Arkivo por la etikedo 'podkasto'

Jubilea programo de Radio Esperanto

La 27an de oktobro aperis nova sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Ni ja hontas pro tio, ke ĝi enmondiĝis preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica sonprogramo. Jen eta jubileo. En la jubilea programo: 1. Enkonduko 2. Okcidente de Ruslando: Senpagaj […]

La 49a programo de Radio Esperanto

Hodiaŭ, la 5an de majo aperis la 49a sonprogramo de la podkasto Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du festivaloj kiuj nun okazas en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto. Poste Halina legas Esperantan tradukon […]

La 48a programo de Radio Esperanto

La 48a sonprogramo de Radio Esperanto aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. En sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la […]

La unua ĉi-jara programo de Radio Esperanto

En la 47a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), aperinta du monatojn post la 46a, oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste aŭdeblas Esperanto-novaĵoj, unu el kiuj sonas en aparta programero – temas pri la proklamo de la […]

Radio Esperanto, la 46a programo aperis

En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto Gajaz Isĥaki. En sia felietono Halina Gorecka rakontas pri la inaŭguro de sinagogo en Kaliningrado; […]

La 45a programo de Radio Esperanto

La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa babilado de Aleksander Korĵenkov pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina Gorecka tuj post li rakontas pri la turista inundo en Kaliningrado, kiu gastigis kelkajn matĉojn de la Piedpilka Mondpokalo […]

Radio Esperanto: ĉiuj programoj en unu retejo

Hodiaŭ ĉiuj sonprogramoj de la Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” iĝis aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj en la retejo http://radio.esperanto-ondo.ru/ Ĝis nun aperis 44 programoj de la podkasto, kiun antaŭ dek jaroj kunfondis kaj ĝis nun kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La 45a programo aperos en julio.

Nova programo de Radio Esperanto

La 10an de junio 2018 post unujara paŭzo aperis en la reto nova (laŭvice la 44a) sonprogramo de “Radio Esperanto”. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. “La Ondo de Esperanto”, 2018, №6 5. “Oni diras”: Kanzono de “Amindaj”

Radio Esperanto: ne nur aŭskultebla, sed ankaŭ abonebla

Ni jam informis, ke la 21an de majo Radio Esperanto, podkasto en la Internacia Lingvo, kompilata kaj registrata en Kaliningrado (Ruslando) ekde februaro 2008, ekhavis sian propran retejon kie niaj sonprogramoj estas aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj: http://radio.esperanto-ondo.ru/ La programoj estas ankaŭ aboneblaj. Aldone al la jam anoncita abon-adreso ĵus aldoniĝis alia adreso: http://feeds.feedburner.com/esperanto-ondo/abonu La posedantoj de […]

Radio Esperanto: Nova programo en nova retejo

Hodiaŭ, la 21an de majo enretiĝis la tria ĉi-jara kaj la 43a laŭvice sonprogramo de Radio Esperanto. Ĝi komencas novan periodon de ĉi tiu podkasta serio, ĉar ĝi estas la unua programo publikigita en la nova retejo, post 31 programoj ĉe Rpod kaj 11 programoj ĉe PodFM. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. Prezento […]

La 42a programo de Radio Esperanto

La 23an de aprilo 2017, dimanĉe en la retejo PodFM aperis la 42 podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), la dua ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas la kaliningradaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Naskiĝdato de Kantio: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de […]

Radio Esperanto denove aŭskultebla ĉe PodFM

Post pli ol dusemajna pauzo la sonprogramoj de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) denove estas aŭskulteblaj en la plej grava ruslingva podkastejo PodFM.ru.

Radio Esperanto provizore neaŭskultebla

Kelkaj aŭskultantoj informis nin, ke ili ne plu sukcesas aŭskulti la sonprogramojn de Radio Esperanto, ĉar en la ĉefpaĝo de la plej grava ruslingva podkastejo PodFM.ru estas nur jena informo: “Извините, на сайте ведутся технические работы. Попробуйте к нам зайти через несколько минут!” (Pardonu, en la retejo oni faras teknikajn laborojn. Provu revenis al ni […]

La unua programo de “Radio Esperanto” en 2017

La 22an de januaro 2017 en la reto aperis la 41a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), la unua ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas la kaliningradaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: Enkonduke La Kenigsbergaj klopsoj: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2017, №1 Vintra poemo de […]

La lasta ĉi-jara programo de Radio Esperanto

La 18an de decembro 2016 aperis en la reto la 40a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), la lasta ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La programo daŭras 26 minutojn. Amplekso: 24 Mb. En ĉi tiu programo 1. Enkonduke 2. Jessentuki: kuracurbo en Kaŭkazo 3. Esperanto-novaĵoj 4. «La Ondo de Esperanto», […]

Aŭskulteblaj ĉiuj programoj de Radio Esperanto

Halina Gorecka ĉe la mikrofono en Kaliningrado. En 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de Radio Esperanto el Kaliningrado (en 2011 kelkaj podkastoj estis registritaj en Moskvo). Ili estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod. Post la fermo de Rpod Radio Esperanto paŭzis ĝis aŭgusto 2015, kiam ĝi reaperis ĉe PodFM.ru, kie estis […]

La plej juna guberniestro en Ruslando

Iam mi rakontis, ke neniu guberniestro en Kaliningrada regiono sukcesis resti por la dua oficperiodo, ĝis tiun postenon okupis lokano Nikolaj Cukanov. Li sukcesis elektiĝi por la dua fojo, ne havante gravajn konkurenculojn. Sed ĉu nia loka diraĵo estas efektive malprava? Ja post la reelekto Cukanov gvidis la regionon malpli ol unu jaron kaj estis […]

La 39a programo de Radio Esperanto

La 9an de oktobro 2016 estis registrita la 39a podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Nova guberniestro: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de Esperanto, 2016, №10 5. Versenigmo 6. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: […]

Nova programo de Radio Esperanto

La 28an de aŭgusto 2016 aperis la 38a sonprogramo de Radio Esperanto el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9 5. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: Fenestro Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander […]

Nova sonprogramo de Radio Esperanto

La 14an de februaro 2016 estis registrita la unua ĉi-jara (kaj la 37a laŭvice) podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Festo de longa kolbaso: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. «La Ondo de Esperanto», 2016, №2 5. […]