Miĥail Lermontov: Almozulo
Miĥail Lermontov Almozulo Ĉe sankta monaĥeja pord’ Li staris – almozul’ mizera, Senforta, pala kiel mort’ Pro la malsato kaj sufero.
Miĥail Lermontov Almozulo Ĉe sankta monaĥeja pord’ Li staris – almozul’ mizera, Senforta, pala kiel mort’ Pro la malsato kaj sufero.
Brewer, Steven D. Senokulvitre. – Amherst: Atlatl Studios, 2013. – 108 p. La usonano Steven Brewer pro profundaj sciencaj okupoj ne havis tempon plu studi Esperanton, sed po unu hajko tage li ja verkis – paralele en la angla kaj Esperanto. Parton de la rikolto de 2012-13 li prezentas en la libreto Senokulvitre kun propraj [...]
Babilado de maljuna provincano Lleshanaku, Luljeta. Lundo en sep tagoj: [Poemaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 70 p., il. Malferminte ĉi libron mi eksentis obtuzan frapon kontraŭ la cerbon. “Ve, ja ankaŭ ĉi tie ritmaj vortoj…” – ekveis mia memo. Nu, kion fari? Mi apenaŭ [...]
Leopardi, Giacomo. Kantoj / Tradukis el la itala, notoj Nicolino Rossi. – Napoli: Rolando Editore, 2012. – 208 p. La Esperanta Vikipedio instruas, ke Giacomo Leopardi estas unu el la plej gravaj verkistoj de la itala literaturo, sed apenaŭ konata eksterlande. Tio povas ŝanĝiĝi, ĉar danke al Nicolino Rossi ni havas nun elstaran eldonon de [...]
Březina, Otokar. Moje matka = Mia patrino: [Poemaro en 14 lingvoj] / Preparis Viktor Dvořák, Miroslav Malovec; Tradukis el la ĉeĥa en Esperanton Stanislav Schulhof, Jiří Kořínek, Jaroslav Krolupper. – Svitavy: Ĉeĥa Esperanto-Asocio; Jaroměřice nad Rokytnou: Societo Otokar Březina, 2013. – 40 p., il. Kleraj homoj tra la mondo (almenaŭ en Eŭropo) havas sufiĉe bonan [...]
Pascoli, Giovanni. Myricae (Mirikoj) / Tradukis el la itala Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni EVA, 2012. – 144 p. Je mia bedaŭro mi devas konstati, ke mi jam vivis tiom longe por observi debaton en la lando, kie mi vivas, pri la legindeco de literaturaj klasikuloj. Postmodernaj nanoj “sur la ŝultroj de gigantoj” vere ĉirpas [...]
Poemo de Aleksandro Mitin 1. Kiel diris unu fama verkistino, Poezio estas vortoj plus muziko. Dum centjaroj logas homojn per fascino Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko. Sed parolas kritikistoj, ke finfine Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika. Novajn vortojn serĉas pegazist’ obstine Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.
Atentaj ŝatantoj de la romano Lundo ekas sabate, verkita de Arkadij kaj Boris Strugackij, parkere scias versaĵon, kiu aperas en la dua ĉapitro de la unua parto. La protagonisto Aleksandr Privalov pasigas maltrankvilan nokton en la sorĉodomo, kaj interalie trovas la libron Kreado de mensmalsanuloj kaj ĝia influo je evoluo de sciencoj, arto kaj tekniko, [...]
La vivo de Iván Sávviĉ Nikítin (Иван Саввич Никитин) ne estis eventoriĉa. Li naskiĝis la 21an de septembro (Gregorie: la 3an de oktobro) 1824 en komercista familio en la urbo Voroneĵ. Li ekstudis en porpastra seminario, sed ne finis ĝin, kaj pro la ŝanceliĝo de la familia entrepreno devis rezigni la planon pri universitato kaj [...]
Neĉajev, Nikolao. Karavelo: [Originala poemaro]. – Irkutsk: [Nikolao Neĉajev], 2012. – 26 p. Jen malgranda libreto kun versaĵetoj de la irkutskano Nikolao Neĉajev, esperantisto ekde 1990, kiu ekpoeziis, tamen, nur en 2007. La poemetoj ĝis nun estis publikigitaj en la portugalia ret-revuo La Karavelo, kaj tiel nomiĝas ankaŭ la kolekto. Kiajn impresojn ili elvokas? Unue, [...]
Al Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda. Ĝin tradukis István Ertl.
Marjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj. Mi estas tri. La digna lektorino kun la krajon’ kritika libron legas. En nigra robo, pri la origino de l’ dramo primitiva ŝi prelegas. Dume, en koro, primitiva dramo okazas, [...]
Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de [...]
“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. [...]
Nia trezoro Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ. Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, [...]
Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.