Arkivo por la etikedo 'Povilas Jegorovas'

Zamenhof migras tra Litovio

Post Vilno, Kaŭno kaj Paneveĵo , pri kio jam aperis koncernaj artikoloj, la ampleksa kaj profesie farita ekspozicio dediĉita al Ludoviko Zamenhof migras plu tra diversaj urboj de Litovio. Intertempe ĝi jam funkciis en la regiona parko de Veisiejai (distrikto de Lazdijai), en la regiona muzeo de Lazdijai, en la akvoparko de Druskininkai, en la […]

Celebrado en Veisiejai

Veisiejai ĉi-jare plenumas la rolon de “Malgranda kultura ĉefurbo de Litovio”. Lige kun tio kaj pro la centjariĝo de Litova Esperanto-Asocio, mi pasintjare proponis al gvidantaro de la urbeto speciale mencii tion kaj ankaŭ la 160-jariĝon de Ludoviko Zamenhof, kies vivo estas ligita kun Veisiejai. Kiel estas konate, Ludoviko Zamenhof post la fino de siaj […]

450 aliĝintoj al BET-55

Al la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazintaj la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys (Litovio), aliĝis 450 personoj el 37 landoj – rekorda partoprenantaro en BET post la disfalo de Sovetunio en la 1991a jaro. La antaŭa rekordo estis 334 personoj en BET-52, la antaŭa Litovia BET, okazinta antaŭ tri jaroj en Birštonas.

Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita en Kaŭno kelkajn tagojn antaŭ BET-55. La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas en sia enkonduka […]

BET-55: rekorde amasa BET en la 21a jarcento

La 6an de aprilo, tri monatojn antaŭ la malfermo de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio), al BET-55 aliĝis 346 esperantistoj el 32 landoj. Rezulte, jam komence de aprilo BET-55 iĝis la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento, superinte la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj […]

Survoje al la plej amasa BET en la 21a jarcento

Je la 1a de marto 2019 al 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, aliĝis 310 esperantistoj el 30 landoj. Plej multaj aliĝintoj estas el ĉi-jara BET-lando Litovio – 92, tio estas iom malpli ol triono de la tuta aliĝintaro. La statistiko aŭguras, ke ĉi-jara BET laŭ la nombro […]

BET-55: jam 272 aliĝintoj

Hodiaŭ, la 6an de januaro 2019, precize duonjaron antaŭ la komenco de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, al BET-55 aliĝis jam 272 esperantistoj el 25 landoj. Tio aŭguras, ke la nombro da aliĝintoj fine estos multe pli ol 300. Verŝajne, ĉi-jara BET laŭ la kvanto da aliĝintoj […]

BET-55: Kontribuo de Vytautas Šilas

Vytautas Šilas naskiĝis la 29an de junio 1937 en Šiauliai (Litovio), ekde 1948 li loĝas en Vilno. Dum pluraj jardekoj li laboris kiel inĝeniero en radiouzino kaj samtempe okupiĝis pri la problemaro de t. n. “Eta Litovio”, precipe pri Kaliningrada (Kenigsberga) regiono, gvidis ekskursojn, preparis samizdatajn (= ekstercenzurajn) eldonaĵojn, prezidis komisionon de la nacia movado […]

Kongreso en Kaŭno: renkonte al la centjariĝo de LEA

Povilas Jegorovas prezentas la agadraporton de LEA por 2018 (Foto: Antanas Grincevičius) La 15an de decembro en Kaŭno okazis vica, la 54a, kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) sekvita de la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2018. Tamen ĝi estis ne nur vica pro tio, ke dum ĝi finiĝis la oficperiodo de la ĝisnuna Estraro de LEA, kaj oni […]

Granda vortaro aperis en Litovio

Ĵus aperis La Granda Litova-Esperanta Vortaro. Ĝia ĉefaŭtoro estas la konata litova pedagogo, landesploristo, redaktoro, tradukisto kaj vortaristo Petras Čeliauskas, kiu bazis sian laboron sur la antaŭaj vortaroj de Konstantinas Puodėnas (1923-2009). La vortaron eldonis Monda centro de litovoj pri kulturo, scienco kaj edukado kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estas eldonita renkonte al la […]

Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET

Vilno: Povilas Jegorovas kaj Vytenis Andriukaitis La 29an de oktobro 2018 membro de Eŭropa Komisiono (Eŭrokomisaro) Vytenis Andriukaitis en la reprezentejo de Eŭropa komisiono en Vilno akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Krom kelkaj aliaj aferoj de la Esperanto-movado estis priparolitaj la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj la 6-14-an de julio 2019 en […]

La Organiza Komitato de BET-55 definitiviĝis

Panevėžys: Dekanino Daiva Žostautienė, prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kaj la prezidantino de la Esperanto-klubo “Revo” Vida Kulikauskienė post la subskribo de la kontrakto pri kunlaboro. La 15an de novembro la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon Panevėžys por solvi kelkajn organizajn aferojn pri la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55). Li kaj […]

BET-55 sub aŭspicio de UEA

La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14-an de julio 2019 en la urbo Panevėžys, Litovio. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. La aŭspicio de UEA estas […]

BET-55: Lernu kun Anne Jausions

Internacia Esperanto-Konferenco en Wuhan (Ĉinio, 2011): Anne Jausions montras la premiitan de OSIEK verkon “Ĉe Akvorando”, tradukitan de Laŭlum. (Foto: Eric Laubacher) Ni daŭrigas la prezentadon de la plej gravaj kontribuontoj al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio). Post Gábor Márkus (Hungario) […]

BET: Historia tabelo

Dum la Sovetia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetianoj preskaŭ ne povis partopreni. KOmence la aranĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1–14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) […]

BET-55: Grava renkontiĝo en Panevėžys

La 17an de aprilo la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas renkontiĝis kun la urbestro de Panevėžys, Rytis Mykolas Račkauskas. Estis priparolita la organizado de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj en 2019 en ĉi tiu nordlitovia urbo. Estis interkonsentitaj jenaj aferoj: 1. La urbo en sia buĝeto por 2019 planos financan helpon al […]

Sukcesa prezentado de NDK en Vilno

Halina Gorecka rakontas pri “Nia diligenta kolegaro” (Foto: Taesok Choe) La 12an de aprilo en la Litovia Ĵurnalista Domo en Vilno okazis prezento de la nova verko Nia diligenta kolegaro (NDK), verkita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Ĉi tiu libro en enciklopedia formo prezentas detalajn kaj elĉerpajn biografiojn de ducent eminentaj esperantistoj en la […]

István Ertl en Litovio

István Ertl kaj Povilas Jegorovas en la Nacia Biblioteko (Foto: Marijus Dilba) Ekde la 31a de marto ĝis la 7a de aprilo en Vilno gastis István Ertl – tradukisto de la Eŭropa Revizora Kortumo (Luksemburgio), konata movada intelektulo, redaktinto de kelkaj Esperanto-revuoj, poligloto, tradukinto de multaj libroj al Esperanto kaj al aliaj lingvoj, poeto, prozisto, […]

Nia diligenta kolegaro: Prezentado en Vilno

La 12an de aprilo en la konferenca salono de Litovia Ĵurnalista Domo en Vilno (strato Jogailos 11, la 3a etaĝo) okazos prezentado de la nova enciklopedio Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj (NDK). La enciklopedion prezentos ĝiaj aŭtoroj: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el Kaliningrado. Okaze de la prezentado oni povos aĉeti la […]

Zamenhof-ekspozicio ankaŭ en Panevėžys

Post Vilno kaj Kaŭno la ekspozicio, dediĉita al la centjariĝo de la morto de Ludoviko Zamenhof, venis al Panevėžys, kie ĝi estas eksponata en la urba municipa palaco. La 13an de marto 2018 okazis solena inaŭguro de la ekspozicio, kiun partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj – duone esperantistoj kaj neesperantistoj, inkluzive de multaj gravuloj de Panevėžys.