Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
Blovas pesimisma vento tra Esperantujo. Finiĝis la tempoj de “Esperanto triumfonta”, forviŝiĝis la rezolucio de Montevideo, kaj Pola Radio fermis siajn pordojn al nia lingvo. Nigraj voĉoj ne mankis en La Ondo. Ververe kun ĉirkaŭ 800 aliĝintoj la Hanoja kongreso sendas nin en la pasintecon, al nivelo kiu apenaŭ superas la partoprenantaron de la Unua, [...]














