La Balta Ondo » Premio Onisaburo Deguĉi

Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár
Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Laŭ sia regularo la premio estas aljuĝata “pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”.

La Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguĉi de la jaro 2015 al Éva Farkas-Tatár el Hungario. La decido estis anoncita la 1an de aŭgusto en la Fermo de la 100-a UK en Lillo.

Éva Farkas-Tatár naskiĝis en 1924. Ŝi lernis Esperanton 37-jara en 1961. En la sekva jaro ŝi partoprenis la Universalan Kongreson en Kopenhago, kiu tiom ravis ŝin, ke ŝi decidis plene dediĉi sin al la instruado de Esperanto. Por perfektiĝi pri tiu arto ŝi iris al la UK en Hago en 1964 por sekvi lecionojn de Andreo Cseh. Tiel komenciĝis 50-jara instrua agado per la Cseh-metodo en multaj landoj kaj ĉe multaj UK-oj kaj plej diversaj aliaj renkontiĝoj. Ŝi revenigis la Cseh-metodon al ĝia kerno: la gaja, luda maniero, dank’ al kiu la lernantoj tuj ekparolas Esperante. Tiun arton ŝi transdonis al multaj novaj instruantoj, kiujn ŝi trejnis per Cseh-seminarioj, interalie en UK-oj.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №585

La listo de ĉiuj laŭreatoj de la Premio Onisaburo Deguĉi estas legebla en la Esperanta Vikipedio.

Premio Deguĉi al Stano Marček
Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Laŭ sia regularo la Premio Deguĉi estas asignata pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Per decido de la Estraro de UEA la Premio Deguĉi de la jaro 2014 estis aljuĝita al Stano Marček el Slovakio pro lia longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj. Dum la anonco pri la decido de la Estraro en la Solena Fermo de la 99a Universala Kongreso en Bonaero, aparte elstarigita estis la eksterordinara sukceso de lia lernolibro Esperanto per rekta metodo, aperinta jam en 34 nacilingvaj eldonoj. La libro estas akompanata de modernaj metodikaj helpiloj kaj didaktika materialo.

Ĉar Stano Marček ne povis partopreni la kongreson en Bonaero, la premio estos transdonita al li en alia Esperanto-renkontiĝo post la UK.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №551

UEA premiis en Hanojo
DIPLOMO DE UEA AL 12 ELSTARAJ AGANTOJ

En la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo oni anoncis la nomojn de 12 Esperanto-aktivuloj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.

Diplomo pri Elstara Agado: Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio pro agado en la instruista Esperanto-movado; Dennis Keefe el Ĉinio pro la iniciato de lingvaj festivaloj kaj evoluigo de metodoj de Esperanto-instruado kaj de universitata uzado de Esperanto; Potturu V. Ranganayakulu el Hinda Unio pro agado sur loka kaj monda niveloj kaj pro verkado de Esperanto-lerniloj; Boĵidar Leonov el Bulgario pro Esperanto-agado en sia lando kaj aparte en universitataj medioj; Barbara Despiney kaj Renée Triolle el Francio pro longtempa reprezentado de UEA ĉe Unesko; Halina Gorecka el Rusio pro prizorgado de la eldonejo Sezonoj kaj la revuo La Ondo de Esperanto kaj Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo pro agado ĉe Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluigo en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare.

Diplomo pri Elstara Arta Agado: Mikaelo Bronŝtejn el Rusio pro longtempa kontribuo al la Esperanta literaturo kaj muzika kulturo; Julián Hernández Angulo el Kubo pro longtempa kontribuo al la Esperanta muzika kulturo; Ulrich Becker el Usono pro la gvidado de la eldonejo Mondial kaj la eldonado de la revuo Beletra Almanako.

PREMIO DEGUĈI AL URSULA KAJ GIUSEPPE GRATTAPAGLIA

Ges-roj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la ĉi-jaran Premion Onisaburo Deguĉi. La Estraro de UEA aljuĝas tiun “esperantistan pacpremion” pro agado, kiu per Esperanto antaŭenigis internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en 1987 per donaco de Oomoto; ĝi konsistas el diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto.

Ges-roj Grattapaglia laboras ekde 1974 volontule en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por infanoj en socia risko. De multaj jaroj ili agas en la internacia Rotaria movado favore al Esperanto. Ili aktive kontribuis por la videbligo de Esperanto en Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluo, kiu okazis en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare, 20 jarojn post la unua tia konferenco en 1992, en kiu ili ankaŭ aktive partoprenis.

La decido pri la premio estis anoncita en la Solena Fermo de la 97a UK en Hanojo. Ĉar ges-roj Grattapaglia ne povis veni al tiu UK, la Premio estos transdonita al ili en la Itala Esperanto-Kongreso, okazonta de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto en Mazaradelvalo, Sicilio.

LA UNUA PREMIO DIANA AITAI AL ZHAO WENQI

La ĉina junulo Zhao Wenqi fariĝis la unua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai por omaĝi la memoron de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento en januaro 2011. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

La premio sendube faris al la 22-jara Zhao Wenqi, studento de filozofio el la urbo Harbin, lian unuan Universalan Kongreson eĉ pli memorinda. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 100 eŭroj. Kiel en pluraj antaŭaj UK-oj, ankaŭ en Hanojo la Internacia Koruso estis gvidata de prof. Alan Bishop el Aŭstralio.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, N-ro 468.