Arkivo por la etikedo 'Paweł Fischer-Kotowski'

La antaŭlasta eldono de La Ondo de Esperanto

Por enmeti en la lastan, decembran numeron de La Ondo de Esperanto la tekstojn, kiuj kutime aperas en la januara kaj februara numeroj (ronda tablo pri la atingoj kaj fiaskoj dum la pasinta jaro, intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, kaj la statistiko pri la eldonado en la pasinta jaro) la redakcio prokrastis je […]

Hobio, kiu iĝis profesio: Intervjuo kun Halina Gorecka

Okaze de la jubileo de Halina Gorecka, festita ĉi-monate, en la novembra numero de “La Ondo de Esperanto”, kiun ŝi eldonas, aperis ampleksa intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski kun ŝi. Kiam kaj kiel vi eksciis pri Esperanto? Pro kio vi lernis ĝin? Mi vidis grandan afiŝon pri kurso de Esperanto aŭtunkomence de 1979 en la universitata […]

La komitato de UEA en Lahtio

Delonge la komitata kunveno de UEA ne havis tian gravecon kiel tiu, kiu okazis en la 104a Universala Kongreso en Lahtio. Kiam la komitato de UEA kunsidis en 1922 en la proksima Helsinko, ĝi enkondukis la t. n. Helsinko-sistemon pri kunlaboro de UEA kun la naciaj societoj. Tiu aranĝo validis dum la postaj dek unu […]

Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita en Kaŭno kelkajn tagojn antaŭ BET-55. La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas en sia enkonduka […]

Lahtio: Charters prezidos en UEA

En sia unua kunsido, sabate en Lahtio la Komitato de UEA elektis la Estraron por la periodo 2019–2022. Por la posteno de prezidanto kandidatis du personoj – lastafoje tio okazis antaŭ 33 jaroj, en 1986. La komitato ne povis decidi inter la kandidatoj kaj devis ripeti la voĉdonon. Pri la nova prezidanto decidis unu voĉo.

Ronda Tablo pri la Esperanta literaturo

En novembro 1986 en la speciala literatura numero de la revuo Esperanto Vilmos Benczik demandis al deko da literaturistoj, kion ili opinias pri la bonfarto de la Esperanta literaturo. En tiu antaŭjubilea etoso regis sobra optimismo kaj fido pri la estonteco. Preskaŭ 33 jarojn poste La Ondo de Esperanto decidis ripeti la tri demandojn kaj […]

Jorge Camacho: Esperanto restos nobla kaj nenoca hobio

Jorge Camacho, unu el la plej brilaj (laŭ kelkaj, la plej brila) Esperantaj poetoj de la 21a jarcento, respondas al la demandoj de Paweł Fischer-Kotowski pri Esperanto, verkado, poezio, Beletra Almanako, Akademio, Civito, Bonalingvismo kaj aliaj temoj. Kial vi ekverkis en Esperanto? Kun kelkaj negravaj esceptoj hispanlingvaj, mi ekverkis en Esperanto kiam mi komencis verki […]

Fernando Maia Jr.: Entuziasma laboranto

Kial vi decidis kandidati? Esti estrarano en UEA spegulas tion, kion mi kredas grava por mia Esperanto-agado: kunlabori en internacia teamo por la celoj de la Asocio, por la Asocio mem, por la Esperanto-movado ĝenerale kaj por la socio. Ja estas por mi tre instige, ke pere de la agado en UEA ni povas porti […]

Duncan Charters: Kapabla en kunlaborado

Kial vi decidis kandidati? Ĉefe ĉar mi deziras servi la Asocion. En alia intervjuo mi parolis pri la signifo de la familio kiun reprezentas UEA, kaj la idealo de Esperanto restas daŭre freŝa kaj inspira pro la vivriĉiĝo kiun mi spertis per ĝi. Se mi povas helpi per mia movada kaj administra sperto progresigi la […]

Okupiĝi pri Esperanto ne nur silente…

Intervjuo kun Przemysław Wierzbowski Ĉu Bjalistoko ludas specialan rolon en la Esperanto-movado? Bjalistoko urbiĝis ĉefe danke al komercaj kontaktoj en Ruslanda Imperio, sed hodiaŭ ĝi estas iom for de la ĉefaj vojaj nodoj. Tial ne ofte oni “dumvoje” vizitas nin, kutime la urbo estas la celo mem. Bjelostoko, gubernio de Grodno – tia duonlegenda Zamenhofa […]

