Arkivo por la etikedo 'Pollando'
28 Julio 2012 de AlKo
La 26an de julio en la Esperanto-Kafejo en Bjalistoko Ludoviko Zamenhof mem promociis sian Unuan Libron reeldonitan okaze de la 125-jariĝo de la unua eldono. Lia sekretario Konrado amuze prezentis sian Majstron kaj lian verkon. Zamenhof respondis demandojn de partoprenantoj kaj poste disdonis 100 ekzemplerojn de sia libro. La partoprenantoj plenigis deklarojn lerni Esperantoj. Dek [...]
23 Majo 2012 de AlKo
Karaj Esperantistoj! Denove bezonatas Via reta voĉdonemo! La Estraro de Publika Transportado en Varsovio malfermis konkurson por nomo, kiun havos sistemo de publikaj bicikloj en Varsvoio. La unuan etapon transiris unu nomo en Esperanto: veturilo. Nun el 6 eblecoj, en reta voĉdono oni elektos la venkintan. Do Via helpo bezonatas! Bonvolu iri al la paĝo [...]
5 Majo 2012 de AlKo
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p. La modernaj transportiloj kaj komunik-rimedoj ebligas al dekoj da milionoj da homoj senpere konatiĝi kun apartaĵoj kaj valoroj de kulturoj de aliaj popoloj. Ekde [...]
2 Aprilo 2012 de AlKo
Kiam en 2007 en Jokohamo la urbestro de Bjalistoko promesis krei en la urbo Centron de Esperanto, ĉiuj kredis, ke li realigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987a. Tio ne eblis. En la rekonstruita malnova domo ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska dum la 94a UK estis inaŭgurita la [...]
24 Februaro 2012 de AlKo
La 13an de februaro 2012 la Pollanda retejo onet.pl proponis elekti la simbolon de Bjalistoko el naŭ kandidatoj, inter kiuj estis ankaŭ Ludoviko Zamenhof. Du tagojn poste Zamenhof estis nur en la kvara loko kun 9 procentoj da voĉoj, kaj Ela Karczewska el la Bjalistoka Esperanto-Societo informis pri la projekto de onet.pl en la yahoo-grupo [...]
9 Februaro 2012 de AlKo
Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn.
24 Januaro 2012 de AlKo
De la 27a de decembro 2011 ĝis la 1a de januaro 2012 okazis la tria Junulara Esperanto-Semajno (JES) en la bela Pollanda urbo Gdańsk kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj. La bone elektita JESejo troviĝis en la urbocentro, kaj ĉiuj vidindaĵoj estis facile atingeblaj. La amasloĝejo kaj la manĝejo estis en la lernejo, kie okazis la taga [...]
17 Oktobro 2011 de AlKo
La 23an–25an de septembro en la fervojista domo de la Pollanda urbo Poznano okazis ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. La programon plenigis trideko da prelegoj kaj prezentaĵoj – libroprezentoj, prelegoj pri historio, lingvo kaj amasinformado, kunvenoj primovadaj kaj aliaj. Konforme al la nomo de la aranĝo valoras koncentriĝi pri la artaj programeroj, kiuj ne [...]
10 Oktobro 2011 de AlKo
Ilona Koutny, posteulo de profesoro Szerdahelyi kaj iama instruisto en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Universitato, Budapeŝto, Hungario), fondinto kaj gvidanto dum 13 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando), la 27an de septembro 2011 ricevis premion de la rektoro de UAM pro sia plurjara organiza kaj didaktika laboro por [...]
25 Junio 2011 de AlKo
– Ĉu vi volas havi larĝan scion pri esperantologio? – Ĉu vi volas partopreni la kursojn de famaj esperantistaj fakuloj? – Ĉu vi volas havi unikan universitatan kursfinan diplomon? – Ĉu vi volas instrui poste en oficiala kurso? – Ĉu vi volas pasigi instigan semajnon en internacia studema rondo en Meza Eŭropo? Se jes, aliĝu [...]
21 Majo 2011 de AlKo
La nova prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz, elektita en la 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz, afable respondis nian demandon pri la programo, kiun la nova gvidantaro de PEA realigos dum sia mandato: «Niaj planoj estas plibonigi enajn informadojn per tradiciaj iloj kaj per interreto ĉefe uzante la retejon esperanto.pl. Ankaŭ ni volas fari ŝanĝojn [...]
21 Majo 2011 de AlKo
La 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis 30 apr – 7 maj 2011 en la intermontara urbo Nowy Sącz (100 km sudoriente de Krakovo) kun 169 partoprenantoj.
15 Decembro 2010 de AlKo
Certe vi aŭdis, Kara Leganto, ke la vojo al la fina venko per ĉiutaga instruado de Esperanto estas plena de embarasoj, penoj kaj rezulte ĝi estas nek tro efika nek certa. Sume, ne tro alloga. Male al ideo de alia vojo, kompreneble libera de tiuj ĉi limigoj: jen politikistoj decidas, ke Esperanto estas devige instruata. [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur [...]