Arkivo por la etikedo 'politiko'
19 Septembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo En la referendumo en Skotlando, okazinta la 18an de septembro, partoprenis 84,6% el la voĉdonrajtaj personoj. El ili 44,7% voĉdonis por la sendependeco, kaj 55,3% kontraŭ ĝi. Rezulte, Skotlando restis en la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando (= Britio). Nia brusela korespondanto Dafydd ab Iago verkis la suban komentarion [...]
8 Septembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Dum la lastaj monatoj britaj politikistoj minacas Skotlandon, ke tie ne estos permesate uzi la britan pundon, se ili voĉdonos por sendependeco la 18an de septembro. Ili ankaŭ insiste asertas, ke Skotlando estos malriĉa kaj ne apartenos al la Eŭropa Unio. Tamen britaj politikistoj ne tro akre atakas Skotlandon, interalie, pro tio [...]
31 Majo 2014 de AlKo
Inter la ses apostoloj de la anarkiismo (Godwin, Proudhon, Stirner, Bakunin, Tolstoj, Kropotkin) estas tri rusoj. Ĉi tiu nacia devio estas klarigenda. La adeptoj de la koncepto de la psika katastrofismo estu trankvilaj. La tri rusaj aristokratoj tute ne konformas al la rolo de l’ ofendito: ĉiuj tri estis riĉaj, brile talentaj kaj ĝuis la [...]
27 Majo 2014 de AlKo
Vide el Bruselo La krizo en Ukrainio ĉiam pli pensigas min pri Bjalistoko. Kompreneble, ĉiu esperantisto scias pri la kreinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof. Ni ankaŭ scias, ke la tiama Bjalistoko estis urbo multlingva kaj multetna. Pli ol cent jarojn poste la urbo perdis tian multetnan econ. Ne plu aŭdiĝas multe de belarusa, rusa, [...]
26 Majo 2014 de AlKo
Ses partioj respondas la demandaron de KEA pri lingvaj rajtoj en EU Okaze de la eŭropaj balotadoj de la 25a de majo 2014, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) sendis demandaron pri lingvaj rajtoj al la partioj kiuj ilin partoprenas. La politikaj partioj kiuj respondis ĝin estas la jenaj: Partit Popular de Catalunya (PP), Esquerra Republicana de Catalunya [...]
23 Aprilo 2014 de AlKo
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) pretigis demandaron senditan al la diversaj katalunaj politikaj partioj kiuj partoprenos en la venonta voĉdonado por la Eŭropa Parlamento la 25an de majo, cele ke ili respondu laŭ ties politika programo. La demandoj senditaj estis la sekvaj:
11 Marto 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Jam dum kelkaj monatoj videblas, ke membroj de la Eŭropa Parlamento malpli ofte sin prezentas en la diversaj komitatoj. Plej grava estas la preskaŭ kompleta manko de parlamentanoj dum la kutima ĵaŭda posttagmeza diskuto pri homaj rajtoj ĉiumonate en Strasburgo. La parlamentanoj devas pripensi sian estontecon. Ĉu ili restos anoj de la [...]
2 Novembro 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Pli ol 50 jarojn post la sendependiĝo kaj ĉirkaŭ 180 jarojn post la liberigo de la sklavoj en la Brita Imperio, karibaj ŝtatoj finfine oficiale komencis agadon kontraŭ Britio, Francio kaj Nederlando por ricevi kompenson. Dum la lasta jardeko oni multe diskutas pri leĝa proceduro kontraŭ tiuj, kiuj profitis la jarcentojn de [...]
31 Oktobro 2013 de AlKo
Hieraŭ, la 30an de oktobro 2013 la prestiĝa usona revuo Forbes prezentis novan version de sia listo de la plej influaj personoj en la mondo. Ĉi-foje la unua en la listo estas la 61-jara Ruslanda prezidento Vladimir Putin. Li iĝis la plej influa teranto pro sia agado enlanda kaj pro la sukcesoj en diplomatio. Estis [...]
23 Septembro 2013 de AlKo
Chomsky, Noam. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro: Intervjuoj kun David Barsamian / Tradukis el la angla Tatjana Auderskaja, George Baker, David Curtis, John Dale, Manuel Giorgini, Lusi Harmon, William Harmon, Zelimir Pehar, Biljana Petrović, Renato Petrović, João José Santos, Russ Williams; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Enkonduko de David Barsamian. [...]
25 Marto 2013 de AlKo
La 25an de septembro 2012 en Barcelono la prezidanto de la Ĝeneralitato (aŭtonoma registaro de la Kataluna Princlando), Artur Mas, anoncis plifruigon de la balotoj por la princlanda Parlamento al la 25a de novembro, nur du jarojn post la lastaj balotoj. La sekvan tagon, la Parlamento aprobis senprecedencan rezolucion. La teksto deklaris ke la 30-jaraj [...]
12 Novembro 2012 de AlKo
Vide el Eŭropo Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi la demokratie elektitan registaron en Eŭropa regiono. Estas nekredeble, sed vere. Kompreneble, Hispanio ne estas [...]
28 Junio 2012 de AlKo
“Ne amu min, amu la mian!”, – diris foje Nikolao Berdjaev. Tiu formulo ideale konvenas al la personeco de Jean-Jacques Rousseau, naskiĝinta antaŭ 300 jaroj, la 28an de junio 1712 en Ĝenevo. La franca filozofo havis dumvive duoblan famon: abstraktan kaj konkretan, art-sciencan kaj individuan, kaj la du famoj ĉiam pli disiĝis ĝis lia fizika [...]
20 Majo 2012 de AlKo
Vide el Bruselo En la junia kajero de La Ondo de Esperanto, nun presata en Pollando, aperis la artikolo Nova vento en Bruselo de Dafydd ab Iago. Ĝi estas la centa artikolo, verkita de ĉi tiu kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo, en la rubriko Vide el Bruselo, en kiu li traktas diversajn (ne nur lingvajn) [...]
24 Aprilo 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Kiom kostas demokratio? Tiu demando devus koncerni ĉiujn politikistojn en Bruselo. Bedaŭrinde, nur malmultaj vere konscias pri la ebleco kaj neceso tranĉi la kostojn. Tamen certa membro-ŝtato de la EU – Francio por mencii la nomon – jaron post jaro evitas, ke Eŭropa Unio decidu pri tre grava malŝparo de nia mono. [...]