Kalocsay aŭ Waringhien ne hontus pri siaj posteuloj: Intervjuo kun Probal Dasgupta

Prof. d-ro Probal Dasgupta estas barata esperantisto kaj lingvisto, universitata instruisto. Li eniris la Akademion de Esperanto en 1983, en 2001 iĝis ĝia vicprezidanto kaj ekde 2016 prezidas la Akademion. Direktoro de la akademia sekcio pri prononco. Aŭtoro de pluraj artikoloj pri lingvistiko, filozofio, beletristiko kaj socipolitikaj demandoj. Tradukanto, liaj ĉefaj esperantigoj inkluzivas la poemaron […]

Entombiga numero de Esperantologio

Esperantologio = Esperanto Studies: EES. Kajero 8 (2018). / Red. Christer Kiselman. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2018. – 70 p. En aprilo 2018 aperis la 8a kajero de Esperantologio / Esperanto Studies (EES), laŭ la memprezento “internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilatantaj al esperanto”. Fine de la jaro estis publikigita ankaŭ ĝia reta versio, kiu – […]

La Ondo de … Esperantologio

Antaŭ unu semajno, la unuan lundon de marto, aperis la tria ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio – sciencaj fakoj, esplorantaj, interalie, la lingvon Esperanto. En la komenco de la marta Ondo estas intervjuo kun la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta. Sekvas artikoloj de […]

Hori Jasuo: Estu fieraj batalantoj por paco!

La duan jaron sinsekve kiel la Esperantisto de la Jaro estas elektita aziano. Hori Jasuo el Japanio aktivas en Esperantujo kiel verkisto kaj eldonisto, li iniciatis legokampanjon Esperanto-Sumoo, kiun partoprenas centoj da esperantistoj. En 2018 aperis la 21a volumo de liaj Raportoj el Japanio. Oni proponis vin kiel kandidaton por la titolo jam kelkajn fojojn […]

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2018

Ankaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2018a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de rekorde multaj 18 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek, Ulrich Brandenburg, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Albert Stalin Tancinco Garrido, Mireille […]

Hori Jasuo: La Esperantisto de la Jaro 2018

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro […]

La Esperantisto de la Jaro: la projekto daŭras

Antaŭ dudek jaroj la redakcio de La Ondo de Esperanto iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Per ĉi tiu honora titolo estas distingata(j) persono(j), kiu(j) en la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Nun la elektokomisiono […]

Kiom da delegitoj?..

Post la katastrofe erarplena Jarlibro 2017, pretigita de volontulino, UEA komisiis la redaktadon de Jarlibro 2018 al Paŭlo Fischer-Kotowski, kiu redaktis ĝin antaŭ du jaroj, ankoraŭ kiel oficisto en Roterdamo. Li sukcese plenumis la taskon ankaŭ en Varsovio, kaj la nuna Jarlibro revenis al la iama digna nivelo, kio gravas, ĉar ĝi probable estas la […]

Estas mirinda afero, ke ekzistas Esperanto-literaturo

Intervjuo kun Sten Johansson Sten Johansson [pron.: Júhanson] estas aŭtoro de dudeko da originalaj novelaroj kaj romanoj, inter kiuj ankaŭ facilaj legaĵoj. Li kreis kaj redaktas la retejon “Originala Literaturo Esperanta” (OLE), verkis plurajn recenzojn kaj literaturajn eseojn. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare aperis lia nova romano Marina ĉe la limo. […]

Mi restos aktiva en la movado: Mark Fettes respondas

Mark Fettes estas unu el la plej oftaj intervjuatoj en La Ondo. Sed la nuna intervjuo estas nekutima, ĉar li konsentis respondi al senprecedence multaj 22 demandoj. La prezidanton de UEA pridemandis nia ĵus ekoficinta vicredaktoro Paweł Fischer-Kotowski, inter kies redakciaj respondecoj estas intervjuado. Ĵus komenciĝis la lasta jaro de via prezidanteco en UEA. Laŭ […]