La Balta Ondo » Pavol Petrík

Biografia skizo “Zamenhof” aperis en la slovaka
Aŭtoro: Aleksander Korženkov:

Titolo: Život Zamenhofa. Život, dielo a myšlienky autora esperanta [Vivo de Zamenhof. Vivo, verkaro kaj ideoj de aŭtoro de Esperanto]

Tradukis: Pavol Petrík

Lingva korektado: Katarína Nosková

Eldonis: Espero

Eldonjaro: 2011

Formato: A5, 96 p.

ISBN: 978-80-89366-12-5

La 12an de decembro 2011 okazis en la Pola instituto en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio, solena vespero okaze de Zamenhofa Tago. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 40 personoj, plejparte el Slovakio. Same kiel pasintjare, ankaŭ nun por la publiko estis preparita programo kun prezentoj rilataj al Zamenhof kaj Esperanto.

La publiko konatiĝis i.a. kun la revuo Esperantisto Slovaka, nova Esperanto-literaturo kaj per foto-prezentacio kun gravaj Esperanto-aranĝoj okazigitaj en 2011 kaj aranĝoj planataj por 2012. Alia programero estis spektado de unu ĉapitro de la filmo Esperanto estas. Prelegoj estis interplektitaj per kultura programo – slovakia folkloro Lúčnica de du junaj slovakaj kantistinoj, popolaj kantoj kaj deklamo de poemo en Esperanto.

La ĉefa programero estis lanĉo de nova verko de la eldonejo Espero — slovaka traduko de la Zamenhofa biografio de Aleksander Korĵenkov. Per ĉi tiu libro iom pleniĝis malplena loko sur slovaka merkato kun Esperanto-rilata literaturo, ĉar slovaklingvaj libroj pri Esperanto, ĝiaj historio, evoluo kaj iniciatinto nur malofte aperas.

La libro estas elstara traduko de slovaka esperantisto Pavol Petrík el la angla kaj Esperanta eldonoj. La originan tekston verkis en Esperanto la Ruslanda ĵurnalisto kaj zamenhofologo Aleksander Korĵenkov en 2009. Tuj poste Ian Richmond tradukis ĝin al la angla. Kaj nun estis prezentita la slovaka versio kun transprenita origina enkonduko de Humphrey Tonkin. La slovaka versio transprenis ankaŭ „Ĝisdate pri Esperanto“ – serion de etaj ĉapitroj pri Esperanto-movado, kiu ĉi tie troviĝas fine de la libro. Tamen la unuopaj ĉapitretoj estis pliriĉigitaj je ilustraĵoj kaj je informoj destinitaj speciale por la slovaka legantaro. Aldonaj fotoj el la vivo de Zamenhof aperis ankaŭ en la biografio mem, kaj en bibliografia listo de rilata literaturo troveblas pliaj slovakaj „ĝisdatigoj“.

La verko detale priskribas la Zamenhofan vivon, liajn originon, familion, pensojn, ideojn, samkiel la socion de la epoko en kiu li vivis. La publiko ofte kunigas Zamenhofon nur kun ideo kaj kreo de internacia lingvo. Tiu ĉi libro pruvas, ke liaj ideoj estis multe pli larĝaj kaj ke lia spirito ne limiĝis je lingva problemaro.

La eldono de la libro estas la unua kontribuoj de slovakaj esperantistoj al la 125a jubileo de la internacia lingvo en 2012. La eldonon finance subtenis la Pola instituto mem, kaj slovakaj esperantistoj.

La libro mendeblas kontraŭ 4,90 EUR ĉe la eldonejo ESPERO (http://espero.sk).

Katarína Nosková

Ĝi estas teksto el la aperinta februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/01/zambio3/