Arkivo por la etikedo 'politiko'
25 Marto 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Proksimiĝas la tempo de la plebiscito en Skotlando pri la estonteco de la lando. Ĉu resti aŭ ne en Britio? Unu el la plej grandaj demandoj de la afero estas, ĉu la nova lando restos en Eŭropa Unio aŭ ne. Tamen Bruselo ne emas respondi al la demandoj eĉ, aŭ speciale, de [...]
5 Marto 2012 de AlKo
La 5an de marto 2012 je la deka horo matene post prilaboro de ĉ. 99% de la elektoprotokoloj estis anoncita provizora rezulto de la elektado de la prezidento de Ruslando, kiu okazis la 5an de marto. Laŭ ĝi en la balotado partoprenis 65,3% de la voĉdonrajtaj ruslandanoj – je 5% pli multe ol en la [...]
12 Februaro 2012 de AlKo
La 4an de marto 2012 en Ruslando okazos elektado de prezidento. Por ĉi tiu posteno estas kvin kandidatoj (laŭ la alfabet-ordo): Vladimir Voljfoviĉ Ĵirinovskij: 65-jara prezidanto de la Liberal-Demokrata Partio de Ruslando; Gennadij Andrejeviĉ Zjuganov: 67-jara prezidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ruslanda Federacio; Sergej Miĥajloviĉ Mironov: 59-jara prezidanto de la [...]
10 Januaro 2012 de AlKo
Deklaro de Giorgio Pagano, sekretario de la Esperanto Radikala Asocio Kiel Radikaluloj ni ĉiam rigardis kun kontraŭemo ĉiujn monopolojn. Pro tio ni pozitive rigardis al Ĉinio kaj Japanio, kiuj decidis forlasi la dolaron por siaj komercaj kaj financaj interŝanĝoj. Sed nun oni devas ankaŭ forlasi la anglan por la kulturaj interŝanĝoj. Ne estas plu eble [...]
5 Decembro 2011 de AlKo
La 4an de decemto 2011, dimanĉe, en Ruslando okazis elektoj de la nova (la sesa) konsisto de la Ŝtata Dumao (Государственная Дума = Gosudarstvennaja Duma) — la malsupera ĉambro de la Federacia Asembleo (Федеральное Собрание = Federaljnoje Sobranije), la Ruslanda parlamento. Sep partioj konkurencis por la 450 lokoj en la Dumao. La balotadon partoprenis 60,2% [...]
23 Aŭgusto 2011 de AlKo
En ĉi tiu aŭgusto estas malfacile pensi, ke Eŭropo sukcesas en sia misio. La daŭraj financaj problemoj de la Eŭropa Unio (EU) kaj ties mono, la eŭro, montras, kiom fragila estas la fundamento de EU. En Hispanio la ŝtato pli kaj pli malfacile pagas bazajn servojn. Eĉ malsanaj pensiuloj devas multe atendi, foje dum monatoj, [...]
22 Majo 2011 de AlKo
“Osama bin Laden estis krimulo respondeca pri abomenaj teroristaj atencoj, kiuj kostis la vivojn de miloj da senkulpuloj. Lia morto faras la mondon pli sekura loko kaj montras ke tiaj krimoj ne restas senpunaj”, – diris José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li ne dubas pri la maniero en kiu mortis bin Laden, [...]
12 Majo 2011 de AlKo
La mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La somero ne estas politike aktiva periodo ankaŭ en nia ne tre politike aktiva teritorio ĉe la Balta bordo. Tamen ĉi-jarela varmega sezono ne kondukis la publikon al socia siesto. Serio da mitingoj jarkomence indikis seriozajn streĉojn interne del popola vivo kaj la severa (por ne diri — brutala) reagado de la ŝtatpotenco nur alportis [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
Komence de septembro la milita movado ETA (Euskadi Ta Askatasuna = Eŭskio kaj Libereco) anoncis, ke ĝi ne plu “atakos”. Laŭ ETA tio estas anonco de batalhalto. Fakte, ETA ne plu “atakis” ekde la somero de 2009, kvankam intertempe franca politikisto mortis per “defendaj” pafiloj de ETA-anoj. Ne daŭris longe, antaŭ ol hispaniaj politikistoj kritikis [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La Kaliningrada regiono estas unika ne nur geografie (ĝi ne havas komunan limon kun la “granda Ruslando” kaj estas ĉirkaŭata de la Eŭropa Unio), sed ankaŭ el la vidpunkto de la moderna regionpolitiko. Ankoraŭ neniu Kaliningrada regionestro sukcesis labori ĉi tie pli ol unu periodon.