Arkivo por la etikedo 'Povilas Jegorovas'

La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA

La 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de  LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan [...]

BET-49: Kurso de Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto

La programo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj. Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET, kiu okazos ekde la 6a ĝis la 14a de julio en Utena (Litovio). Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj [...]

BET-49: Riĉa kultura programo

La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), okazontaj la 6–14an de julio en Utena, elstaros inter multaj okazintaj BET-oj pro la tre riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj en la subĉiela scenejo apud la lago Dauniškis, kie vespere lumas koloraj [...]

BET-49: Ekskurso en bierfarejo

La akcia kompanio Utenos alus aĝas 36 jarojn. La urbo Utena estis elektita pro la tre taŭga akvo por fari bieron. La tuta ekiparo kaj teknologio de bierfarado estis importita el Ĉeĥio. La unuan bieron Žigulinis ĝi produktis la 14an de januaro 1977. Nuntempe Utenos alus estas la plej granda kaj la plej moderna bierfarejo [...]

Petras Čeliauskas honorita

La 17an de aprilo 2012 en la ŝtata muzika teatro de Kaŭno (Litovio) okazis solena ceremonio “Vilaĝaj lumradioj de Litovio 2011”, organizita de la Litovia agrikultura ministerio. En la branĉo “Vilaĝa libroportanto” laŭreatiĝis konata litova esperantisto Petras Čeliauskas el la urbeto Švėkšna – multjara redaktoro de la gazeto Litova Stelo, tradukisto, Honora Membro de UEA.



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.