Arkivo por la etikedo 'Petras Čeliauskas'

Uverture al UK: BET-40 en Birštonas (2004)

Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ [...]

BET-49: Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo

Elstara litova esperantisto, tradukisto, historiisto, multjara redaktoro de Litova stelo, Honora Membro de UEA Petras Čeliauskas estas aŭtoro de multaj libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto. Dum BET-49, kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena (Litovio), Čeliauskas faros kvarprelegan ciklon “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”.

Petras Čeliauskas honorita

La 17an de aprilo 2012 en la ŝtata muzika teatro de Kaŭno (Litovio) okazis solena ceremonio “Vilaĝaj lumradioj de Litovio 2011”, organizita de la Litovia agrikultura ministerio. En la branĉo “Vilaĝa libroportanto” laŭreatiĝis konata litova esperantisto Petras Čeliauskas el la urbeto Švėkšna – multjara redaktoro de la gazeto Litova Stelo, tradukisto, Honora Membro de UEA.



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.