La Balta Ondo » Pasagėlė

BET-49: Riĉa kultura programo
Speciale por la partoprenantoj de BET-49 en Utena koncertos la folklora ensemblo «Utauta».

La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), okazontaj la 6–14an de julio en Utena, elstaros inter multaj okazintaj BET-oj pro la tre riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj en la subĉiela scenejo apud la lago Dauniškis, kie vespere lumas koloraj fontanoj. La kulturcentro de Utena ankaŭ pretas aranĝi kelkajn muzikajn dancvesperojn apud la lago kun etnografia muziko. Estos ankaŭ aliaj surprizoj. Krom la esperantistaj artistoj Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio), en BET-49 koncertos kelkaj ensembloj de la urbo kaj regiono Utena. Sube estas prezentataj kelkaj el ili:

Pasagėlė

La kanklista ensemblo Pasagėlė (Hufumeto) el la urbeto Užpaliai funkcias ekde 1991. Ĝin fondis kaj multajn jarojn gvidis Asta Motuzienė, kaj ekde 2008 ĝin gvidas Loreta Liaugaudė. La kolektivo ludas per la litovaj popolinstrumentoj kankloj, faritaj de la majstro Juozas Lašas, kaj uzas aliajn litovajn popolajn muzikilojn. En la repertuaro de la ensemblo estas kantoj de la regiono kaj instrumenta muziko. En la ensemblo estas infanoj kaj junuloj 8–18-jaraj, kiuj ne estas indeferentaj al kankla muziko, ŝatas popolajn kantojn, zorgas pri moroj kaj tradicioj de siaj avoj kaj praavoj. En 1999 Pasagėlė estis agnoskita kiel la plej bona ensemblo de tradiciaj popolaj muzikiloj kaj ricevis la statueton La Ora Birdo.

La kolektivo estas konstanta partoprenanto de Litoviaj kantfestoj, partoprenas en diversaj aranĝoj de ĉiuj litovaj tutlandaj televidoj, en tutlandaj konkursoj kaj folkloraj festivaloj. Ĝi reprezentis Litovion en alilandaj muzikaj eventoj: en Latvio, Ruslando, Estonio, Pollando kaj aliloke. En 2011 estas eldonita la unua K-disko de Pasagėlė, kaj nun estas preparata la dua.

Utauta

La folklora ensemblo Utauta estas fondita en Utena en 1990. En la repertuaro estas kantoj, dancoj, ludoj kaj melodioj de la regiono Aŭkštaitio. La ensemblo preparis ritajn kaj ceremoniajn programojn por diversaj festoj: Pasko, Johanfesto, Karnavala Mardo, Pentekosto. La Paskan programon filmis la Litovia nacia televido, kiu dissendas ĝi okaze de la Sankta Pasko. La kantojn de Utauta sonregistris profesoro Alessandro Cipriano (Katania konservatorio, Italio), kiu kolektas mondan folkloron.

Utauta multe koncertas en la regiono, en Litovio kaj eksterlande, partoprenas en diversaj kantfestoj, kalendaraj festoj, folkloraj festivaloj ne nur en Litovio, sed ankaŭ en Hungario, Ruslando, Italio, Francio, Turkio, Portugalio, Grekio… La ensemblo koncertis en litovaj komunumoj en Belorusio kaj Latvio.

Utauta estas iniciatinto kaj ĉefa organizanto de la tutlanda festivalo de folkloraj ensembloj, kiu okazas en Utena ekde 2008 dum la Litovia ŝtatfesto la 6an de julio. Ĝi aktive partoprenas en internaciaj projektoj de Latvio kaj Litovio. La ensemblon gvias Liuda Grictiuvienė, la gvidanto de la popola blovmuzika orkestro estas Laimutis Kirilauskas

Vieversa

La kanta kaj danca ensemblo Vieversa fondiĝis ĉe la kulturcentro de Utena, kie estis funkciis danckolektivoj, kiuj gajnis la unuajn lokojn en diversaj konkursoj. En 1996 ili ricevis la titolon “junulara ensemblo de kantoj kaj dancoj”. En 1998 al la dancgrupoj aldoniĝis instrumenta kaj vokala grupoj, kaj tiamaniere la ensemblo kreskis ĝis 120 partoprenantoj. En la programo de la ensemblo estas popolaj dancoj, ludoj, rondetoj, kantoj de diversaj regionoj de Litovio.

Vieversa partoprenas en regionaj, tutlandaj kaj internaciaj kantfestoj. En 1996, 1998, 2004, 2008, 2012 ĝi gajnis la unuan lokon en la respublika konkurso de popolaj dancoj. La ensemblo gajnis la unuajn lokojn ankaŭ en aliaj konkursoj, kaj en 2001 kaj en 2005 ĝi estas elektita kiel la plej bona ensemblo de kantoj kaj dancoj en Litovio kaj ricevis de la kultura ministerio diplomon kaj la statueton La Ora Birdo.

En 2011 la ensemblo esence renovigis sian programon. Ĝi sukcese koncertas en diversaj landoj kaj partoprenas en internaciaj folkloraj festivaloj kaj konkursoj, interalie, en Latvio, Estonio, Pollando, Italio, Portugalio, Ruslando, Hungario, Turkio, Britio, Ukrainio, Bulgario, Makedonio, Grekio, Francio, Tunizio, Hispanio.

En Utena la ensemblo ĉiun duan jaron organizas internacian dancfestivalon “Sub la somera ĉielo”. La gvidantino de la ensemblo estas Roberta Macelienė; la vokalan grupon gvidas Onutė Aleknavičienė; la gvidanto de la popola blovorkestro estas Povilas Velikis; pianakompanas Laisvida Pakėnienė.

Indraja

La popolan blovorkestron Indraja ĉe la kulturcentro de la urbeto Daugailiai fondis en 2007 Petras Leleika, kiu gvidas ĝin ĝis nun. La orkestro plenumas popolan kaj aŭtoran muzikon kaj kantojn. Ĝi estas populara en la regiono, multe koncertas en diversaj festoj kaj festivaloj lokaj kaj tutlandaj, partoprenas en televidaj projektoj.

Povilas Jegorovas

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/03/bet-2