10 Aprilo 2012 de AlKo
La 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj. La realigo de la reta versio de PIV estas komuna [...]
22 Marto 2012 de AlKo
Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio. Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu [...]
12 Marto 2012 de AlKo
Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako? gajnu monon, ricevu studpoentojn, akiru sperton, vivu eskterlande, lernu novan lingvon, kaj helpu al Esperanto!
30 Januaro 2012 de AlKo
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2011 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ni invitis 16 Esperanto-aktivulojn, el kiuj respondis 13 personoj; dek viroj kaj 3 virinoj; sep eŭropanoj, tri azianoj, [...]
3 Decembro 2011 de AlKo
KAEST estas mallongigo de “Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko”. Temas pri specifa konferenco, unu el unikaj ebloj ene de nia komunumo prelegi (aŭ spekti prelegojn) pri diversaj fakoj, rilataj al scienco kaj tekniko en Esperanto. La sekvan konferencon la ekde la 15a ĝis la 18a de novembro 2012 gastigos la Slovakia [...]
29 Oktobro 2011 de AlKo
Esperanto elektronike – la tria eldono Kvin jarojn post la unua eldono (somero 2006) aperis jam la tria eldono de la disko Esperanto elektronike. Por la nova eldono estis kolektita nova riĉa materialo – aldoniĝis ĉirkaŭ 2GB da novaj eroj: libroj, gazetoj, kantoj, filmetoj ktp. Danke al kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj kaj unuopuloj aperis eĉ [...]
24 Septembro 2011 de AlKo
E@I havas oficejon Ekde la 1a de julio 2011 la societo E@I (Edukado@Interreto) havas sian oficejon! En la urbo Partizánske (kie la organizo estas ankaŭ oficiale registrita) ĝi ricevis lokon por sia unua fizika sidejo. Temas pri ĉambro de 60m², rekte en la urbocentro (la oficejo situas en t. n. “Domo de servoj”, tuj malantaŭ [...]
20 Aŭgusto 2011 de AlKo
Ekde la 30a de julio ĝis la 7a de aŭgusto 2011 en la ĉarma Slovakia historia urbo Nitra okazis la kvara SES — Somera Esperanto-Studado, kiun ĉi-jare partoprenis sume 191 homoj el 28 landoj. Ĝia celo estas proponi al uzantoj de la portalo lernu.net vivan renkontiĝon kaj tiel plibonigi ilian nivelon de Esperanto per antaŭtagmezaj [...]
21 Junio 2011 de AlKo
Ĉu vi daŭre planas vian Esperanto-someron? Tiukaze eble pripensu partopreni en SES 2011 – Somera Esperanto-Studado, kiu okazos inter la 30a de julio kaj la 7a de aŭgusto 2011. Jam la kvara fizika lernu!-renkontiĝo okazos en urbo Nitra, Slovakio (situanta nur 90 km de Bratislavo, 160 km de Vieno kaj 155 km de Budapeŝto). Kio [...]