Arkivo por la etikedo 'pdf'

Donaco: La februara Ondo senpage elŝutebla

La redakcio de La Ondo de Esperanto decidis senpage disponigi la plej freŝan, februaran Ondon al ĉiuj dezirantoj konatiĝi kun ĉi tiu sendependa internacia bitgazeto. La ampleksa, 78-paĝa februara eldono, aperinta antaŭ du semajnoj, estas libere elŝutebla laŭ la popularaj normoj “pdf” kaj “ePub” en nia elektronika biblioteko, kie nun estas 23 eldonaĵoj: 16 senpage […]

Orienta Almanako: Kristnaska donaco de La Ondo

Hodiaŭ, la 25an de decembro, kiam pluraj kristanaj eklezioj festas Kristnaskon, la redakcio de La Ondo de Esperanto disponebligis al siaj abonantoj literaturan suplementon por 2018. Ĝi estas bita reeldono de Orienta Almanako, unue eldonita kiel literatura aldono al La Ondo de Esperanto en la 1913a jaro. Ĝin kompilis kaj redaktis Boris Isidoroviĉ Kotzin [kócin] […]

Novelaro de Valerij Brjusov – plia senpaga libro de Sezonoj

Antaŭ 19 jaroj la Ruslanda eldonejo Sezonoj (tiam en Jekaterinburgo, nun en Kaliningrado) eldonis 500 ekzemplerojn de Kvar noveloj de la rusa literaturisto Valerij Brjusov. Ĉar ĉi tiu kolekto, tradukita de Grigorij Arosev, Ilsia Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, delonge elĉerpiĝis, Sezonoj reeldonis ĝin en la serio “Virtuala biblioteko de Sezonoj” kiel senpagan bitlibron laŭ la […]

Malgranda ĉarma klasikaĵo

Saĥarov, Aleksandr Andrejeviĉ. Superforta ambicio: Skizo el la esperantista vivo, originale verkita: Bitlibro (pdf, ePub) / Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2017. — 31 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2017). La Ondo de Esperanto faris belan donacon al siaj legantoj – elektronikan version de la novelo […]

Ses jarkolektoj de La Ondo senpage legeblaj

Antaŭ dek unu jaroj, en januaro 2007 komencis aperi la elektronika versio de la La Ondo de Esperanto. La redakcio post paso de kvin jaroj senpage disponebligas malnovajn jarkolektojn. Ĵus estis enretigitaj la pdf-versioj de ĉiuj numeroj de la 2012a jaro. Krom pli ol du centoj da primovadaj artikoloj, kiuj perdis sian aktualecon, en ĉi […]

JarKompaso, la libreto, kiu helpas plibonigi vian vivon

JarKompaso estas libreto kiu helpas al vi ordigi vian pasintan jaron kaj plani la sekvan. En la rutino de ĉiutaga vivo estas facile perdi la fokuson de viaj veraj celoj kaj aspiroj. Kaj malgraŭ tio, ke ni ĉiu havas revojn, nur kelkaj el inter ni planas por ili. Efike, almenaŭ. JarKompaso funkcias simple. Uzante demandojn […]

La aprila Ondo

Antaŭ tri semajnoj, la 1an de aprilo estis publikigita la aprila numero de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare aperas kiel bitgazeto. La kvaran ĉi-jaran Ondon malfermas la artikolo Membronombroj de UEA: Malkresko ekde jardekoj, verkita de la konata germana Esperanto-aktivulo Lu Wunsch-Rolshoven. La ĉefteman artikolon sekvas sur 21 paĝoj la […]

Demonstraj versioj de La Ondo de Esperanto

Senstumble okazis la transiro de la ĉiumonata gazeto La Ondo de Esperanto el la papera al la elektronika formo de la eldonado. La unuan tagon de ĉiu nova monato la abonantoj trovas la freŝan Ondon en la reta elŝutejo (aŭ en sia poŝtkesto, se oni elektis retpoŝtan ricevadon). La kvara ĉi-jara eldono aperos post unu […]

La januara Ondo senpage legebla

La 30an de decembro 2016 en la elŝutejo de La Ondo de Esperanto aperis la januara numero de ĉi tiu revuo, kiu ekde 2017 ne plu aperas papere, sed estas eldonata kiel bitgazeto (elektronika gazeto) laŭ la popularaj normoj “pdf” (ĉefe por komputiloj) kaj “ePub” (ĉefe por legiloj kaj telefonoj). La abonantoj (ankaŭ la pasintjaraj) […]

La Ondo de Esperanto: Gravaj ŝanĝoj en 2017

La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare festas la 25-jariĝon de la (re)fondo en 1991, analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis pri tio kelkajn fakulojn. Ni konkludis, ke:

Eldonitaj antaŭ unu jarcento

En la kolekto de e-libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis du faksimilaj libroj de Lev Tolstoj, eldonitaj antaŭ cent jaroj – en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Iliaj titoloj estas Kie estas amo, tie estas Dio kaj Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros. Ilin tradukis la Ruslanda […]

Tolkien en Esperanto: Nova e-libro

En 1997 BBC informis, ke, en enketo pri 100 plej gravaj literaturaj verkoj de la 20a jarcento, la unuan lokon gajnis La Mastro de l’ Ringoj, per trione pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto. Kvankam ankaŭ la vendostatistiko pruvas, ke tiu enketo ne trompas kaj ke la romano de Tolkien fariĝis apartenaĵo de […]

Dostojevskij en Esperanto: senpaga e-libro

En la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita […]

Ne nur papere

Ĉi tiun tekston Aleksej Korĵenkov prezentis la 25an de septembro en kunveno dediĉita al elektronika eldonado kadre de la tradicia renkontiĝo ARKONES 27 en Poznań (Pollando). La Ondo de Esperanto Nia eldonejo strebas sekvi la ĉefajn tendencojn en la elektronika eldonado. Ekde la 1998a jaro, la tuta materialo de La Ondo de Esperanto estis plene […]

“Palto” de Gogol – nova senpaga e-libro

En la kolekto de elektronikaj libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis Palto (Шинель) de Nikolaj Gogol – unu el la plej legataj ruslingvaj noveloj. La protagonisto de Palto, “eterna titola konsilisto” Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin (kune kun Samson Vyrin el Staciisto de Puŝkin) kreis en la rusa literaturo la tipon “malgranda homo”, kiun poste Dostojevskij evoluigis en […]

Nova senpaga libro en nia kiosko

Hodiaŭ en la virtuala kiosko de Sezonoj aperis nova elektronika libro — la sciencfikcia romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison. Ĉi tiun popularan romanon pri aventuroj de galaksia fripono Jimĉjo diGriz tradukis el la angla lingvo kolektivo de tradukantoj. La libro estis eldonita de Sezonoj en 1996). Ĝi elĉerpiĝis en 2001, kaj […]