Arkivo por la etikedo 'Paŭlo Moĵajev'

Agrabla sono, sed mankas allogeco

Maragan’. Kiu semas venton: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. La amatora muzika grupo Maragan’ ekzistas de 2011, ilia unua koncerta apero sur la Esperanta muzika tereno okazis en 2013. La grupo ludas ĉefe tradiciajn aŭ popolecajn muzikojn en la franca, la okcitana kaj sporade en aliaj lingvoj. La prezentata albumo estas la unua provo de […]

Dua akto en atentinda muzik-serio

Inicialoj DC. Signoj de viv’: K-disko. – [s. l.]: Inicialoj D. C., 2012. La projekto Inicialoj DC ne estas tute nova en Esperantujo. Ĝi aktivas ekde 2003, kaj ĝia antaŭa albumo Urbano al mi persone faris tre agrablan impreson. La nova albumo Signoj de viv’ entute (laŭ la stilo, enhavo kaj kvalito) tre similas al […]

Atentinda Okcitania aventuro

Patric. Okcitanio: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La aŭtoro kaj ĉefa plenumanto de tiu ĉi albumo, Patric, estas fama okcitanlingva kantisto, kies repertuaron konsistigas popularaj popolaj okcitanaj kantoj, adaptaĵoj de eksterlandaj ŝlagroj kaj ankaŭ liaj propraj kantoj. Onidire li jam famiĝis per siaj koncertoj en la Esperanta medio, sed mi konatiĝis kun li nur pere […]

Tipa regea afrikaĵo, bedaŭrinde tute sen vizaĝo

Zhou-Mack Mafuila. Originoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La unua tutesperanta albumo de la zaira kantisto Zhou-Mack Mafuila rezultis tre unustila, eĉ tede unustila: preskaŭ ĉiuj kantoj prezentas tre similajn regeajn komponaĵojn kun multe da drumoj, recitativecaj kaj parolataj frazoj (nur du kantoj titolitaj Marcelina kaj Haŭto elfalas el la tuta tendenco; la unua sonas iom […]

Iom pala daŭrigo

Kajto. Duope: KD. – Burgum: Windrose Music, 2011. La muzika bando Kajto certe ne bezonas longan prezenton. La popolstilaj akustikaj muzikaĵoj kaj kantoj de tiu nederlanda kolektivo de multaj jaroj ĝuas merititan atenton de la verda popolo. Bedaŭrinde, de kelka tempo la grupo ne plu ekzistas kiel tuto, sed per ĉi disko du ĝiaj motoroj, […]

La amo ja ekzistas!

Manŭel. Ĉu plu ekzistas amo?: KD. – Udine: Rovere Emanuele, 2012. Jen la dua albumo de Emanuele Rovere, kies antaŭa debuta disko Duonvoĉe… tutkore impresis min tre freŝe kaj kolektis faskon da favoraj recenzoj. Same kiel la antaŭa albumo, tiu ĉi prezentas aron da diverslingvaj popularaj kantoj adaptitaj al Esperanto. Aldone, en tiu ĉi albumo […]

La albumo, kiu ensorĉas…

Rêverie. Revado: 2 KD. – San Donato Milanese: DownBridge, 2011. La Italia muzika grupo Rêverie estis fondita en 1996 kaj ekkoncertis en 1999. La muzikistoj penas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la tradiciaj muzikaj fontoj. Sian dominantan stilon la muzikistoj difinas kiel “etno-progresivan”. La grupo kuraĝe eksperimentas ne nur muzike, sed ankaŭ lingve – […]

Iom da Kuba gusto

Amindaj: Amindaj: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2011. La muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en […]

Pli danca, ol kanta

Kapriol’! Aventur’: KD. – Terband: TRbandstudio, 2009. La grupo Kapriol’! aperis en 2009, kaj de tiu tempo ĝi prezentis sin multfoje en Esperanto-aranĝoj (interalie, en KEF, FESTO kaj ARKONES). La kvaropo prezentas tradiciajn kaj tradici-similajn nederlandajn dancojn kaj kantojn (ankaŭ originalajn, t. e. memverkitajn). Por bone imagi la ĝeneralan sonon de la muziko rememoru la […]

Ja vere tutkore kaj eĉ belvoĉe!

Manŭel. Duonvoĉe… tutkore: KD. – Udine: Emanuele Rovere, 2011. La aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”. Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas […]

IJK-67: sukcesa, sed tamen…

Inter la 14a kaj 21a de julio en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, okazis la 67a Internacia Junulara Kongreso. Ĝin partoprenis ĉ. 250 homoj el ĉ. 30 landoj (pli ĝusta statistiko ankoraŭ ne haveblas; oni scias precize nur la kvanton de la retaj aliĝintoj — 319 el 35 landoj). La ĝenerala opinio de multaj partoprenantoj, enketitaj […]