Arkivo por la etikedo 'Portugalio'

Infana-adoleskanta Kongreseto en 2018

UK okazis en Lisbono, kaj la Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazis en Almada, trans la rivero Taĵo, en ĝia pitoreska junulgastejo, de kie oni povis vidi la grandan ponton kaj tutan Lisbonon. Nokte ne videblis miloj da steloj distancaj mil lum-jarojn, sed miloj da lumoj distancaj mil hom-metrojn.

La unua UK en Portugalio

103a Universala Kongreso de Esperanto Lisbono, la 28an de julio – la 4an de aŭgusto 2018 Antaŭ la kongreso multaj eŭropanoj eble timis la Sud-Eŭropan varmegon, tamen la unuaj tagoj de la kongreso estis en Lisbono pli malvarmaj ol en multaj Eŭropaj landoj, inkluzive de norda Eŭropo. Tamen la ekskursa tago kaj la finaj tagoj […]

Rezolucio de la 103a Universala Kongreso de Esperanto

La 103-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018, kun 1567 partoprenintoj el 73 landoj, konfirmas la grandan aktualecon de la kongresa temo “Kulturo, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?”, kiu estis traktita tra la semajno en kvar diversaj sesioj kun abunda partopreno;

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato

La Honora Patrona Komitato de UEA ekhavis du novajn membrojn: Vytenis Andriukaitis kaj Judit Polgár. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Andriukaitis kaj Polgár decidis la Komitato de UEA en sia […]

Tri novaj Honoraj Membroj de UEA

En la 103a Universala Kongreso en Lisbono UEA ricevis tri novajn Honorajn Membrojn. Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis s-inon María Rafaela Urueña Alvarez kaj s-ron Josep Franquesa i Solé el Hispanio kaj s-ron Nan Youli el Ĉinio.

14 elstaraj agantoj diplomitaj en Lisbono

En la Solena Fermo de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono estis anoncitaj la nomoj de 14 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia regularo estis novformulita en 2017. La fondaĵo, portanta la nomon de “la patro de la Esperanta poezio” Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu de 1984 aljuĝas premiojn […]

Salutmesaĝo de Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktorino de Unesko

Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio. Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.

UEA serĉas novan Estraranon

La 16an de marto per reta voĉdono la Komitato de UEA decidis alelekti 2 kromajn estraranojn, tamen la voĉdono okazinta la 19an de aprilo sukcesis elekti nur 1 kroman estraranon kaj dume la Estraro de UEA ree esprimis la bezonon alelekti estraranon kiu okupiĝu pri Kongresoj kaj Kulturo. Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn […]

Alvoko por filmi la 103an UK

UEA serĉas esperantistojn, kiuj interesiĝas pri la filmado de la 103a Universala Kongreso de Esperanto. La koncernaj homoj havu bonan filmilon kaj mikrofonon, lerton uzi ĝin, kapablon intervjui homojn kaj redakti filmojn. UEA provizos akreditadon de ĵurnalisto kaj aliron al ĉiuj eventoj al limigita nombro de filmistoj.

Esperanto kaj universitato: Nitobe-simpozio en Lisbono

La 4an kaj 5an de aŭgusto en Lisbono okazos Nitobe-simpozio kun la temo “instruado kaj esplorado pri Esperanto en (soci/inter) lingvistiko kaj en sociaj sciencoj”. Aŭspiciantoj. La konferenco estas aranĝo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ĝi estas subvenciata de Esperantic Studies Foundation (ESF). Danke al tio ne estas […]

Internacia Kongresa Universitato kaj la scienca programo en Lisbono

Laŭ rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). El 25 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj tri havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS): Landoj ĉe […]

Aŭtoraj duonhoroj kaj Libroj de la Jaro en la 103a UK

Dum la 103a Universala Kongreso en Lisbono okazos tradiciaj kulturaj programeroj “Aŭtoraj Duonhoroj” kaj “Libroj de la Jaro”.

Esperantologia Konferenco en Lisbono

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco okazonta en Lisbono kadre de la 103a Universala Kongreso de Esperanto, alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2018, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La 103a UK havas altan protektanton kaj altan nombron de aliĝoj

La Alta Protektanto de la 103a Universala Kongreso de Esperanto estas Luís Filipe de Castro Mendes, ministro pri kulturo en la registaro de Portugalio. Konata poeto kaj verkisto en la portugala lingvo,d e Castro Mendes disvolvis longan diplomatian karieron, interalie, en Luando, Madrido, Parizo, Rio-de-Ĵanejro, Budapeŝto, kaj Nova Delhio. Plej laste li estis la ĉefa […]

Kongresa temo en Lisbono: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”

Kiam la portugala maristo Vasco da Gama atingis la bordojn de Barato (por eŭropanoj, Hindio) antaŭ 520 jaroj, li malfermis novan epokon en la monda historio. Dum longa tempo tiu aspektis kiel epoko de la Eŭropa Konkero, ĉar la grandaj maraj imperioj de Britio, Francio, Nederlando, Hispanio kaj Portugalio sukcesis ekregi sur granda parto de […]

Subteneblo por partopreni la UKon en Lisbono

Danke al malavaraj donacintoj al Fondaĵo Partoprenu UK-on, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lisbono, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, […]

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lisbono

Kadre de la 103a UK en Lisbono okazos la 71a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo. La proponoj alvenu plej laste la 31an de januaro […]

Alvoko al artistoj por la 103a UK en Lisbono

La organizantoj de la 103a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantajn prezentiĝi en la lisbona UK (2018), sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 30a de novembro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@co.uea.org, aŭ letere al la adreso de la CO de UEA, kun jenaj informoj:

Manuel de Seabra forpasis

La 22an de majo 2017 en Barcelono forpasis Manuel de Seabra (1932–2017)