Arkivo por la etikedo 'Pollando'

Kuirlibro de Zamenhofoj

Kuirarto de la tempo de Ludoviko Zamenhof en la formoj de libro kaj malferma kuirkurso – jen unu el ideoj de Bjalistoka Esperanto-Societo por printempo 2017. Kadre de la projekto sub la labortitolo Tagmanĝo ĉe Zamenhofoj ni prilaboros kaj eldonos dulingvan (polan-esperantan) kuirlibron kun originalaj kaj rekonstruitaj receptoj el la teritorio de antaŭmilita Pollando kaj [...]

Naskiĝtaga festo en Bjalistoko

En Bjalistoko ĉe la Zamenhofa monumento (Foto: Nina Pietuchowska) La 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis la 9-11an de decembro, denove en la 1a liceo en Bjalistoko kun honora patronado de la urbestro. La organizantoj estis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.

GRUPE-20

Kiel en la pasintaj jaroj en Gliwice ni planas organizi la tradician Glivice’an Rendevuon de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto (GRUPE-20). Ĝi okazos de la vendreda mateno la 11an de novembro ĝis dimanĉo la 13an de novembro en la sama loko kiel dum la pasintaj jaroj: strato Jagiellońska 21.

Impresa ARKONES

Tomas Frejarö koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki) Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano [...]

Nia Trezoro: Mekko de la Esperanto-turismo

Bydgoszcz, centro de Kujavia-Pomeria vojevodio en la norda parto de Pollando, diskoniĝis en Esperantujo pro la vasta utiligo de Esperanto en turismo. Ĉi tiu agado estas intime ligita kun la nomo de Andrzej “Andreo” Grzębowski. Grzębowski, mem pasia vojaĝanto, estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo pri turismo. Diplomiĝinte pri historio en la universitato Kopernik (Toruno), en [...]

Rekorde granda sesio en Poznano

La ĉi-septembra interlingvistika sesio (17-23 sep 2016) estis jam la kvina por la gestudentoj, kiuj antaŭ du jaroj komencis siajn postdiplomajn studojn kadre de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz UAM) en Poznano (Pollando). 17 persistaj partoprenantoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj Pollando, po unu el Svedio, Serbio, Ĉehio, Ruslando, [...]

IJK, ne pli problema ol kutime

En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel [...]

En la Pollanda Woodstock

Esperanto ĉeestis ĉi-jare en la tradicia festivalo Przystanek Woodstock (stacio Woodstock), okazinta la 14–16an de julio en Kostrzyn nad Odrą ĉe la limo de Pollando kaj Germanio.

Jubilea evento en Krakovo

La 3–5an de junio 2016 okazis la 30aj Esperantaj Tagoj de Krakovo kun partopreno de samideanoj lokaj kaj gastoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio.

Esperanto ne malaperos en Bjalistoko!

“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn. Okaze de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 malfermiĝis nova kultur-institucio, kiu provizore estis nomata Esperanto-Centro, kaj fine ricevis la nomon Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).

Svedoj kongresis en … Pollando

Inter la 5a kaj 8a de majo Gdanskon vizitis 27 svedaj esperantistoj, ĉar antaŭ du jaroj estis decidite organizi en ĉi tiu nordpollanda marurbo Svedan Esperanto-Kongreson. Venis ankaŭ dekkelkpersona pollanda grupo kaj esperantistoj el Finnlando, Ĉehio, Danlando, Germanio kaj Ukrainio.

Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro anoncas la 6an Literaturan Konkurson “Esperanto ligas homojn”. Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…” La verkojn ĝis tri paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko. [...]

Interlingvistika sesio en UAM

La persistaj partoprenantoj de la kvara interlingvistika sesio, okazinta en la poznana universitato Adam Mickiewicz de la 30a de januaro ĝis la 5a de februaro, spertis mildan februaran veteron. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj [...]

En la naskiĝurbo de Zamenhof

Kiel ĉiun jaron, Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, solene festis lian naskiĝtagon. La 16aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, organizitaj de Bjalistoka Eperanto-Societo (BES), daŭris tri tagojn: de la 11a ĝis la 13a de decembro 2015.

Ewa Bondar forpasis

La 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis en Ełk (Pollando) Ewa Bondar (1922-2015)



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.