Arkivo por la etikedo 'Paweł Fischer-Kotowski'

La Esperantisto de la Jaro: la projekto daŭras

Antaŭ dudek jaroj la redakcio de La Ondo de Esperanto iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Per ĉi tiu honora titolo estas distingata(j) persono(j), kiu(j) en la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Nun la elektokomisiono […]

Kiom da delegitoj?..

Post la katastrofe erarplena Jarlibro 2017, pretigita de volontulino, UEA komisiis la redaktadon de Jarlibro 2018 al Paŭlo Fischer-Kotowski, kiu redaktis ĝin antaŭ du jaroj, ankoraŭ kiel oficisto en Roterdamo. Li sukcese plenumis la taskon ankaŭ en Varsovio, kaj la nuna Jarlibro revenis al la iama digna nivelo, kio gravas, ĉar ĝi probable estas la […]

Estas mirinda afero, ke ekzistas Esperanto-literaturo

Intervjuo kun Sten Johansson Sten Johansson [pron.: Júhanson] estas aŭtoro de dudeko da originalaj novelaroj kaj romanoj, inter kiuj ankaŭ facilaj legaĵoj. Li kreis kaj redaktas la retejon “Originala Literaturo Esperanta” (OLE), verkis plurajn recenzojn kaj literaturajn eseojn. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare aperis lia nova romano Marina ĉe la limo. […]

Mi restos aktiva en la movado: Mark Fettes respondas

Mark Fettes estas unu el la plej oftaj intervjuatoj en La Ondo. Sed la nuna intervjuo estas nekutima, ĉar li konsentis respondi al senprecedence multaj 22 demandoj. La prezidanton de UEA pridemandis nia ĵus ekoficinta vicredaktoro Paweł Fischer-Kotowski, inter kies redakciaj respondecoj estas intervjuado. Ĵus komenciĝis la lasta jaro de via prezidanteco en UEA. Laŭ […]

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2017

Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2017a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de 15 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Irina Gonĉarova, Mireille Grosjean, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, […]

Esperante kaj kulture en Poznano

Ĉirkaŭ 160 personoj renkontiĝis la 22-24an de septembro en Poznano por la 33a ARKONES – la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj malfermas la aŭtunan sezonon en Pollando. La ĉefpunkto de la ĉi-jara programo estis la koncerto de la trumpetisto Maciej Fortuna, filo de la esperantisto Świętosław. En la ĵaza etoso estis prezentitaj – en […]

Kien la movada gazetaro?

La merkato de periodaĵoj forte ŝanĝiĝas en la lastaj jaroj. Multaj gazeteldonejoj nuntempe forte tranĉas la kostojn – pro kio ofte suferas la kvalito – kaj ŝanĝas sian ekonomian modelon, provante trovi aldonajn enspezojn ekster la kutimaj vojoj. La proporcio inter abonkotizoj, pagoj de reklamoj kaj vendo de unuopaj ekzempleroj ŝanceliĝas, sed, plej grave, kutime […]

IJK, ne pli problema ol kutime

En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel […]

La plej fidinda

Homarano (1a eld., malmola kovrilo), foto: Paweł Fischer-Kotowski Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8). – ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL […]

Se septembro, Arkones

Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando. Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed […]

La 71-a IJK: La Komitato pli surprizis ol la programo

Ĉirkaŭ 300 personoj el pli ol 50 landoj partoprenis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso en Vizbadeno, Germanio. En la lastaj kvar jaroj la kongreso ĉirkaŭiris la mondon, okazinte – post Kievo (Ukrainio) – en Hanojo (Vjetnamio), Nazareto (Israelo) kaj Fortalezo (Brazilo). Nun ĝi revenis al Eŭropo, tamen ne plene al la kutima por Eŭropo […]

La 72a IJK: Post du jaroj en Vroclavo

La estraro de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en sia retkunsido, okazinta la 17an de novembro 2014, decidis ke Vroclavo (pole: Wrocław) en sud-okcidenta Pollando estos la kongresurbo de la 72a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en la 2016a jaro.