Arkivo por la etikedo 'Poznano'

La 35a Arkones

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ĉi-jare pasis la 20-22an de septembro, do kiel kutime fine de la unua aŭtuna monato. Kaj kiel kutime en la ĉarma okcident-pollanda urbo Poznano. Mi ŝatas la urbon en tiu ĉi tempo. Estas agrable varme, kaj por mi estas granda plezuro promeni tra la urbo, lante kaj lace rigardante la lokan […]

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

La sepa grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian trian studjaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). Dek partoprenantoj el naŭ landoj (Francio, Ruslando, Brazilo, Germanio, Usono, Suda Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio, okazinta la 14-20an de septembro. Ĝin gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia […]

Arkonaŭtoj kunvenos en Poznano por la 35a fojo!

Poznanaj esperantistoj invitas ĉiujn bonajn homojn al la 35aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES. Ĉi tiu tradicia renkontiĝo estos abunda je koncertoj de plej ŝatataj Esperantaj artistoj kaj je prelegoj (interalie de prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz).

Arkones sen Paweł

La ĉefsalono de Arkones (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) Estis malfacila periodo komence de la 1990aj jaroj, kiam en Pollando kaj en tuta orienta Eŭropo disfalis la antaŭaj strukturoj, kaj oni pene rekonstruis novajn. Esperanto iom lamis tiam, ĉar homoj devis unue zorgi pri si mem, sia laboro kaj ofte pri sia plua edukado. Tamen kelkaj homoj […]

UAM, la septembra sesio

La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin dek gestudentoj el ok landoj: Brazilo, Ĉinio, Koreio, Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Ruslando.

Prezentado de NDK en Poznano

La enciklopedia okopo (de maldekstre): Povilas Jegorovas, Barbara Pietrzak, Roman Dobrzyński, Anjo Amika, István Ertl, Ilona Koutny, Jean-Marc Leclercq (JoMo), Katalin Kováts (Foto: Ulrich Matthias) La 22an de septembro en Poznano kadre de la 34aj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian enciklopediecan verkon Nia diligenta kolegaro (NDK). La du […]

Arkones-34: Sen Paweł, tamen antaŭen

Komence de la jaro la Pollandan Esperanto-movadon, kaj precipe ties Poznanan parton, kiel fulmotondro trafis mesaĝo pri forpaso de Paweł Janowczyk (vidu la nekrologon). Ni perdis nian amikon kaj tre valoran personon, kiu de jaroj estis motoro de nia movado kaj de la festivalo Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto). Malgraŭ tio, ni decidis plu organizi […]

Vintra interlingvistika sesio en Poznano

La 7a grupo de la Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (pri kies 20-jariĝo ni raportis en oktobro), daŭrigis sian laboron dum la vintra sesio la 3-10an de februaro. Alvenis 14 gestudentoj el dek landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Ruslando, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando) kaj pruvis, ke pere de […]

Paweł Janowczyk forpasis

La 19an de januaro frumatene en sia domo en Poznano subite mortis Paweł Janowczyk (1960–2018)

Esperante kaj kulture en Poznano

Ĉirkaŭ 160 personoj renkontiĝis la 22-24an de septembro en Poznano por la 33a ARKONES – la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj malfermas la aŭtunan sezonon en Pollando. La ĉefpunkto de la ĉi-jara programo estis la koncerto de la trumpetisto Maciej Fortuna, filo de la esperantisto Świętosław. En la ĵaza etoso estis prezentitaj – en […]

20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj

20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Nun, post 20 jaroj startis la sepa interlingvistika grupo kun 21 partoprenantoj el 12 […]

20-jariĝo kaj nova grupo de la Interlingvistikaj Studoj

La grupo 2014-2017 de Interlingvistikaj Studoj kun la grupo 2016-17 de Instruista Trejnado dum la unua tago de la septembra sesio (Poznano, septembro 2016) La Universitato Adam Mickiewicz (UAM aŭ AMU) en Poznano, unu el la plej prestiĝaj universitatoj en Pollando, varbas denove studentojn por la trijaraj postdiplomaj studoj kadre de la Interlingvistikaj Studoj. La […]

La kvara Interlingvistika Simpozio dediĉita al Zamenhof

La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando), kiu festas sian 20-jariĝon ĉi-jare, organizas sian kvaran internacian Interlingvistikan simpozion la 21-22an de septembro 2017 en Poznano, inter la kutima septembra interlingvistika sesio kaj la tradicia kultura festivalo Arkones. La ĉefa temo estas: “Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis […]

Nekutima interlingvistika sesio en Poznano

Katalin Kováts gvidas la porinstruistan programon en UAM La februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj, okazinta la 4-10an de februaro ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) estis speciala el pluraj vidpunktoj. La grupo ankaŭ en sia tria jaro restis rekorda: 16 gestudentoj (el kiuj du ne povis veni).

Unu tuta tago por la Jaro

La tago? La 8an de februaro en Poznano. La jaro? La Jaro de la Lernanto proklamita de UEA kaj ILEI inter du julioj – tiu de 2016 kaj tiu de 2017, por la tuta mondo. La unutaga aranĝo estis titolita “Simpozio pri la Lernanto en la lingvolerna procezo”. Ĝin malfermis la vicdirektorino de la lingvistika […]

Zbigniew Galor forpasis

La 27an de januaro en Poznano subite forpasis Zbigniew Galor (1952-2017)

Impresa ARKONES

Tomas Frejarö koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki) Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano […]

Rekorde granda sesio en Poznano

La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23 sep 2016) estis jam la kvina por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz UAM) en Poznano (Pollando). 17 persistaj partoprenantoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj Pollando, po unu el Svedio, Serbio, Ĉehio, Ruslando, […]

Interlingvistika sesio en UAM

La persistaj partoprenantoj de la kvara interlingvistika sesio, okazinta en la poznana universitato Adam Mickiewicz de la 30a de januaro ĝis la 5a de februaro, spertis mildan februaran veteron. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj […]

Se septembro, Arkones

Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando. Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed […]