Arkivo por la etikedo 'politiko'
2 Aŭgusto 2015 de AlKo
Sekvante ĉiaspecajn diskutojn kaj kverelojn ĉirkaŭ la rusia anekso de Krimeo mi, sincere dirante, plene forgesis, ke fakte povas ekzisti ankaŭ la “movada“ flanko de la problemo. Sed nun, legante la raportojn post la okazinta konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), ĉiuj komprenis, ke la krimea demando efektive venis ankaŭ en Esperantujon. La reago de [...]
1 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU. La prezidanto de UEA skribis:
30 Julio 2015 de AlKo
La decidoj de la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiu akceptis la Esperanto-Centron en Krimeo kiel regionan organizon de REU kaj decidis organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo, kaŭzis ne nur la demarŝon de la redaktoro de REGo Georgij “Garik” Kokolija, pri kiu ni jam informis, sed ankaŭ oficialan reagon de [...]
19 Junio 2015 de AlKo
Antaŭ cent jaroj malgraŭ grandegaj problemoj, kaŭzitaj de la Unua Mondmilito, kiu ŝajnis neniigi la internaciemon kaj solidaremon en Eŭropo, Hector Hodler relanĉis la revuon Esperanto kaj aperigis en la unua milita numero sian artikolon Super, kiun ni nun proponas ne nur kiel dokumenton pri la malgaja epoko, sed ankaŭ kiel specimenon el la verkaro [...]
15 Junio 2015 de AlKo
La 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis [...]
12 Majo 2015 de AlKo
Vide el Bruselo En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la (ne)membreco de la regno en la Eŭropa Unio (EU). La nova dekstra registaro do finfine [...]
8 Februaro 2015 de AlKo
En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK) – plenumorgano de la Eŭropa Unio (EU). EK, foje nomata registaro de EU, konsistas el 28 membroj – po unu el ĉiu lando de EU. Litovion en ĝi reprezentas Vytenis Povilas Andriukaitis, EKano pri sanprotektado kaj pri sekureco de manĝaĵoj, kiu scias kaj subtenas Esperanton.
24 Januaro 2015 de AlKo
Vide el Bruselo Esperantistoj emas bicikli. La Silvestran nokton 1979/1980 en Germanio estis fondita Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI). Ĉi tiu asocio, kun membroj en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo, organizas internaciajn biciklajn karavanojn, uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. Ankaŭ Eŭrop-nivele estas asocio pri biciklado: Eŭropa Federacio de Biciklantoj (ECF, laŭ la angla [...]
22 Decembro 2014 de AlKo
Kniivilä, Kalle. Homoj de Putin. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 168 p. Estas malfacile recenzi libron, kiu ekster la esperantista mondo furoras kaj eĉ iĝis “Libro de la Jaro” en Finnlando. Aparte elstarigas ĝin ankaŭ la fakto, ke ĝi estis publikigita en Esperanto dum ĝi restas aktuala, samjare kun la alta agnosko en Finnlando [...]
17 Decembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo La nova Eŭropa Komisiono jam dum kelkaj monatoj laboras. Tamen inter la 28 novaj komisionanoj neniu okupas postenon rekte respondecan pri la plurlingvismo. Laŭ la frisa politikulino Jannewietske de Vries, tio konfirmas la malkreskantan intereson en plurlingvismo ĉe la nivelo de la Eŭropa Unio. En la lastaj jaroj la Komisiono ja havis [...]
14 Decembro 2014 de AlKo
Post la Granda Milito ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ de D-ro L. L. Zamenhof Okaze de la Zamenhofa Tago ni publikigas la alvokon, kiu unue aperis Esperante kaj angle en The British Esperantist (1915, №123, p. 51–55), poste en Esperanto (1915, №4, p. 42-43 kun iom ŝanĝita subtitolo (“Alvoko al diplomatio. Letero de doktoro L. L. [...]
16 Novembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Potenco ĉiam koruptas, se oni longe restas ĉe la pinto. Sed ne pasis eĉ unu monato ekde la enoficiĝo de la nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kiam tiu alfrontis gravan skandalon. Temas pri interkonsentoj de la Luksemburgia registaro kun grandegaj firmaoj. En la longa listo de tiuj firmaoj estas, [...]
31 Oktobro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Fine de oktobro la eŭropaj ĉefoj denove kunvenos en Bruselo por diskuti la energian kaj klimatan politikojn. Iom antaŭ la kunveno estis publikigita nova raporto, kiu montras, kiel grandaj firmaoj en la energisektoro volas konservi la dependecon de la Eŭropa Unio (EU) de la importataj fosiliaj brulaĵoj. Tio okazas malgraŭ la grandaj [...]
30 Oktobro 2014 de AlKo
La 18an de septembro Skotlando voĉdonis kontraŭ sendependiĝo, post du jaroj da debatoj kaj kampanjado. Kampanjo notinda ne nur pro sia longeco, sed ankaŭ pro absoluta manko de perforto – sekvinda modelo de ŝajne civilizita interkonsento inter imperia centro kaj periferia parto. La batalo en la amasmedioj estis nek justa nek sobra, ĉar ĉiuj gazetoj [...]
27 Oktobro 2014 de AlKo
Intervjuo kun la Ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado Marcin Nosal naskiĝis en 1969 en Sieradz (Lodza vojevodio), studis politologion en la Varsovia universitato. Laboris en la Pollandaj ambasadoj en Londono kaj Kiŝinevo, estis la dua kaj la unua sekretario en la Eŭropa departemento de la Ministerio de eksterlandaj aferoj. Ĝenerala konsulo en Kaliningrado ekde [...]