Arkivo por la etikedo 'politiko'

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019

En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en pasinteco. Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari la problemojn kiuj […]

Verko profesia, altnivela, unuflanka

Kniivilä, Kalle. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. – Novjorko: Mondial, 2017. – 159 p. Esperanto-eldonejoj malofte aperigas aktualaĵojn, des pli dediĉitajn al la enigma Rusio. Libroj de Kalle Kniivilä estas malofta escepto, kaj la escepto estas duobla, se konsideri altan nivelon de tiuj ĉi ĵurnalismaj esploraĵoj. Ĉi-foje la aŭtoro provis kombini mikro- […]

Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET

Vilno: Povilas Jegorovas kaj Vytenis Andriukaitis La 29an de oktobro 2018 membro de Eŭropa Komisiono (Eŭrokomisaro) Vytenis Andriukaitis en la reprezentejo de Eŭropa komisiono en Vilno akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Krom kelkaj aliaj aferoj de la Esperanto-movado estis priparolitaj la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj la 6-14-an de julio 2019 en […]

Ĉu nova mondo post la milito? Esperantistoj kaj internaciistoj antaŭ kaj post 1918

Okaze de la centjariĝo de la fino de la Unua Mondmilito ni aperigas eseon de Ulrich Lins, kiu estas ampleksigita versio de prelego, kiun li faris la 30an de julio 2018 dum la 103a UK en Lisbono kadre de la kongrestema programo “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo – kien nun?”, reĝisorita de Javier Alcalde.   En 2014 […]

Esperantismo kaj novaj ŝtatoj

Antaŭ cent jaroj, kiam ĝis la fino de la Granda Milito restis nur kelkaj semajnoj, en la septembra-oktobra numero de la revuo Esperanto aperis artikolo de Edmond Privat, dediĉita al novaj ŝtatoj, aperintaj en la teritorio de Ruslanda Imperio, kiu ĉesis ekzisti en 1917. Privat esperis, ke post nacia liberiĝo venos internacia refratiĝo, sed tio […]

Per Esperanto por la rifuĝantoj

Multaj esperantistoj interesiĝas pri la dramo de la rifuĝintoj (ĉu rifuĝantoj? ĉu iam rifuĝontoj?) Mi tion scias, ĉar pasintsomere en Seulo en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato kaj kunlabore kun la Akademio de la Sciencoj de San Marino, mi gvidis kurson pri la movado de solidareco kun la rifuĝintoj en Eŭropo. Pro forta […]

Ĉu ni dronas en politika korekteco?

Kun intereso mi rigardis inviton de La Ondo verki artikolon kun miaj ideoj menciitaj en uea-membroj, kiel parton de la rubriko Vidpunkto, en kiu “pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolas konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA”. Sed kiu Strategia Plano? Mi […]

Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj

La 28an de julio 2016 en la lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra (Slovakio), ĉefparolis en Esperanto membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis. Unu jaron poste Andriukaitis akceptis inviton de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj la 3an de junio 2017 parolis en Esperanto en Freiburg (Germanio) antaŭ partoprenantoj […]

Osmo Buller fariĝis prezidanto de Taivalkoski

La eksa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller aktive engaĝiĝis en la politika vivo de sia naskiĝloko Taivalkoski en Norda Finnlando, kien li transloĝiĝis en marto ĉi-jare. En la municipaj elektoj en aprilo li estis la sola kandidato de la Maldekstra Ligo kaj estis elektita kun la tria plej granda nombro da voĉoj inter ĉiuj […]

Esperantisto malliberigita en Moskvo

La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Kune kun sia edzino li planis partopreni la Internacian Junularan Festivalon en Italio de la 12a ĝis la 18a de aprilo. Li tamen ne povis veturi, ĉar li estis kaptita de la polico la 6an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo […]

Ĉu EU daŭros?

Bruselo. — Se iu politikisto antaŭ dek jaroj proklamus, ke en 2020 la Eŭropa Unio disfalos, oni eble pensus, ke tiu politikisto estas mense malsana. Sed hodiaŭ pli kaj pli da homoj aŭ celas aŭ timas la disfalon de EU.

La plej juna guberniestro en Ruslando

Iam mi rakontis, ke neniu guberniestro en Kaliningrada regiono sukcesis resti por la dua oficperiodo, ĝis tiun postenon okupis lokano Nikolaj Cukanov. Li sukcesis elektiĝi por la dua fojo, ne havante gravajn konkurenculojn. Sed ĉu nia loka diraĵo estas efektive malprava? Ja post la reelekto Cukanov gvidis la regionon malpli ol unu jaron kaj estis […]

UNU MONDO en loka balotado

(esper-german) La partio UNU MONDO (Eine-Welt-Partei, mallonge EINE WELT), fondita en 2010 de sep esperantistoj kaj unu neesperantisto, partoprenis en la distriktaj balotoj de Lüneburg la 11an de septembro 2016. La rezulto estas kuraĝiga: Tie, kie ĝi havis kandidatojn – t. e. en la tuta urbo Lüneburg kaj du apudaj komunumoj – ĝi akiris entute […]

Perspektivoj de lingva komunikado en EU

Vytenis Andriukaitis parolas en Esperanto en Nitro (Foto: Jozef Baláž) Lige kun la 101a UK en Nitro okazis pluraj aranĝoj, inter kiuj estis lingvopolitika konferenco pri perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio, sub aŭspicio de ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj Miroslav Lajčák. La konferenco estis aranĝita la 28-29an de julio 2016 en […]

Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratio

Kadre de la internacia lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra la 28-29an de julio 2016, okazis senprecedenca evento. Unuafoje en la historio de EU, membro de la Eŭropa Komisiono (EK) parolis ne nur pri Esperanto, sen ankaŭ en Esperanto. Temas pri la konferenca ĉefparolado de Vytenis Povilas Andriukaitis, […]

Interveno de UEA ĉe UN en Ĝenevo

Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016). Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj […]

Bonvolu lasi nin baldaŭ!

Vide el Bruselo La 23an de junio en Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, tradicie nomata Britio, okazis referendumo pri plua (ne)membreco de Britio en la Eŭropa Unio (EU). Partoprenis 72,2% da voĉdonrajtantoj. Por la eliro el EU estis donitaj 17,41 milionoj da voĉoj (51,9%), kontraŭ la eliro voĉdonis 16,14 milionoj da britoj […]

Junio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia Infana Tago. Antaŭ 400 jaroj mortis Tokugawa Ieyasu (1543-1616), fondinto de la ŝoguna dinastio Tokugawa, kiu regis Japanion dum la epoko Edo (1603-1868). Antaŭ 175 jaroj mortis Nicolas Appert (1749-1841), franca inventisto, fondinto de la unua konservaĵ-fabriko en la mondo. 2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Charles Robert “Charlie” Watts (1941-), drumisto de The […]

Estonteco de la Eŭropa Unio

Vide el Bruselo Maleblas vidi la estontecon. Tamen rigardante la pasintecon, oni klare vidas, kiom malforta estas la Eŭropa Unio (EU) hodiaŭ, kaj do eblas pripensi la estontecon. Meze de februaro Eŭropaj ŝtatestroj diskutis proponitan akordon kun la brita ĉefministro David Cameron. Temas pri nova traktado kaj leĝaj ŝanĝoj, por ke Unuiĝinta Reĝolando restu en […]

Ankoraŭfoje Katalunio

Vide el Bruselo Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK) La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. […]