj en gravaj ĵurnaloj kiel The Telegraph kaj The Economist kaj pro ilia informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.